3kolektiv/a PV

kolektiva

1.
Kuniganta plurajn personojn por komuna agado: kolektiva verko, protesto, vizito; junaj patrinoj […] kolektive malbenante sian sorton Metrop ; duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon Metrop ; ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan konversacion Metrop ; kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo [1]. VD:ĝenerala, opa, kolekta, korporacia, kuna
2.
GRA Kuniganta plurajn personojn aŭ objektojn sub komuna nomo: kolektiva vorto; la sufikson „ar“ ni devas uzi nur por esprimi […] kolektivan objekton (ekzemple „vortaro“, „arbaro“, „homaro“) [2]. VD:kolekta, kuniga
angle:
collective
beloruse:
1. калектыўны 2. зьбіральны, зборны ~a vorto: зборнае слова.
ĉeĥe:
kolektivní, souborný
ĉine:
集体户 [jítǐhù]
france:
1. collectif (adj., à plusieurs), collégial, commun, à plusieurs 2. collectif (adj., gramm.)
germane:
1. kollektiv, gemeinschaftlich, gemeinsam 2. Kollektiv-, Sammel-
hungare:
1. kollektív, közös, közösségi 2. köz-, gyűjtő- ~a vorto: köznév.
japane:
集団的な [しゅうだんてきな], 団体の [だんたいの], 共同の [きょうどうの], 集合的な [しゅうごうてきな]
nederlande:
2. collectief, gemeenschappelijk
pole:
kolektywny, zbiorowy, zespołowy ~a vorto: zaimek upowszechniający.
rumane:
colectiv, echipa ~a vorto: pronume diseminare.
ruse:
1. коллективный 2. собирательный
slovake:
kolektívny, spoločný
ukraine:
колективний, спільний, збірний (про ім., займ.)

kolektivo

1.
Stato de homoj komune agantaj aŭ objektoj kunigita sub komuna nomo, t.e. kolektiveco.
2.
Iom granda grupo da personoj komune agantaj; kolektivaĵo: la Internacia Lingvo (Esperanto) iniciatita de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo [3]; ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando [4].
angle:
collective
beloruse:
калектыў
ĉeĥe:
kolektivum, podstatné jméno hromadné
ĉine:
集体 [jítǐ]
france:
collectif (subst.), communauté, équipe
germane:
Gemeinschaft 1. Kollektive 2. Kollektiv
hungare:
közösség, kollektíva
japane:
集団 [しゅうだん], 集合体 [しゅうごうたい], 共同体 [きょうどうたい]
pole:
kolektyw
rumane:
colectiv
ruse:
коллектив
slovake:
kolektívum, podstatné hromadné meno
ukraine:
колектив

kolektivigi

(tr)
Igi kolektiva, malprivatigi: kiam komenciĝis la kolektivigado, li estis elektita la unua kolĥozestro [5]. VD:senposedigi
5. N. Lozgaĉev: Aŭtobiografiaj skizoj, La Ondo de Esperanto, 2017:5
beloruse:
калектывізаваць
france:
collectiviser
germane:
kollektivieren, vergemeinschaften, vergesellschaften, enteignen

kolektivismo

1.
Vivmaniero, en kiu individuoj havas komunajn morojn kaj estas forte interdependaj: la kolektivisma pensmaniero de la […] aŭstraliaj indiĝenoj [6].
2.
POL Socia sistemo, kiu starigas la kolektivan proprecon de ĉiuj produktrimedoj, anstataŭigas la kapitalistan konkuradon per socia organizo de la laboro, kaj dispartigas la kolektivajn produktojn proporcie je la kvanto de la plenumita laboro: Hodler antaŭvidis plian kreskon de la kolektivismaj tendencoj en la postmilita mondo, pliakriĝon de la klasbatalo kaj novan rolon de Esperanto en la formiĝo de estonta ordo internacia [7]; VD:planekonomio, komunismo, socialismo
6. T. Steele: Por savi nigran animon, en: Australia Felix, 1999
7. I. Lapenna, T. Carlevaro, U. Lins: Esperanto en Perspektivo, 1974
angle:
collectivism
beloruse:
калектывізм
ĉeĥe:
kolektivizmus
ĉine:
集体主义 [jítǐzhǔyì]
france:
collectivisme
germane:
Kollektivismus
hungare:
kollektivizmus
japane:
集産主義 [しゅうさんしゅぎ]
nederlande:
collectivisme
pole:
kolektywizm
rumane:
colectivism
ruse:
коллективизм
slovake:
kolektivizmus
ukraine:
колективізм

administraj notoj