tradukoj: cs de en es fr hu nl pl ru sk

*seri/o

*serio  

1.  
Finita aro da samspecaj kaj iel ordigitaj objektoj aŭ aferoj: serio da kaseroloj; serio da ŝlosiloj; serio da koloroj; serio da sonoj (gamo); post serio da jaroj [1]; dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj [2]; tra serio da ĉambroj […] la faraono pasis al sia kabineto [3]; komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj [4]; en la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj [5]; la penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaŭdiroj FK ; la plena serio de la elektromagnetaj ondoj [6]; serio da poemoj (ciklo); por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj RokPop.
a)  
TIP Aro da iel similaj publikigaĵoj, eldonitaj kun unuforma aspekto, kelkfoje numeritaj, kaj kies totala nombro ne estas antaŭdifinita: serio Oriento-Okcidento; serio "Stafeto" [7]; la unua verko de la librara serio VivZam ; seriotitolo. SIN:biblioteko, kolektoPRT:volumoSUP:seriaĵo
b)
TIP Teme aŭ tempe difinita subkolekto de periodaĵo: Informilo por Interlingvistoj, 7-a jaro, tria serio; nova serio.
c)  
KIN Filmserio: la ĉefa aktoro forlasis la serion [8]
2.  
Vico da analogaj aferoj: el tiuj vortoj ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj [9]; antaŭ ili staris granda serio da pafilegoj [10]; serio da artikoloj; serio da interparoloj; serio de eksplodoj; tra serio da ĉambroj [11]; serio da katastrofoj (lavango); serio da demandoj (kaskado). VD:ĉeno, sinsekvo
3.  
MAT[12] Vico u, konsiderata kune kun ties vico v de partaj sumoj (vn = u0+u1+... +un): la harmona serio (kies ĝenerala termo egalas al 1/n) ne konverĝas; geometria serio (bazita sur geometria progresio) konverĝas, se kaj nur se la absoluta valoro de ĝia kvociento estas strikte malpli granda ol 1. VD:termo, parta sumo, sumo, resto, konverĝa.
Rim.: Ne ekzistas formala diferenco inter la nocioj vico kaj serio. Ĉiun vicon oni povas konsideri ankaŭ kiel serion. La diferenco aperas nur, kiam temas pri konverĝo, ĉar por serio oni interesiĝas pli pri la konverĝo de la vico v, ol pri tiu de u.

seriaĵo  

TIPKIN Ĉiu serie eldonita publikigaĵo: ĉiu periodaĵo estas seriaĵo, sed reciproke ne BT; kontraste al la pli komplikaj unua kaj tria filmoj de la serio, tiu ĉi dua seriaĵo estas plena je spektaklaj persekutoj kaj bataloj [13]; satira romano […], kiu aperis en la revuo „Der Teutsche Merkur“ dum la jaroj 1774 ĝis 1780 kiel seriaĵo [14]. SUB:periodaĵo, serio 1.a

filmserio, dramserio HejmVort  

KIN Tuto de filmoj prezentataj kiel sinsekvaj eroj de sama rakonto: mia frato antaŭ du semajnoj donacis al mi DVD-kopiojn de la filmseriskeleto „perdita“ [15]; al ŝi tre plaĉas la dramserio „la Ĵuro de Ĉangum“, kiu estis farita en Koreio [16]. VD:felietono

potencoserio  

MAT[17]
(ĉirkaŭ punkto x0) Serio de funkcioj, kies ĝenerala termo un(x) havas formon an(x-x0)n: la partaj sumoj de potencoserio estas polinomaj funkcioj; elvolvi funkcion en potencoserion; la serio de Taylor de reela aŭ kompleksa funkcio f(x), kiu estas malfinie diferencialebla en najbaraĵo de nombro a, estas […] potencoserio […] [18]. VD:konverĝocirklo, konverĝintervalo, konverĝoradiuso.

televidserio  

KIN Televidebla filmserio: „La vero estas tie ekstere“ eble vi spektis iufoje tiun famkonatan televidserion el Usono [19]; kiam finfine eblis spekti en mia lando lian televidserion Kosmo, mia tuta familio kvazaŭreligie sidis antaŭ la malnova televidilo, tagon post tago [20].

serio de funkcioj[21], funkciserio  

MAT
Serio, kies termoj estas reelaj aŭ kompleksaj funkcioj. M-provo de Weierstrass estas analogo de la kompara provo por malfinia serio de funkcioj [22]; la malkompono de periodaj funkcioj en konverĝa serio de sinusoidaj funkcioj, nomata serio de Fourier [23].

