3rit/o JED
rito
- 1.
-
Agoj preskribitaj por koncerna okazo de religia aŭ folklora
tradicio:
ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ [s]iaj ritoj
[1];
li faru Paskon al la Eternulo, […] kun macoj kaj maldolĉaj herboj
[…] laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko
[2];
Nero ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, konforme kun ĉiuj ritoj
[3];
la ritoj de la greka ortodoksa eklezio estas farataj en la antikva greka
lingvo
[4];
la praa solstica rito de l’ printempa promeso post la neĝoj
Sol
.
sakramento
ceremonio,
kultoRim.: Ofte oni povas sinonime uzi la vorton „ceremonio“, kiu tamen pli akcentas eksteran pompon kaj ofte havas malpli profundajn radikojn en la tradicio, do estas pli facile modifebla. [Sergio Pokrovskij] - 2.
Ŝablona sinteno, blekado, gestado, odorado,
per kiu bestoj starigas interrilaton:
pariĝon, submetiĝon, manĝopeton...:
hienaj hundoj […] dum renkontoj prezentas
specialan salutan ritaron
[5].
1.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:12
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:12
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- angle:
- rite, ritual
- beloruse:
- абрад, рытуал, цырымонія
- ĉeĥe:
- ceremonie, obřad, rituál
- ĉine:
- 礼仪 [lǐyí], 禮儀 [lǐyí], 礼 [lǐ], 禮 [lǐ], 法事 [fǎshì], 宗教仪式 [zōngjiàoyíshì], 宗教儀式 [zōngjiàoyíshì], 礼俗 [lǐsú], 禮俗 [lǐsú]
- france:
- rite
- germane:
- Brauch, Ritual 2. Verhaltensritual
- hispane:
- rito, ritual
- hungare:
- rítus, szertartás
- japane:
- 祭式 [さいしき], 典礼 [てんれい], 儀式 [ぎしき]
- katalune:
- ritu
- nederlande:
- rite, ritus, ritueel
- pole:
- obrzęd, ryt
- portugale:
- rito
- ruse:
- обряд, треба (рел.)
- slovake:
- ceremónia, obrad, rituál, rítus
- tibete:
- ཞབས་བརྟན་
- ukraine:
- обряд, церемонія
ritaro
- 1.
Tuto da ritoj praktikataj en
religio aŭ
konfesio:
bizancia ritaro;
judisma ritaro;
edziĝon mi plenumis laŭ la romkatolika ritaro
[6];
Oomoto (estas) „nova“ japana religio,
bazita sur tradicia japana kulturo kun ŝintoa ritaro
[7].
liturgio3- 2.
- (evitinde) La pluraj agoj de rito: post plenumado de aparta ritaro atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo [8]; inter multaj arktaj popoloj oni sekvis la saman ritaron, la mortigita urso estis portita al la vilaĝo kiel honorgasto [9].
6.
Eric Coffinet: Kiel mi ekkredis
7. Ligoj al Esperantaj Hejmpaĝoj en Japanio
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
9. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
7. Ligoj al Esperantaj Hejmpaĝoj en Japanio
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
9. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
- angle:
- 1. rites, rituals
- beloruse:
- 1. абрады, рытуалы, цырыманіял
- ĉeĥe:
- 1. ceremonie, obřad, rituál
- france:
- 1. rite (ensemble de rites), rituel
- germane:
- 1. Ritus, Riten, kirchliche Tradition bizancia ~aro: byzantinischer Ritus. judisma ~aro: mosaischer Ritus. romkatolika ritaro: römisch-katholischer Ritus.
- hispane:
- 1. ritual
- hungare:
- 1. rituálé, szertartásrend judisma ~aro: zsidó szertartás.
- japane:
- 1. 典礼定式書 [てんれいていしきしょ], 祭式次第 [さいしきしだい]
- nederlande:
- 1. rituaal (ritueel)
- pole:
- 1. rytuał, obrządek
- ruse:
- 1. обряд, обрядность, богослужение bizancia ~aro: византийский обряд. judisma ~aro: иудейская обрядность. romkatolika ritaro: латинский обряд.
- slovake:
- 1. ceremónia, obrad, rituál, rítus
- ukraine:
- 1. ритуал, церемоніал
malnovritano
Kristano el skisma movado de ortodoksismo, kiu en la 17a jarcento rifuzis
reformon de ritoj, kaj mem disiĝis je kelkaj branĉoj konservante klerikaron
aŭ ĝin tute rezignante:
negocistoj-malnovritanoj ŝatis teojn el tilio, frambo, karoto
[10].
10.
S. Belov: Siberiaj
negocistoj – reguloj kaj tradicioj, 2021-08-15
- angle:
- Old Believers, Old Ritualists
- beloruse:
- стараабрадзец
- france:
- vieux-croyant
- germane:
- Altorthodoxer, Altgläubiger
- pole:
- staroobrzędowiec
ritlibro
- angle:
- ritual, formulary, book of devotions
- beloruse:
- трэбнік
- france:
- rituel (livre)
- germane:
- Rituale (Buch), Ritualbuch
- hispane:
- libro ritual
- hungare:
- szertartáskönyv
- nederlande:
- rituaal (boek)
- pole:
- rytuałów księga
- ruse:
- требник