5kabinet/o PV

kabineto

1.
Malgranda studejo:
a)
Ĉambro destinita al intelekta laboro: ŝi ne estis grandmonda sinjorino, [...] kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon Marta ; kabineto de kuracisto VdE ; lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto EE ; Hiram sin prezentis en la kabineto de lia sankteco [1]; mi estas sola en mia kabineto, la pordo de la oficejo malfermiĝas nur por sciantoj de sekreta kodo [2].
b)
Speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn por studo: kabineto de naturaĵoj; kabinetoj pri artaĵoj kaj mirindaĵoj, kiujn kunmetis kelka nombro da 16-jarcentaj sciencistoj kaj diletantoj, estis vere enciklopedie konceptitaj kolektoj, prezentantaj miniaturan mondon [3]. VD:galerio.
2.
POL Ministraro: ne facilas ordigi la opiniojn de la koalicia kabineto [4]; disfalis la slovaka kabineto [5]; ne estas bona kontakto inter la kabineto kaj la Nacia Banko [6].
3.
POL Grupo de helpantoj kaj konsilantoj de ministro en- kaj eloficiĝantaj kune kun li aŭ ŝi: en Belgio ĉiu ministro havas sian kabineton, t.e. aro (50 ĝis 100) da personaj kunlaborantoj, kiuj konsilas lin. VD:stabo
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
2. G. L. Arosev: Nerekonebla, Monato, 2001:5, p. 26a
3. J. Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, 1998:1, p. 16a
4. Igarasi Takeo: Ankoraŭ ne kor(e)an dankon, Monato, 2000:2, p. 7a
5. Monato, Julius Hauser: Stabiligo kaj malstabiligo, 2011
6. K. Juhász: Atako kontraŭ la forinto, Monato
angle:
1.a cabinet (arkaika, apenaŭ uzata) 1.b gallery 2. cabinet 3. cabinet
beloruse:
кабінэт, габінэт
ĉeĥe:
kabinet, vláda (úřad)
ĉine:
小房間 [xiǎofángjiān], 小型柜橱 [xiǎoxíngguìchú], 小陈列室 [xiǎochénlièshì], 內閣 [nèigé]
finne:
1.a työhuone, (tutkijan)kammio 1.b kokoelma(huone), kabinetti (esim. vaha-) 2. hallitus, ministeristö, kabinetti 3. kabinetti (avustajisto)
france:
1.b cabinet (salon d'exposition) 1. bureau (pièce), cabinet (pièce) 2. cabinet (ensemble des ministres, gouvernement) 3. cabinet (d'un ministre), ministère (cabinet du ministre)
germane:
Kabinett 1.a Arbeitszimmer, Studierzimmer, Sprechzimmer 1.b Ausstellungsraum, Aufbewahrungsort, Kabinett 2. Ministerkabinett
hispane:
gabinete
hungare:
kabinet 1.a dolgozószoba 1.b bemutatóterem, szakterem
japane:
内閣 [ないかく], 書斎 [しょさい], 事務室 [じむしつ], 診察室 [しんさつしつ], 陳列室 [ちんれつしつ]
katalune:
gabinet
nederlande:
1.a studeerkamer 1.b kabinet 2. kabinet (ministerie) 3. kabinet
pole:
gabinet
portugale:
1.a gabinete
rumane:
cabinet
ruse:
кабинет
slovake:
kabinet, študovňa
turke:
1.a büro, kabine 2. bakanlar kurulu
ukraine:
кабінет

kabineta

1.
De kabineto1: la portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon Marta ; li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo Marta .
2.
POL Rilata al kabineto2: agnoski la rajton pri komuna memdefendado […] per kabineta decido [7]; Abe nomumis novan ĝeneralan direktoron de la kabineta buroo pri leĝo-farado [8].
3.
(figure) Tro teoria, sen rilato kun la realaĵoj: pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta [9]; la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al ĝi senkondiĉan utilon FK ; kabinetaĵoj [kiel] basa, hati, liva, mava, paseo kaj tiel plu [10]. VD:libra, retorta1
7. Monato, Isikawa Takasi: Plue dekstren, 2015
8. Monato, Isikawa Takasi: Dumlude ŝanĝi la regulojn, 2014
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
10. Monato, Edmund Grimley Evans: Legenda klasikaĵo pri malutopio, 2013
beloruse:
кабінэтны
ĉine:
3. 理論上 [lǐlùnshàng]
france:
3. de cabinet, théorique
germane:
3. theoretisch , hypothetisch
japane:
内閣の [ないかくの], 書斎の [しょさいの], 机上の [きじょうの]
pole:
3. gabinetowy
rumane:
3. cabinet
ruse:
кабинетный
ukraine:
кабінетний, відірваний від життя, кабінетний, далекий від дійсності, теоретичний

kabinetulo

1.
Intelektulo, kiu sidadas en kabineto1.a, pripensas aferojn tro teorie sen sperto pri realo: banalaĵoj skribitaj per la „avangarda“ lingvaĵo de kabinetuloj [11].
2.
Ano de ministra kabineto3: la rilatoj inter la ministrejaj funkciuloj (kiuj delonge laboras en la ministrejo kaj konas la problemojn) kaj la kabinetuloj (kiuj estas portempaj, plejofte eksteruloj, sed forte influas la ministron) kutime ne estas bonaj [12].
11. E. Grimley Evans: Denove kvaropas, Monato, 1998:2, p. 15a
12. R. Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, 1999:7, p. 12a
angle:
2. cabinet secretary, cabinet level officer, minster
beloruse:
1. кабінэтны навуковец 2. чалец кабінэта (міністраў)
finne:
1. kamarioppinut 2. poliittinen avustaja
france:
1. savant de cabinet 2. membre du cabinet (du ministre)
germane:
1. Intelektueller 2. Kabinettsmitglied
hungare:
1. szobatudós, elméleti ember
katalune:
1. estudiós, investigador 2. ministre
nederlande:
1. denker 2. kabinetsmedewerker
pole:
2. gabinetu (np. ministra) członek
rumane:
2. membru al cabinetului
ruse:
1. кабинетный учёный 2. член кабинета министров
turke:
2. kurul üyesi

administraj notoj