*rezerv/i

*rezervi

(tr)
1.
Apartigi kaj konservi por iu aparta destino: ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, […] sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun [1]; en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, [el kiuj ni] rezervis kapitaleton en la ŝpara banko [2]; ŝi ne divenis tion, kion al ŝi rezervas la estonteco [3]; al Dio servu, diablon rezervu PrV . VD:deponi1, destini, gardi1.b, reteni1, ŝpari1
2.
Apartigi kaj escepti por posta pridiskuto: jes! ŝi respondis, […] sed mi rezervas al mi, ke la edziĝo okazos ne pli frue, ol post unu jaro, ĉar ŝi esperis, ke dum tiu tempo ŝi aŭdos ion pri sia amata ĉasisto [4]; la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn [5]; ĉion tion mi rezervas por interparolo kun vi, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon [6]. VD:bloki2, prokrasti
3.
Apartigi por ekskluzive disponigi al iu: [li] ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco [7]; en la kajuto estis lokoj por kvar kaj ĉiuj portis la nomojn de tiuj, kiuj rezervis ilin [8]; [li] telefonis por rezervi apartan tablon por ili [9]; li tamen rezervis al la registara interkonsento povon enkonduki en tiun lingvon ĉiujn necesajn reformojn kaj ŝanĝojn [10]; ĉiuj rajtoj estas rezervitaj. VD:akiri, mendi, okupi
1. La Nova Testamento, S. Johano 2:10
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 38a
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
9. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 6
10. Ernest Drezen: Zamenhof, Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia
angle:
to reserve
beloruse:
рэзэрваваць, зарэзэрваваць, захоўваць, запасіць, пакідаць
ĉeĥe:
rezervovat, vyhradit, vyhrazovat, zamlouvat, zamluvit
ĉine:
储备 [chǔbèi], 儲備 [chǔbèi], 保留 [bǎoliú]
france:
réserver
germane:
1. aufheben, reservieren, zurücklegen 2. sich vorbehalten 3. sichern, Rechte reservieren, schützen lassen ĉiuj rajtoj estas ~itaj: alle Rechte vorbehalten.
hispane:
reservar
hungare:
1. tartalékol, tartogat 2. fenntart 3. fenntart, biztosít ĉiuj rajtoj estas ~itaj: minden jog fenntartva.
japane:
取っておく [とっておく], 残しておく [のこしておく], 蓄える [たくわえる], 予約する [よやくする], 予約指定する [よやくしていする], 保留する [ほりゅうする], 差し控える [さしひかえる]
nederlande:
1. reserveren 3. voorbehouden
perse:
1. کنار گذاشتن، نگه‌داشتن، رزرو کردن 2. قید و شرط گذاشتن 3. حفظ کردن، محفوظ داشتن ĉiuj rajtoj estas ~itaj: تمام حقوق محفوظ است.
pole:
1. rezerwować, zastrzegać 2. zastrzegać 3. rezerwować, zastrzegać
portugale:
1. reservar
ruse:
1. резервировать, зарезервировать, оставить про запас 3. резервировать, зарезервировать, сохранить (за кем-л.)
slovake:
odložiť, ponechať si v zálohe, rezervovať, vyhradiť
tibete:
སྔོན་ནས་གཏན་ཁེལ་བྱེད་
ukraine:
резервувати, залишати за собою, залишати/відкладати про/на/у запас, приберігати

rezerva

Konservata por posta uzo, diskuto, dispono: ili preparu rezervajn regimentojn [11]; jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj Metrop ; dank’ al Dio mi ŝparis rezervan groŝon por pluvaj tagoj [12]; tiu rezerva kapitalo […] daŭre kreskis [13]; rezervaj maŝinpartoj [14].
angle:
reserve
beloruse:
рэзэрвавы, запасны
ĉeĥe:
náhradní, záložní
ĉine:
備用 [bèiyòng], 备用 [bèiyòng]
france:
de rechange, de réserve
germane:
zurückgelegt, reserviert, Ersatz-
hungare:
tartalék-, pót-
japane:
保留の [ほりゅうの], 予備の [よびの]
perse:
ذخیره‌ای
pole:
zarezerwowany, zastrzeżony, rezerwowy, zastępczy
ruse:
резервный, запасной
slovake:
rezervný
ukraine:
резервний

