*egal/a PV

*egala

1.
Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton, saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas: du kvantoj, egalaj je tria, egalas unu la alian; nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al saĝo [1]; ne respondu al malsaĝulo, por ke vi mem ne fariĝu egala al li [2]; neegalaj peziloj [3].
a)
Restanta sama, kia ĝi mem estis antaŭe, ne varianta kiaj ajn estas la cirkonstancoj: egala animo; egala humoro, pulso, voĉo; taĉmentoj, kies egalaj paŝoj similis frapojn de pezaj marteloj [4]. VD:konstanta, indiferenta, monotona1
b)
Prezentanta samajn kvalitojn, do nenian motivon por esti preferata, t.e. indiferenta: egale ĉu vi estas riĉa aŭ senhava PV ; egale kiam li venos, kien li iros; tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [5].
2.
(evitinde) Simila, sama: nomo egala sed esenco mala PrV ; nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala [6]; ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale [7].
3.
MAT
a)
[8] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia: la aro de reelaj radikoj de polinomo `bb X^2-bb 1` estas egala al `{-1,1}`.
Rim.: Pli ĝenerale, en moderna matematiko, du objektoj estas egalaj, se ili estas absolute nedistingeblaj, do havas precize la samajn ecojn. La egalecon de du objektoj `a` kaj `b` oni signas per `a=b` (a egalas al bo, aŭ: a egalas bo-on, aŭ: a egal bo).
b)
[9](tradicia lingvaĵo en elementa geometrio) (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke „movante“ unu el la figuroj, eblas igi ĝin koincidi kun la alia; pli rigore: la figuroj estas pozitive izometriaj: du egalaj strekoj estas samlongaj; se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn, ankaŭ ili estas egalaj; reguloj pri egaleco de trianguloj.
afrikanse:
gelyke
albane:
barabartë
amhare:
እኩል
angle:
equal
arabe:
متساو
armene:
հավասար
azerbajĝane:
bərabər
beloruse:
роўны, аднолькавы, такі ж самы, аднастайны
bengale:
সমান
birme:
တူညီသော
bosne:
jednake
ĉeĥe:
rovnající se (geometrický útvar), stejný, totožný
ĉine:
无所谓 [wúsuǒwèi], 侔 [móu], 宛 [wǎn]
dane:
lige
estone:
võrdne
eŭske:
berdina
filipine:
kapantay
france:
égal, pareil 3. égal
galege:
igual
germane:
gleich, egal 1.a gleichmäßig, gleichförmig 1. gleichwertig, ebenbürtig
guĝarate:
સમાન
haitie:
egal
haŭse:
daidai
hinde:
बराबर
hispane:
igual
hungare:
egyenlő, változatlan, közömbös
igbe:
hara
irlande:
comhionann
islande:
jafnt
japane:
等しい [ひとしい]
jave:
witjaksono
jide:
גלייַך
jorube:
deede
kanare:
ಸಮಾನ
kartvele:
თანაბარი
katalune:
igual, idèntic, parell ~e: igualment. 2. semblant
kazaĥe:
тең
kimre:
gyfartal
kirgize:
бирдей
kmere:
ស្មើ
koree:
동일
korsike:
paru
kose:
ngokulinganayo
kroate:
jednaka
kurde:
wekhev
latine:
aequales
latve:
vienāds
laŭe:
ເທົ່າທຽມກັນ
litove:
lygᘻs
makedone:
еднакви
malagase:
mitovy
malaje:
sama
malajalame:
ചിഹ്നം
malte:
ugwali
maorie:
rite
marate:
समान
monge:
sib npaug zos
mongole:
тэнцүү
nederlande:
gelijk
nepale:
बराबर
njanĝe:
ofanana
okcidentfrise:
lyk
panĝabe:
ਬਰਾਬਰ
paŝtue:
مساوي
pole:
1. jednakowy, równy, taki sam 1.a taki sam, równy 1.b jednaki, jednakowy 3.a równy 3.b (figura) przystająca
portugale:
1.a igual, parelho
ruande:
bingana
rumane:
egal
ruse:
равный, одинаковый 1.a однообразный, ровный
samoe:
tutusa
sinde:
برابر
sinhale:
සමාන
skotgaele:
co-ionnan
slovake:
rovnajúci sa, totožný
slovene:
enako
somale:
siman
ŝone:
enzana
sote:
lekana
sunde:
sarua
svahile:
sawa
taĝike:
баробар
taje:
เท่ากัน
tamile:
சம
tatare:
тигез
telugue:
సమాన
tibete:
འདྲ་མཉམ་
ukraine:
дорівнюють
urdue:
برابر
uzbeke:
teng
vjetname:
như nhau
volapuke:
leigik
zulue:
alinganayo

