*17aŭtoritat/o PV

aŭtoritato

1.
Spirita povo, influo, bazita sur respekto al la scioj, intelekto, saĝo, kompetento de koncerna persono aŭ institucio: li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj [1]; povante meti en sian parolon aŭtoritaton [2]; ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe [3]; la Lingva Komitato […] sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando [4].
2.
Potenco: mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi [5]; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj [6]; [la] pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l' faraono [7]; homo, vestita de administracia aŭtoritato [8]; tuj mi transdonas al vi aŭtoritaton por prizorgi miajn aferojn [9]; mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero [10].
3.
(metonimie) Aŭtoritatulo: lokaj aŭtoritatoj ankaŭ montris al ni grandan helpon, kaj en via nomo mi ilin kore dankas [11]; la tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis [12]; ni decidis sendi skribon al la aŭtoritatoj, por ke ili informu nin, kion oni intencas [13]; li estas potenco kaj aŭtoritato kaj postulas respekton [14].
1. La Nova Testamento, Mateo 7:29
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
5. La Nova Testamento, Mateo 8:9
6. La Nova Testamento, S. Marko 6:7.
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
9. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
10. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
12. Zamenhof: Parolado antaŭ la 4a Kongreso Esperantista, Dresden, 1908-08-17
13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
14. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
angle:
authority
beloruse:
1. аўтарытэт 2. улада 3. аўтарытэт, аўтарытэтная асоба
bretone:
aotrouniezh
ĉeĥe:
autorita
ĉine:
1. 体面 [tǐmiàn], 體面 [tǐmiàn] 2. 权威人士 [quánwēirénshì], 權威人士 [quánwēirénshì], 威望 [wēiwàng] 3. 当政者 [dāngzhèngzhě], 當政者 [dāngzhèngzhě], 強人 [qiángrén], 强人 [qiángrén], 当权者 [dāngquánzhě], 當權者 [dāngquánzhě], 統治者 [tǒngzhìzhē], 统治者 [tǒngzhìzhē]
france:
autorité (pouvoir)
germane:
Autorität 1. natürliche Autorität 2. Macht 3. Machthaber
hispane:
autoridad
hungare:
1. tekintély, autoritás 2. hatalom, autoritás
itale:
1. autorità, autorevolezza 2. autorità
portugale:
autoridade
ruse:
1. авторитет, влияние 2. власть, компетенция

aŭtoritata

1.
Estiminda, obeinda, havanta aŭtoritaton1: aŭtoritata scienculo [15]; aŭtoritata beletristo [16]; kelkaj famuloj favore rekomendis esperanton: ... la aŭtoritata lingvisto A. Meje (Meillet) kaj aliaj [17]; iam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie [18]; laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia [19]; okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta BonaLingvo necesas ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj [20]. VD:eminenta
2.
Deviga, posedanta aŭtoritaton2: decidita per aŭtoritata interkonsento de la registaroj [21]; aŭtoritata apogo de la registaroj [22]; aŭtoritata tono [23].
15. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
17. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
19. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
20. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
23. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
angle:
authoritative
beloruse:
1. аўтарытэтны 2. уладарны
bretone:
aotrouniek
ĉeĥe:
autoritativní
ĉine:
1. 权威性 [quánwēixìng], 權威性 [quánwēixìng] 2. 独裁主义 [dúcáizhǔyì], 獨裁主義 [dúcáizhǔyì]
france:
autoritaire, compétent, qui fait autorité
germane:
autoritativ 1. maßgeblich 2. autoritär, amtlich
hebree:
סמכותי
hispane:
autoritario
hungare:
parancsoló, autoriter 1. tekintélyes, autoritatív
itale:
1. autorevole 2. autoritario
ruse:
1. авторитетный, влиятельный 2. властный
ukraine:
авторитетний, впливовий

aŭtoritatismo

POL Regado per aŭtoritataj decidoj, pli ol per interparolo kaj kompromiso: en via lando […] la aŭtoritatismo estas hieraŭa memoro kaj hodiaŭa danĝero [24].
Rim.: Kontraste al diktatoreco politika aŭtoritatismo ne disponas pri ĉiurilataj povoj. Ĝi konsistas pliĝuste el tro drasta uzo de leĝe difinitaj povoj. [ĵv]
24. G. Steele: [hejmpaĝo], 2005
angle:
authoritarianism
beloruse:
аўтарытарызм
ĉine:
权威主义 [quánwēizhǔyì], 權威主義 [quánwēizhǔyì]
france:
autoritarisme
germane:
Autoritarismus

aŭtoritatulo

1.
Kompetentulo, fidinda eminentulo: li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla [25]; profesoro J.W. Hopkins (Yale Un.), tiutempe la plej granda aŭtoritatulo en fako de reptilioj [26]; li estas ne nur inteligentulo, sed efektive vera aŭtoritatulo, kiu preferas aŭskulti la opiniojn de aliaj ol esprimi la proprajn [27]. VD:distingito, gravulo
2.
Estro: oni kondukos vin antaŭ la […] aŭtoritatulojn [28]; ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon [29]? pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn [30]; spitaĝo (estas la) vivperiodo en la aĝo de ĉ. 2 ĝis 4 jaroj, kiam la infano ekzercas sin en mensa sendependeco per kontraŭstaro al la gepatroj kaj aliaj aŭtoritatuloj HejmVort .
angle:
authority figure
beloruse:
1. аўтарытэтная асоба 2. кіраўнік, уладар, прадстаўнік улады
bretone:
2. pennadurezh
france:
autorité (personne)
germane:
Autorität (als Person)
hebree:
בעל סמכות
itale:
autorità (persona)
ruse:
1. авторитетный человек 2. представитель власти, лицо наделённое властью
ukraine:
авторитет, вплив

administraj notoj