entjera serio  

MAT(arkaismo) [24]
=potencoserio

formala potencoserio, formala serio  

MAT
(super komuteca unuhava ringo) Vico (un)nN, kutime prezentata kvazaŭ temus pri „senfina polinomo“ per skribaĵo de la tipo unXn: la ringon de formalaj potencoserioj super ringo R oni kutime signas per R[[X]]; la frakcikorpon de ĉi tiu ringo oni kutime nomas korpo de formalaj potencoserioj kaj signas per R((X)); la reela polinomo 1-X akceptas kiel inverson la formalan potencoserion Xn; formala serio de Laurent [25].

tradukoj

anglaj

~o: series; ~aĵo: serial; potenco~o: power series, entire series; ~o de funkcioj, funkci~o: function series; formala potenco~o, formala ~o: formal power series, formal series. harmona ~o: harmonic series; geometria ~o: geometric series.

ĉeĥaj

~o: set v tenise, série, řada; potenco~o: geometrická řada, mocninná řada; televid~o: televizní seriál; ~o de funkcioj, funkci~o: set v tenise, série, řada; entjera ~o: mocninná řada; formala potenco~o, formala ~o: formální mocninná řada.

francaj

~o a: collection; ~o b: série; ~o c: série (de films); ~o 3.: série; ~aĵo : publication en série; film~o, dram~o : feuilleton (télévisé), série (de films); potenco~o: série entière; televid~o: feuilleton télévisé, série télévisée; ~o de funkcioj, funkci~o: série de fonctions; formala potenco~o, formala ~o: série entière formelle, série formelle. harmona ~o: série harmonique; geometria ~o: série géométrique.

germanaj

~o 3.: Reihe; ~o: Serie; ~aĵo : Serie; film~o, dram~o : Filmreihe; potenco~o: Potenzreihe; televid~o : Fernsehserie; ~o de funkcioj, funkci~o: Funktionsreihe, Funktionenreihe; formala potenco~o, formala ~o: formale Potenzreihe, formale Reihe. harmona ~o: harmonische Reihe; geometria ~o: geometrische Reihe.

hispanaj

~o: serie, colección.

hungaraj

~o a: sorozat; ~o b: sorozat; ~o 2.: sor; ~o 3.: sor; ~aĵo: sorozatkiadvány, sorozatmű; potenco~o: hatványsor; ~o de funkcioj, funkci~o: függvénysor; formala potenco~o, formala ~o: formális hatványsor. ~otitolo: sorozatcím; harmona ~o: harminikus sor; geometria ~o: mértani sor.

nederlandaj

~o: serie, reeks.

polaj

~o 3.: szereg; potenco~o: szereg potęgowy; ~o de funkcioj, funkci~o: szereg funkcyjny; formala potenco~o, formala ~o: szereg formalny. harmona ~o: szereg harmoniczny; geometria ~o: szereg geometryczny.

rusaj

~o a: серия; ~o b: подшивка, подборка; ~o 2.: последовательность, ряд, серия; ~o 3.: ряд; ~aĵo: сериал; potenco~o: степенной ряд; ~o de funkcioj, funkci~o: функциональный ряд; formala potenco~o, formala ~o: формальный степенной ряд, формальный ряд. harmona ~o: гармонический ряд; geometria ~o: геометрический ряд.

slovakaj

~o: filmový seriál; potenco~o: geometrický rad; televid~o: televízny seriál; ~o de funkcioj, funkci~o: filmový seriál; entjera ~o: mocninný rad; formala potenco~o, formala ~o: formálny mocninný rad.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
6. J. Sárközi: La fizika mondo, Optiko
7. Monato, Boris Kolker: En spegulo de l' sarkasmo
8. Kunar: La vivo de Kunar, 2007-05-08
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
13. Vikipedio, Indiana Jones kaj la Templo de Pereo
14. Vikipedio, Die Abderiten
15. R. Torabi: [blogo], 2008-07-03
16. Vastalto: Akvosfero, 2006-02-17
17. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §348
18. Vikipedio, Serio de Taylor
19. Fátima: La sekreta ĝardeno, 2005-11-04
20. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu
21. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28
22. Vikipedio, Konverĝa serio
23. Vikipedio, Jean Baptiste Joseph Fourier
24. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
25. Vikipedio, Serio de Laurent

entjera ~o: Mankas dua fontindiko.
entjera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
formala potenco~o, formala ~o: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi permesis al mi forpreni la rusan tradukon
      последовательность, kiu ne ŝajnas al
      mi fake ĝusta, eĉ se veras, ke oni foje ne
      distingas "vico" kaj "serio". [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | seri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.44 2018/06/10 13:10:13