egali

(x)
1.
Esti egala al: lia merito ne egalas al liaj pretendoj; suspekto pruvon ne egalasPrV ; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas PrV ; kiu el ili povus vin egali ‐ vi havas korpon kiel la statuo de Izido, skulptita en eburo [10].
2.
Esti al iu samvalora, nepreferinda; indiferenti1: por mi fama aŭ ne fama egalas [11].
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a
11. Saionji M.: Esperanto por Yumeiho kaj Yumeiho por Esperanto, en: Vivprotokoloj, 2009
angle:
equal, be indifferent
beloruse:
быць роўным, быць аднолькавым, не адрозьнівацца
ĉeĥe:
rovnat se, činit
ĉine:
1. 类乎 [lèihū]
france:
égaler, être égal
germane:
1. gleichen
hispane:
1. es igual a
hungare:
1. egyenlő (vmivel)
japane:
等しい [ひとしい], 同等である [どうとうである]
katalune:
1. equiparar, ser igual a, igualar
nederlande:
1. gelijk zijn
pole:
1. równać się, dorównywać, sprostać
slovake:
rovnať sa
ukraine:
бути рівним, однаковим, дорівнювати

egalaĵo

1.
Io egala: donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon [12]; la turetoj kaj balkonoj estis faritaj el arĝentofiligrano de tiel mirinda speco, ke en tuta Fantaziujo ne ekzistis egalaĵo [13].
2.
MAT[14] Skribaĵo, kiu asertas egalecon de du matematikaj objektoj: `A=B`; la egalaĵo `u^2=-1` estas malvera por ĉiu reelo `u`; el du egalaĵoj eblas produkti trian, adiciante ambaŭ iliajn flankojn. VD:ekvacio
12. La Nova Testamento, Koloseanoj 4:1
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
angle:
equation, an equal
beloruse:
роўнасьць
ĉine:
恆等式 [héngděngshì], 方程式 [fāngchéngshì]
france:
égalité (math.)
germane:
Gleichung 1. Gleiches, Vergleichbares
hebree:
שוויון
hispane:
igualdad
hungare:
egyenlőség
japane:
同等の物 [どうとうのぶつ], 等式 [とうしき]
katalune:
igualtat
nederlande:
gelijkheid (wisk.)
pole:
równość, równanie
ruse:
равенство

egaleco

Eco, stato de tio, kio estas egala: ni ĉiuj pekas, suferas kaj mortas, jen estas granda, plena egaleco [15]; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [16]; tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte ekfrapis [17]; egaleco de la statoj lasas almenaŭ al la honoro de edzo la liberecon montri siajn sentojn [18].
angle:
equality
beloruse:
роўнасьць
france:
égalité
germane:
Gleichheit
japane:
同等 [どうとう], 平等 [びょうどう]

malegala

1.
Diferenca, malsama: kvin fratoj […] staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala [19]; iliaj vizaĝoj […] havis karakteron tute malegalan Marta .
2.
Prezentanta avantaĝon por unu partio kaj malavantaĝon por alia: la infanoj, tiu vipo de l’ virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro Metrop ! vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo [20]. VD:maljusta
angle:
unequal
beloruse:
няроўны, неаднолькавы
ĉine:
[cān], 相异 [xiāngyì]
france:
inégal
germane:
ungleich, unterschiedlich
japane:
不等の [ふとうの], 不平等の [ふびょうどうの]
ruse:
неравный

malegaleco

Eco, stato de tio, kio estas malegala: la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio [21]; en la menciitaj organizaĵoj la lingva obstaklo kaŭzas kontraŭdemokratan malegalecon [22]; ĉia manko al fiksita regulo entenas du malavantaĝojn: la juran […] escepton tiamaniere kreitan, kaj la malegalecon aŭ maljustecon, se poste oni revenas al apliko [23]; la anglalingvaj nacioj sukcesas devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn, kiuj kontribuas nenion al glata komunikado, sed multon al malegaleco inter ni [24]; kreskanta proprieta malegaleco prezentas grandan danĝeron por la tutmonda ekonomio [25]. VD:maljusteco
angle:
inequality
beloruse:
няроўнасьць
france:
inégalité
germane:
Ungleichheit
japane:
不平等 [ふびょうどう]

