tradukoj: be cs de en fr nl pt ru sk

4komision/o

komisionoTEZ Vikipedio

Homgrupo, kiun institucio komisias por esplori kaj priraporti difinitan demandon aŭ plenumi difinitan taskon: POL la komisiono pri virinaj aferoj de Unuiĝintaj Nacioj [1]; komisionestro [2]; verŝajne ili ĉiuj devos blokope aperi antaŭ esplorkomisiono [3]; la enketkomisiono klare verdiktis [4]; kontrolkomisiono [5]; la III-a Internacio starigis studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso [6]; misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago [7]. SIN:komisio 2, komisiitaro; VD:komitato

komisionanoTEZ

Partoprenanto en laborado de komisiono: komisionanoj disponas pri interpretistoj [8]; ĉeestis kontraŭterorisman konferencon en Vieno la EU-komisionano pri internaj aferoj [9]; la nova komisionano pri energio tamen ne meritas kompaton [10]. SIN:komisiito

komisionuloTEZ

Komisionano: la komisionuloj restis ŝajne senemociaj [11]; Eŭropa Komisionulo pri la Interna Merkato kaj Servoj de la Eŭropa Unio [12].

tradukoj

anglaj

~o: commission.

belorusaj

~o: камісія; ~ano: член камісіі; ~ulo: член камісіі.

ĉeĥaj

~o: komise, sbor pověřených; ~ano: člen komise.

francaj

~o: commission, groupe de travail; ~ano: membre de la commission; ~ulo: membre de la commission. esplor~o: commission d'enquête; kontrol~o: commission de contrôle, commission de suivi; stud~o: commission d'études; rekrut~o: commission de recrutement, commission d'embauche.

germanaj

~o: Ausschuss, Kommission; ~ano: Ausschussmitglied; ~ulo: Ausschussmitglied. esplor~o: Untersuchungsausschuss.

nederlandaj

~o: commissie; ~ano: lid van een commissie; ~ulo: lid van een commissie. esplor~o: onderzoekscommissie; kontrol~o: controlecommissie; stud~o: studiecommissie.

portugalaj

~o: comissão.

rusaj

~o: комиссия; ~ano: член комиссии; ~ulo: член комиссии.

slovakaj

~o: komisia; ~ano: člen komisie.

fontoj

1. Persa Homarano: Laŭleĝa perforto, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 9a
2. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26
4. Monato, , Evgeni Georgiev: Kulpas nur li, 2013
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 8
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio
7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
8. Dafydd ap Fergus: Patenta (mal)sukceso, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 11a
9. Monato, , Evgeni Georgiev: Kune kontraŭ ekstremistoj, 2015
10. Monato, , Franz-Georg Rössler: Energie lernante, 2010
11. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
12. Vikipedio, ESCP Europe


administraj notoj

pri ~o:
    PIV havas "enket~o" (kiel ekz-on) anstataux nia "esplor~o".
    [MB]
  

[^Revo] [komisi1.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.17 2017/09/19 19:10:14 ]