rezervo

1.
Ago rezervi: vendo per memvola aŭkcio […] kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo BdV ; la aŭtoro tuj protektas sin per rezervo, ke la enmeto de Esperanto „devas ne esti interpretita kiel signifanta pledon aŭ aprobon fare de la aŭtoro de ĝiaj principoj aŭ de ĝia konstrumetodo“ [15]; prenante en konsideron la suprajn rezervojn pri la precizeco de la vortoj, oni povas senerare aserti, ke la lingvo, tia kia ĝi estas, ebligas la pensadon [16]; la vero, eĉ kun tiu rezervo de relativeco, ĉiam estas sintezo de du inter si kontraŭaj flankoj: de la tezo kaj de la antitezo [17].
2.
Io rezervata; io uzebla kiam ĉefa provizo elĉerpiĝis: rezervo plifortigis la centran kolonon, kiun minacis la plej forta atako [18]; la dekstra mano estas en la „unua linio“ de la oratora lukto, dum la maldekstra formas la „rezervon“ [19]; kvankam mia vojaĝo laŭkalkule ne bezonis pli da tempo ol du semajnoj, tamen […] zorgu ankaŭ pri rezervo [20]; la trovo rezultigis la malkovron de gravaj rezervoj de nafto [21]. VD:stoko
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 18a
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
20. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
21. F. Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, 1997/5a, p. 18a
angle:
2. reserve
beloruse:
1. рэзэрваваньне 2. рэзэрв, запас
ĉeĥe:
2. námitka, výhrada, výminka
ĉine:
储备 [chǔbèi], 儲備 [chǔbèi], 后备 [hòubèi], 後備 [hòubèi], 公积金 [gōngjījīn], 公積金 [gōngjījīn], 存量 [cúnliàng], 储备金 [chǔbèijīn], 儲備金 [chǔbèijīn], 准备金 [zhǔnbèijīn], 準備金 [zhǔnbèijīn], 續備軍 [xùbèijūn], 续备军 [xùbèijūn]
france:
2. réserve
germane:
1. Zurücklegung, Reservierung, Vorbehalt 2. Zurückgelegtes, Reserve, Ersatz
hispane:
2. reserva
hungare:
2. tartalékolás, fenntartás, biztosítás
japane:
保留 [ほりゅう], 留保 [りゅうほ], 制限 [せいげん], 蓄え [たくわえ], 予備 [よび], 備蓄 [びちく]
perse:
2. ذخیره، اندوخته
pole:
1. rezerwacja 2. rezerwa, zapas
ruse:
2. резерв, запас
slovake:
2. námietka, výhrada, výnimka
ukraine:
резерв

rezervano

MIL Militdeva civitano, kiu en la koncerna tempo ne militservas, sed povas esti vokita en okazo de bezono kiel ano de la rezervarmeo: hodiaŭ nur unu vagonaro forveturos kunpostsenditaj rezervanoj [22].
22. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
angle:
reservist
beloruse:
рэзэрвіст
ĉine:
預備役軍人 [yùbèiyìjūnrén], 预备役军人 [yùbèiyìjūnrén], 在乡军人 [zàixiāngjūnrén], 在鄉軍人 [zàixiāngjūnrén], 后备军人 [hòubèijūnrén], 後備軍人 [hòubèijūnrén]
germane:
Reservist
japane:
予備役兵 [よびやくへい]
pole:
rezerwista
ruse:
резервист
ukraine:
резервіст, запасний гравець