neegalaĵo

MAT[26]
Skribaĵo, kiu asertas neegalecon de du matematikaj objektoj, aŭ montras ordo-rilaton inter ili: `u^2+1 gt u`; la neegalaĵo `u^2 ge u` estas malvera por ĉiu reelo en intervalo `(0,1)`; se multipliki ambaŭ flankojn de reela neegalaĵo per negativa nombro, necesas ŝanĝi ĝian sencon.
angle:
inequation, inequality
beloruse:
няроўнасьць
ĉine:
不等式 [bùděngshì]
france:
inégalité (math.)
germane:
Ungleichung
hebree:
אי שיוויון
hispane:
desigualdad
hungare:
egyenlőtlenség
katalune:
desigualtat
nederlande:
ongelijkheid (wisk.)
pole:
nierówność
ruse:
неравенство
ukraine:
нерівність

egaligi

(tr)
Igi egala: koncerne tiun virinon, kiu […] perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo Marta ; la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon Hamlet ; li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo, egaligas la saĝulon al la malsaĝulo [27]; kio egaligas lin al la dioj [28]?
afrikanse:
gelyk
albane:
barazojnë
amhare:
እኩልነት
angle:
equalize, equate
arabe:
مساواة
armene:
հավասարեցնել
azerbajĝane:
eyniləşdirmək
beloruse:
ураўноўваць
bengale:
সমীকরণ
birme:
တူညီနေသည်
bosne:
izjednačavaju
ĉeĥe:
egalizovat, porovnávat, srovnat, urovnat, vyrovnat
ĉine:
偿付 [chángfù], 校 [jiào], 夷平 [yípíng], 平滑 [pínghuá], 平坦 [píngtǎn], 抵扣 [dǐkòu], 垫补 [diànbǔ]
dane:
sidestille
estone:
võrdsustama
eŭske:
equate
filipine:
tutumbas
france:
égaliser
galege:
equiparar
germane:
angleichen, ausgleichen
guĝarate:
સમીકરણ
haitie:
egalize
haŭse:
danganta
hebree:
להשוות
hinde:
समानता
hispane:
igualar
hungare:
egyenlővé tesz, kiegyenlít, egalizál
irlande:
ionann
islande:
jafngilda
japane:
一致する [いっちする]
jide:
יקווייט
kanare:
ಪೂರಕವಾಗಿಲ್ಲ
kartvele:
აიგივებს
katalune:
igualar, fer igual
kazaĥe:
теңестіру
kimre:
cyfateb
kirgize:
өмүрү
kmere:
ស្មើ
koree:
동일시
korsike:
equate
kose:
kungaba
kroate:
izjednačiti
kurde:
têbîniyên
latine:
aequat
latve:
vienādot
laŭe:
ເວັນອອກ
litove:
prilygti
makedone:
изедначуваат
malaje:
menyamakan
malajalame:
ആക്കുമോ
malte:
qabblet
maorie:
whakaᘝrite i
marate:
बरोबर आहे असे दाखवणे
mongole:
тэнцэхгүй
nederlande:
gelijkmaken, egaliseren
nepale:
समान मनाना
njanĝe:
amaganiza kuti kukhala
okcidentfrise:
definiearje
panĝabe:
ਜ਼ਿੱਲਤ
paŝtue:
بللای شي
pole:
równać, zrównywać, wyrównywać
ruande:
kunganya
ruse:
уравнять
samoe:
faatusaina
sinde:
مائر
sinhale:
සමාන
skotgaele:
chothromachadh
slovake:
vyrovnať sa
slovene:
enačijo
somale:
dhiga
ŝone:
inofananidza
svahile:
wanalinganisha
taĝike:
баробар
taje:
ถือเอา
tamile:
சமன்
tatare:
тигезләү
telugue:
పోల్చుతారు
ukraine:
прирівнювати
urdue:
برابر
uzbeke:
tenglashtirmoq
vjetname:
đánh đồng
zulue:
bathi

egalismo

POL Socia doktrino celanta, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn en iuj el la kampoj politika, ekonomia, jura...: Ĉinio emfazis egalismon dum distribuado [29]; egalismo — tio estas viva programo, en kiu ĉiuj devas roli egale kaj nemulte, kaj neniu povas ludi grandan romantikan rolon [30].
29. Ĉina Radio Internacia: Reprezentantoj de TPK..., 2005-03-10
30. S. Lem, trad. K. Duŝenko, trad. J. Finkel: Surloka esploro, [vidita en 2006]
angle:
egalitarianism
beloruse:
эгалітарызм
ĉine:
平等原则 [píngděngyuánzé]
france:
égalitarisme
germane:
Egalitarismus, Gleichmacherei
japane:
平等主義 [びょうどうしゅぎ]
katalune:
igualitarisme
nederlande:
egalitarisme
pole:
egalitaryzm

