troke/o PV , troĥe/o BoER

trokeo, troĥeo

POE
Verspiedo konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas longa aŭ akcenta, kaj la dua mallonga aŭ senakcenta; simbole /‐υ/: la vorto „maro“ formas trokeon; s-ro Brendon Clark […] rekomendis la troĥeon, kaj d-ro Cecil Bean […] la amfibraĥon, kiel la plej „naturan“ kaj sekve plej vaste uzindan metrikon en Esperanto [1]; senprobleme la poeto saltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkecaj versoj [2].
1. William Auld: Unu ritmo en «La infana raso», La nica literatura revuo, 2:4
2. Marc van Oostendorp, tr. István Ertl: Nia trezoro: Mao Zifu, La Ondo de Esperanto, n-ro 218 (2012:12)
angle:
trochee
beloruse:
трахей
france:
trochée
germane:
Trochäus
hungare:
trocheus
japane:
長短格 [ちょうたんかく], 強弱格 [きょうじゃくかく], 揚抑格 [ようよくかく]
katalune:
troqueu, coreu
nederlande:
trochee
portugale:
troqueu
ruse:
хорей, трохей
ukraine:
трохей, хорей

n-trokeo, n-troĥeo

POE
Metro, ĉefe konsistanta el n trokeoj; simbole /‐υ/n/‐υ/n-1/‐(υ)/: kvintrokeo.
france:
kvin~o: pentamètre trochaïque.
germane:
n-hebiger Trochäus kvin~o: vierhebiger Trochäus.
katalune:
n-metre trocaic kvin~o: pentàmetre trocaic.
ruse:
n-стопный хорей

administraj notoj

n-~o, n-troĥeo: Mankas dua fontindiko.
n-~o, n-troĥeo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.