rezervisto PIV

MIL Rezervano: la italaj taĉmentoj suferis pro hontiga malvenko de kelkoble malpli fortaj francaj rezervistoj [23].
Rim.: La PIV-oj meĥanike paŭsas la vortoformon nacilingvan, kvankam ĝi malkoheras kun la esperantaj signifoj de -ist. Pli sistema formo estus rezervano (kp armeano, milicano, gvardiano). [Sergio Pokrovskij]
angle:
reservist
beloruse:
рэзэрвіст
ĉine:
預備役軍人 [yùbèiyìjūnrén], 预备役军人 [yùbèiyìjūnrén], 在乡军人 [zàixiāngjūnrén], 在鄉軍人 [zàixiāngjūnrén], 后备军人 [hòubèijūnrén], 後備軍人 [hòubèijūnrén]
germane:
Reservist
japane:
予備役兵 [よびやくへい]
pole:
rezerwista
ruse:
резервист
ukraine:
резервіст, запасний гравець

rezervujo

Ujo en kiu oni rezervas ion: elektra pumpilo […] tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre ChV ; Stefano plenigis la benzinan rezervujon ChB ; cisterno: rezervujo por akvo aŭ oleo MortulŜip ; plasta rezervujo de trinkakvo staris antaŭ la monumento [24]; la plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj [25]; (figure) la memoro, krome, prezentas por la oratoro grandan rezervujon de plej diversaj faktoj kaj scioj, kiujn havigis al li lia klereco Ret . VD:konservujo, kolektujo
24. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
25. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
beloruse:
рэзэрвуар
germane:
Reservoir, Reservebehälter, Reservekanister
japane:
タンク [たんく], 貯蔵庫 [ちょぞうこ]
pole:
rezerwuar, basen
ukraine:
резервуар

rezervulo

1.
SPO En teamaj sportoludoj, registrita, sed komence ne ludanta teamano, kiu laŭbezone povas anstataŭi iun jam ludantan teamanon: la membronombro de la teamoj estas 3 konkursantoj plus unu rezervulo [26]; estas Morhaŭso, unua rezervulo, sed lin oni trejnis kiel halfon, kaj li ĉiam movetiĝis rekte en la luderon anstataŭ resti en la tuŝlinio [27].
2.
MIL=rezervisto
26. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
27. La aventuro de la malaperinta trikvarono
angle:
1. substitute player, reserve player
beloruse:
1. запасны гулец 2. рэзэрвіст
ĉine:
1. 替补队员 [tìbǔduìyuán], 替補隊員 [tìbǔduìyuán], 候补 [hòubǔ], 候補 [hòubǔ]
germane:
1. Reservespieler
pole:
1. rezerwista
ruse:
1. запасной игрок

senrezerva

Plena, sen ia rezervo: senrezerva aprobo [28]; liaj amikoj alte taksis lian senrezervan donemon [29]; ili energie postulos tujan, senrezervan retiron de tia malindega aludo [30]. VD:senkondiĉa, senskrupula, sindonema
angle:
unreserved
beloruse:
безумоўны, поўны, паўнавартасны
ĉine:
无限制 [wúxiànzhì], 無限制 [wúxiànzhì], 涵蓄 [hánxù], 不問是非 [bùwènshìfēi], 不问是非 [bùwènshìfēi], 阿莎力 [āshālì]
germane:
vorbehaltlos, rückhaltlos, bedingungslos, unbeschränkt

naturrezervejo

EKOL
Teritorio por konservo de naturaj medioj, kie leĝo modere aŭ tute ne permesas kultivadon, industrion, homan agadon: ĉio kuŝas je mallonga distanco for […] de naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj [31]; la superaj instancoj montris nenian intereson por naturrezervejoj [32]. SIN:naturparko, parko2
31. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
32. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
angle:
nature reserve, nature preserve
beloruse:
рзэрват
ĉeĥe:
chráněná lesní oblast, přírodní rezervace
ĉine:
自然保护区 [zìránbǎohùqū], 自然保護區 [zìránbǎohùqū]
france:
parc naturel, réserve naturelle
germane:
Naturschutzgebiet, Reservat
hungare:
természetvédelmi terület, natúrrezervátum
japane:
自然保護区 [しぜんほごく]
perse:
پارک طبیعی
pole:
rezerwat
ruse:
заповедник
slovake:
prírodná rezervácia
ukraine:
природний заповідник

administraj notoj

~ano: Mankas dua fontindiko.