tradukoj: be cs de en es fr hu pt ru tp

*estr/o

*estroTEZ Vikipedio

Iu, kiu estas ĉe supera kaj unua rango, kaj posedas efektivan ordonpovon: el la estro vi fariĝos sklavo; regnestro, urbestro, policestro, ŝipestro lernejestro, laborestroZ, centestroZ, gardistestroZ. SIN:ĉefoSUP:ano

estriTEZ

(tr)
Esti estro super, regi: estri firmon; en sia hejmo estras karbistoZ; li estrigis lin super la tuta Egipta lando [1]. VD:komandi, mastri, direkti, gvidi, regi.

estrado

Ago estri.
Rim.: Ne konfuzu kun estrad-o.

estreco

Ordonpovo de estro: la kadukulejo, kiu estas sub lia estrecoZ.

estraro Vikipedio

Aro da estroj: la estraro de kongreso, de firmo, de societo.

tradukoj

anglaj

~o: leader.

belorusaj

~o: начальнік, кіраўнік, галава; ~i: кіраваць, быць начальнікам, вяршэнстваваць; ~ado: кіраваньне; ~eco: вяршэнства; ~aro: начальства, кіраўніцтва.

ĉeĥaj

~o: vedoucí, ředitel.

francaj

~o: chef, dirigeant, supérieur, responsable; ~i: commander, diriger; ~ado: direction; ~eco: autorité, direction; ~aro: direction.

germanaj

~o: Leiter, Vorsitzender; ~i: leiten; ~ado: Leitung; ~eco: Leitung; ~aro: Vorstand, Leitung.

hispanaj

~o: jefe, dirigente, superior.

hungaraj

~o: vezető, irányító, főnök; ~i: vezető, irányító, főnök, vezér; ~ado: vezetés, irányítás; ~eco: vezetés, irányítás; ~aro: vezetőség, főnökség.

portugalaj

~o: chefe, diretor; ~aro: diretoria (os dirigentes).

rusaj

~o: начальник, руководитель, глава; ~i: управлять, руководить, быть начальником, главенствовать; ~ado: руководство, управление (действие); ~eco: главенство; ~aro: начальство, руководство, правление.

tokiponaj

~i: lawa.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:43

administraj notoj

pri estr/o :
  Kvankam estr ne estas prezentita unue kiel sufikso en la
  Ekercaro, tamen valorus adopti prezenton similan al tiu de aliaj
  samspecaj sufiksoidoj (ekz-e an). [MB]

[^Revo] [estr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2007/07/09 16:30:41 ]