tradukoj: be ca cs de en es fr hu id nl pl ru sk sv tr

*kapt/i PV

*kaptiTEZ

(tr)
1.
Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo: dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte PrV; li volis frakasi la statuon, sed lia amiko kaptis lian brakonZ; kapti ĉapelon de la hoko; kapti sin per ambaŭ manoj je la kapo; kapti la penikon por pentriZ; subite aperis viro, kiu kaptis ŝin ĉirkaŭ la korpo kaj volis ŝin kisiZ; kapti iun per la mano, ies manon; voli kapti oleon per manoZ; fari kaptan movon per la buŝoZ; ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron; kapti fortan pozicion; multajn amikojn la morto kaptis (rabis, forprenis) dum la pasinta jaroZ.
2.
Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri: pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [1]; kapti ŝteliston; kaptordona letero; ne kaptita, ne punita PrV; lupo dormanta ŝafon ne kaptas PrV; la hoketo kaptis (la fiŝon)Z; iri en (for)kaptiteconZ; konduki iun en kaptiteconZ; (figure) kapti per fotografilo interesan grupon; (figure) kapti la okazon.
3.TEZ
Sukcesi havigi al si ion nematerian: mi ne povas kapti en ĝi la sencon PrV; tiu parolado kaptis ĉiujn korojn; mian atenton kaptis speciale tiu fakto; min kaptis ia dubo; kapti la rigardojn; li lasis sin kapti de la ĝenerala fluoB. VD:preni, rabi
4.TEZ
Eniĝi en iun, infekti iun (p.p. malsanoj kaj sentoj): timo, teruro, kolero, rido kaptis lin; agonio kaptis la malsanulonZ; terura milito ekkaptis preskaŭ la tutan Eŭropon. VD:okupi, invadi
5.
Neatendite trafi, surprizi: kaptis nin pluvego neatenditaB; la aerŝipo estis kaptata de ventego; la aŭtomobilo, kaptata de ekspresa vagonaro, dissplitiĝis.
6.
(figure) Delogi, logtrompi: virina rideto pli kaptas ol reto PrV; mi lasis min kapti de tiuj trompulojZ; lasi sin kapti per lertaj vortojZ; kapti per flatojZ; kapti ies koronZ.

kaptaĵo

Io kaptita.

kaptema

1.
Avida kapti.
2.
Artifika, insida.

*kaptiloTEZ

Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: kapti vulpon per kaptilo.

kaptiĝi

Esti kaptita per iu aŭ io: ilia piedo kaptiĝis en la reto, kiun ili metisZ; kaptiĝi per sia vortoZ (esti devigata plenumi promeson); li kaptiĝis per la ĉarmo de tiu virino.

ĉirkaŭkapti

(tr)
Kapti ĉe la ĉirkaŭo; kapti rondirante: ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, [Popov] komencis fortiri de ŝi la bluzeton [2]; (figure) kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn [3]; (figure) Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon [4].

ekkapti

(tr)
Subite kapti.

enkapti

(tr)
Kapti en kaptilon: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos [5]; (figure) da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon [6].

forkaptiTEZ

Malproksimen konduki kiel kaptiton: la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion [7].

rekapti

(tr)
Kapti ion, kion oni lasis forgliti: li rekaptis sian falantan ganton; (figure) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscionZ.

atentokaptaTEZ

Kiu kaŭzas fortan atenton, instigas al scivolo, kurioza, fascina: tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo [8].

militkaptito Vikipedio

MIL Batalinto, kiun malamikoj kaptis kaj tenas mallibera: klopodi informi la familiojn de militkaptitoj pri iliaj filoj en la kontraŭa lando [9].

tradukoj

anglaj

~i: catch; milit~ito: prisoner of war.

belorusaj

~i 1.: лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць; ~i 2.: лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць; ~i 3.: улавіць, уцягнуць, захапіць, агарнуць, апанаваць; ~i 4.: ахапіць, апанаваць; ~i 5.: застаць, засьпець; ~i 6.: захапіць, апанаваць; ~aĵo: здабыча, здабытак, здабыцьцё; ~ema 1.: прагны, прагавіты, хіжы, хцівы; ~ema 2.: каварны, хітры, вераломны; ~ilo: пастка, капкан; ~iĝi: злавіцца, трапіцца (у пастку), трапіць (у пастку); re~i: падхапіць, утрымаць, авалодаць (зноў); milit~ito: ваеннапалонны .

ĉeĥaj

~i: chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout; ~ema: dychtivý chytat, dychtivý lovit; ~ilo: absorbér, lapač, pojistná baňka, rekuperátor, zachycovač; ek~i: chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout; for~i: uloupit, unést; milit~ito: válečný zajatec.

francaj

~i 5.: prendre par surprise, surprendre; ~i: attraper, appréhender, capter, capturer, cueillir, s'emparer (de), gagner, prendre, saisir; ~aĵo: capture, butin, prise, proie; ~ema 1.: avide, rapace; ~ilo: piège, chausse-trape, chausse-trappe, embûche; ~iĝi: se laisser prendre, se prendre; ĉirkaŭ~i: attraper, prendre, embrasser; ek~i: attraper, s'emparer (de), prendre, saisir; en~i: prendre au piège, avaler, ingurgiter; for~i: enlever, ravir; re~i: attraper de nouveau, appréhender de nouveau, capter de nouveau, capturer de nouveau, prendre de nouveau, rattraper, reprendre, ressaisir, saisir de nouveau; atento~a: attrayant, captivant; milit~ito: prisonnier de guerre. kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui trop embrasse mal étreint ; pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: un tiens vaut mieux que deux tu l'auras, il ne faut pas lâcher la proie pour l'ombre; ~ordona letero: lettre de cachet; ne ~ita, ne punita: pas vu, pas pris; la hoketo ~is: le piège a fonctionné ; ~i la okazon: saisir l'occasion; ~i ies koron: conquérir, séduire; ilia piedo ~iĝis en la reto, kiun ili metis: ils sont pris à leur propre piège.

