tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pl pt ro ru sk tr vo

*egal/a PV

*egalaTEZ

1.
Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton, saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas: du kvantoj, egalaj je tria, egalas unu la alian; nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al saĝo [1]; ne respondu al malsaĝulo, por ke vi mem ne fariĝu egala al li [2]; neegalaj peziloj [3].
a)
Restanta sama, kia ĝi mem estis antaŭe, ne varianta kiaj ajn estas la cirkonstancoj: egala animo; egala humoro, paŝo, pulso, voĉo.
b)
Prezentanta samajn kvalitojn, do nenian motivon por esti preferata, t.e. indiferenta: egale ĉu vi estas riĉa aŭ senhavaZ; egale kiam li venos, kien li iros; tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ neZ.
2.
(evitinde) Simila, sama: nomo egala sed esenco mala PrV; la senco de tiu prepozicio estas ĉiam egalaZ; ĉiu litero estas elparolata ĉiam egaleZ. semblant
3.TEZ
MAT
a)
[4] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia: la aro de reelaj radikoj de polinomo X2-1 estas egala al {-1,1}.
Rim.: Pli ĝenerale, en moderna matematiko, du objektoj estas egalaj, se ili estas absolute nedistingeblaj, do havas precize la samajn ecojn. La egalecon de du objektoj a kaj b oni signas per a = b (a egalas al bo, aŭ: a egalas bo-on, aŭ: a egal bo).
b)TEZ
[5](tradicia lingvaĵo en elementa geometrio) (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke „movante“ unu el la figuroj, eblas igi ĝin koincidi kun la alia; pli rigore: la figuroj estas pozitive izometriaj: du egalaj strekoj estas samlongaj; se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn, ankaŭ ili estas egalaj; reguloj pri egaleco de trianguloj.

egali

(x)
1.
Esti egala al: suspekto pruvon ne egalasPrV; lia merito ne egalas al liaj pretendoj.
2.TEZ
Esti al iu samvalora, nepreferinda; indiferenti1: por mi fama aŭ ne fama egalas [6].

egalaĵoTEZ

MAT[7]
Skribaĵo, kiu asertas egalecon de du matematikaj objektoj: A = B; la egalaĵo u2 = -1 estas malvera por ĉiu reelo u; el du egalaĵoj eblas produkti trian, adiciante ambaŭ iliajn flankojn.

neegalaĵoTEZ Vikipedio

MAT[8]
Skribaĵo, kiu asertas neegalecon de du matematikaj objektoj, aŭ montras ordo-rilaton inter ili: u2+1 > u; la neegalaĵo u2u estas malvera por ĉiu reelo en intervalo ]0,1[; se multipliki ambaŭ flankojn de reela neegalaĵo per negativa nombro, necesas ŝanĝi ĝian sencon.

egaligi

(tr)
Igi egala: koncerne tiun virinon, kiu ... perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo Marta.

egalismoTEZ Vikipedio

POL Socia doktrino celanta, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn en iuj el la kampoj politika, ekonomia, jura...: Ĉinio emfazis egalismon dum distribuado [9]; egalismo ― tio estas viva programo, en kiu ĉiuj devas roli egale kaj nemulte, kaj neniu povas ludi grandan romantikan rolon [10].

fekegalaTEZ

(frazaĵo) (vulgare) Tute indiferenta: farindas pli gravaj aferoj ol diskuti ĉu la damnitaj supersignoj skribiĝu per h, x aux unikode ... tio estas fekegala [11].

kontraŭegalaTEZ

MAT[12]
(p.p. du elementoj de grupo kun adicie signata operacio) Tiaj, ke ĉiu el ili estas neŭtriganto de la alia.

kontraŭegaloTEZ Vikipedio

MAT
Neŭtriganto rilate al adicie signata operacio: ĉiu elemento en adicia grupo havas kontraŭegalon; la nulo egalas al sia kontraŭegalo; kontraŭegalo de bildigo f (la bildigo, kiu ĵetas x al la kontraŭegalo de f(x)).
Rim.: Ni ne trovis fonton por tiu termino, nek alian terminon por la nocio, sed ĝi tre nature deriviĝas de la aŭtoritata „kontraŭegala“ per kutima en matematiko rekta substantivigo de adjektivoj.

kontraŭegaligeblaTEZ

MAT
(p.p. elemento en adicie signata monoido) Tia, ke ekzistas ĝia kontraŭegalo: en la aro de naturaj entjeroj nur la nulo estas kontraŭegaligebla.

senegala

Unika, nekomparebla.

tutegale

1.
Tute egale, ne gravas: ili (du kronoj) estos haveblaj ie ajn, tutegale kie [13].
2.
Modala vorto signifanta „malgraŭ la dirita, ĉio restas senŝanĝa“, „ĉiel ajn, tio ne gravas“ ktp: sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la parolintoj [14]; kvankam poste estis malkovrite, ke en multaj virusoj genetika informo povas esti kodita en RNA (ribonukleata acido), tutegale la esenco de la malkovro de Avery ne ŝanĝiĝis [15].

tagnoktegalecoTEZ

ASTKAL=ekvinokso en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, ... antaŭ la pordego de l' templo haltis du vojaĝantaj pastroj [16].

tradukoj

anglaj

~a: equal; ~aĵo: equation; ne~aĵo: inequation, inequality; kontraŭ~a: opposite; kontraŭ~o: opposite element, additive inverse; kontraŭ~igebla: with an opposite; tut~e 1.: no matter; tut~e 2.: all the same; tagnokt~eco: equinox.

belorusaj

~a: роўны, аднолькавы, такі ж самы, аднастайны; ~aĵo: роўнасьць; ne~aĵo: няроўнасьць; ~igi: ураўноўваць; kontraŭ~a: супрацьлеглы; sen~a: непараўнальны; tagnokt~eco: раўнадзенства.