germanaj

~i 1.: fangen, einfangen, auffangen, erhaschen; ~i 2.: fassen, erwischen, ergreifen; ~i 3.: erfassen; ~i 4.: erfassen, ergreifen; ~i 5.: erwischen, treffen; ~i: einfangen; ~aĵo: Fang, Beute; ~ema 1.: gierig, begehrlich; ~ema 2.: hinterlistig, verfänglich; ~ilo: Fanggerät, Falle; ~iĝi: sich verfangen, in die Falle gehen; en~i: einfangen, umgarnen; for~i: entführen; re~i: wieder einfangen, zurückgewinnen; milit~ito: Kriegsgefangener.

hispanaj

~i: capturar; ~ilo: trampa; en~i: atrapar.

hungaraj

~i: megfog, elfog, elkap, megragad; ~aĵo: zsákmány, szerzemény; ~ema 1.: mohó; ~ema 2.: álnok, alattomos; ~ilo: csapda; ~iĝi: megfogódik, foglyul esik, csapdába esik; ek~i: odakap, utána kap; en~i: befog, csapdába ejt; re~i: visszaszerez, visszanyer, újra elkap, elcsíp; milit~ito: hadifogoly.

indoneziaj

~i 1.: [tangkap] menangkap.

katalunaj

~i 1.: agafar, prendre; ~i 2.: capturar, atrapar; ~i 3.: captar; ~i 4.: envair, assaltar, sobrevenir; ~i 5.: sobtar, sorprendre, agafar desprevingut; ~i 6.: corprendre, captivar; ~i: prendre, agafar; ~aĵo: captura, presa; ~ema 1.: àvid, delerós; ~ema 2.: mentider, insidiós; ~ilo: trampa; ~iĝi: veure's atrapat; ĉirkaŭ~i: aferrar, atrapar (rodejant), copar; ek~i: arrabassar, rapir; en~i: atrapar, entrampar, contenir; for~i: raptar; re~i: recuperar, recobrar; atento~a: encisador, fascinant, atractiu; milit~ito: presoner de guerra. kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui molt abraça poc estreny; pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: més val un ocell al puny, que una grua lluny; ne ~ita, ne punita: d'allò que els ulls no veuen, el cor no en dol; ~iteco: captivitat; ~i la okazon: aprofitar l'ocasió, l'avinentesa; ek~i: irrompre; ~i ies koron: enamorar, encisar; ilia piedo ~iĝis en la reto, kiun ili metis: han caigut en la seva pròpia trampa.

nederlandaj

~i: vangen; for~i: ontvoeren.

polaj

~i 1.: łapać, chwytać; ~i 2.: łapać, chwytać, łowić, dopadać, pojmać; ~i 3.: zdobywać, pojmować, ogarniać, pojmować; ~i 4.: łapać, opanowywać, dopadać; ~i 5.: łapać, chwytać, dopadać, zastać; ~i 6.: łapać, chwytać; ~aĵo: zdobycz, połów, trofeum; ~ilo: pułapka, sidło, matnia; ~iĝi: łapać się, chwytać się, łowić się, trzymać się; ĉirkaŭ~i: obłapiać; ek~i: złapać, schwytać, złowić, dopaść, pojmać; en~i: łapać (w sidła, matnię, itp.), chwytać (w sidła, matnię, itp.), łowić (w sidła, matnię, itp.); for~i: porywać, uprowadzać, rozchwytywać; re~i: łapać (ponownie), chwytać (ponownie), łowić (ponownie), pojmać (ponownie), odzyskiwać; atento~a: intrygujący, zajmujący, przyciągający uwagę; milit~ito: jeniec wojenny. ~i ies koron: chwytać za serce.

rusaj

~i 1.: ловить, поймать, хватать, схватить; ~i 2.: ловить, поймать, хватать, схватить; ~i 3.: уловить, охватить, увлечь; ~i 4.: охватить; ~i 5.: застать; ~i 6.: поймать, увлечь; ~aĵo: добыча; ~ema 1.: хищный, жадный, алчный; ~ema 2.: коварный, хитрый, вероломный; ~ilo: ловушка, капкан; ~iĝi: попасться, пойматься; ĉirkaŭ~i: охватить, обхватить; ek~i: схватить, поймать; en~i: схватить, схватывать; re~i: подхватить, удержать; milit~ito: военнопленный .

slovakaj

~i: chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť; ~ema: dychtivý chytať, loviť; ~ilo: absorbér, lapač, zachycovač; ek~i: chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť; for~i: uniesť; milit~ito: vojnový zajatec.

svedaj

~i: fånga; ~ilo: fälla; ~iĝi: fångas.

turkaj

~i: yakalamak; ~ilo: tuzak; for~i: kaçırmak; re~i: yeniden yakalamak, yeniden ele geçirmek.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
2. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 8a
3. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
4. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:22
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 126:1
8. Releganto: Vamberi..., Valhalla - Esperanto, 2006-11-25
9. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 56a

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ema: Mankas dua fontindiko.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
ek~i: Mankas dua fontindiko.
ek~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~ema 2.:
      Cxi tiu senco mankas en PIV-oj. Necesus precizigi,
      parolante pri kio gxi estas uzebla (rezonado?, persono?).
      [MB]
    

[^Revo] [kapt.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.43 2015/07/04 08:37:36 ]