ĉeĥaj

~a: rovnající se (geometrický útvar), stejný, totožný; ~i: rovnat se, činit; ~igi: egalizovat, porovnávat, srovnat, urovnat, vyrovnat; sen~a: nesrovnatelný, nestejný; tagnokt~eco: rovnodennost.

francaj

~a 3.: égal; ~a: égal, pareil; ~i: égaler, être égal; ~aĵo: égalité; ne~aĵo: inégalité; ~igi: égaliser; ~ismo: égalitarisme; fek~a : complètement égal; kontraŭ~a: opposé; kontraŭ~o: opposé; kontraŭ~igebla: admettant un opposé; sen~a: incomparable, sans égal; tagnokt~eco: équinoxe.

germanaj

~a: gleich, egal; ~i 1.: gleichen; ~aĵo: Gleichung; ne~aĵo: Ungleichung; ~igi: angleichen, ausgleichen; kontraŭ~a: entgegengesetzt, entgegengesetzt gleich, gegengleich; kontraŭ~o: entgegengesetztes Element; tagnokt~eco: Tagundnachtgleiche, Äquinoktium.

hispanaj

~a: igual; ~i 1.: es igual a; ~aĵo: igualdad; ne~aĵo: desigualdad; ~igi: igualar; tagnokt~eco: equinoccio.

hungaraj

~a: egyenlő, változatlan, közömbös; ~i 1.: egyenlő; ~aĵo: egyenlőség; ne~aĵo: egyenlőtlenség; ~igi: egyenlővé tesz, kiegyenlít, egalizál; kontraŭ~a: ellentett; kontraŭ~o: ellentett; kontraŭ~igebla: ellentettje képezhető; sen~a: példátlan; tagnokt~eco: napéjegyenlőség.

italaj

tagnokt~eco: equinozio.

katalunaj

~a 2.: semblant; ~a: igual, idèntic, parell; ~i 1.: equiparar, ser igual a, igualar; ~aĵo: igualtat; ne~aĵo: desigualtat; ~igi: igualar, fer igual; ~ismo: igualitarisme; fek~a : completament indiferent, de tant se me'n fot; kontraŭ~a: oposat (adj.); kontraŭ~o: oposat (subst.); kontraŭ~igebla: amb element oposat; sen~a: sense parell, inigualable; tut~e 1.: sense importar; tut~e 2.: igualment, no obstant; tagnokt~eco: equinocci. ~e: igualment.

nederlandaj

~a: gelijk; ~i 1.: gelijk zijn; ~aĵo: gelijkheid; ne~aĵo: ongelijkheid; ~igi: gelijkmaken, egaliseren; ~ismo: egalitarisme; kontraŭ~a: tegengesteld; sen~a: zonder gelijke; tagnokt~eco: dag-en-nachtevening.

polaj

~a 1.: jednakowy, równy, taki sam; ~a a: taki sam, równy; ~a b: jednaki, jednakowy; ~a a: równy; ~a b: (figura) przystająca; ~i 1.: równać się, dorównywać, sprostać; ~aĵo: równość, równanie; ne~aĵo: nierówność; ~igi: równać, zrównywać, wyrównywać; ~ismo: egalitaryzm; kontraŭ~a: przeciwny; kontraŭ~o: element przeciwny; sen~a: niezrównany, nie mający sobie równych; tagnokt~eco: równonoc, ekwinokcjum.

portugalaj

~a a: igual, parelho; tagnokt~eco: equinócio.

rumanaj

~a: egal; tagnokt~eco: ziua egală cu noaptea.

rusaj

~a a: однообразный, ровный; ~a: равный, одинаковый; ~aĵo: равенство; ne~aĵo: неравенство; ~igi: уравнять; kontraŭ~a: противоположный; kontraŭ~o: противоположный элемент; sen~a: несравненный; tut~e: всё равно; tagnokt~eco: равноденствие.

slovakaj

~a: rovnajúci sa, totožný; ~i: rovnať sa; ~igi: vyrovnať sa; sen~a: nerovnaký; tagnokt~eco: rovnodennosť.

turkaj

tagnokt~eco: ekinoks, gün gece eşitliği.

volapukaj

~a: leigik.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:23
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, jekci: sur~o
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
6. Saionji M.: Esperanto por Yumeiho kaj Yumeiho por Esperanto, en: Vivprotokoloj, 2009
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
9. Ĉina Radio Internacia: Reprezentantoj de TPK..., 2005-03-10
10. S. Lem, trad. K. Duŝenko, trad. J. Finkel: Surloka esploro, [vidita en 2006]
11. P. Oberndorfer: Grava propono, sce, 2000-03-19
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
13. S. Engholm: Al Torento, 1930
14. D. Cibulevskij: PridiskutoMonato
15. V. Lemelev: Eltrovo de prionojMonato
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~igebla: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [egal.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.53 2015/07/04 08:37:33 ]