egalulo

Kiu estas egala al alia ulo, samranga, same grava: neniam estis miaj vortoj, nek tiuj de miaj egaluloj, serioze atentitaj en la monda historio [31].
VD:samklasano, samsortulo
31. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
peer, equal
beloruse:
раўня
france:
égal (subst.)
germane:
Gleichgestellter, Ebenbürtiger
japane:
対等な人 [たいとうなじん], 同輩 [どうはい]
ukraine:
рівня

fekegala

(frazaĵo) (vulgare) Tute indiferenta: farindas pli gravaj aferoj ol diskuti ĉu la damnitaj supersignoj skribiĝu per h, x aŭ unikode […] tio estas fekegala [32].
32. P. Oberndorfer: Grava propono, sce, 2000-03-19
angle:
indifferent
france:
complètement égal
germane:
scheiß egal
katalune:
completament indiferent, de tant se me'n fot

kontraŭegala

MAT[33]
(p.p. du elementoj de grupo kun adicie signata operacio) Tiaj, ke ĉiu el ili estas neŭtriganto de la alia.
angle:
opposite
beloruse:
супрацьлеглы
france:
opposé (math., adj.)
germane:
entgegengesetzt, entgegengesetzt gleich, gegengleich
hebree:
לא שוויוני
hungare:
ellentett
katalune:
oposat (adj.)
nederlande:
tegengesteld (wisk.)
pole:
przeciwny
ruse:
противоположный

kontraŭegalo

MAT
Neŭtriganto rilate al adicie signata operacio: ĉiu elemento en adicia grupo havas kontraŭegalon; la nulo egalas al sia kontraŭegalo; kontraŭegalo de bildigo `f` (la bildigo, kiu ĵetas `x` al la kontraŭegalo de `f(x)`).
Rim.: Ni ne trovis fonton por tiu termino, nek alian terminon por la nocio, sed ĝi tre nature deriviĝas de la aŭtoritata „kontraŭegala“ per kutima en matematiko rekta substantivigo de adjektivoj.
angle:
opposite element, additive inverse
france:
opposé (math., subst.)
germane:
entgegengesetztes Element
hebree:
לא שוויוני
hungare:
ellentett
katalune:
oposat (subst.)
pole:
element przeciwny
ruse:
противоположный элемент

kontraŭegaligebla

MAT
(p.p. elemento en adicie signata monoido) Tia, ke ekzistas ĝia kontraŭegalo: en la aro de naturaj entjeroj nur la nulo estas kontraŭegaligebla.
angle:
(element) with an opposite
france:
(élément) admettant un opposé
hungare:
ellentettje képezhető
katalune:
amb element oposat

senegala

Unika, nekomparebla: senegala tradicia hospitalo [34]; unu el la plej rimarkindaj kaj vere senegalaj skoloj de verkistoj en la mondo [35].
Rim.: Ne konfuzu kun senegala, t.e. rilata al la lando Senegalo.
34. Monato, Edmond Lamalrev: Ĵurnalistoj ne timigu, 2008
35. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
angle:
without equal, unrivaled, unequalled, unparalleled
beloruse:
непараўнальны
ĉeĥe:
nesrovnatelný, nestejný
ĉine:
絕代 [juédài], 絕無僅有 [juéwújǐnyǒu], 无法对抗 [wúfǎduìkàng], 无比地 [wúbǐde], 沒的比 [méidebǐ], 无法比拟 [wúfǎbǐnǐ], 出类 [chūlèi], 无上 [wúshàng], 无以伦比 [wúyǐlúnbǐ], 沒法兒 [méifǎér], 独一无二 [dúyīwúèr]
france:
incomparable, sans égal
germane:
unvergleichlich, ohnesgleichen
hebree:
לא שווה
hungare:
példátlan
japane:
比類のない [ひるいのない]
katalune:
sense parell, inigualable
nederlande:
zonder gelijke
pole:
niezrównany, nie mający sobie równych
ruse:
несравненный
slovake:
nerovnaký
ukraine:
незрівнянний, унікальний

tutegale

1.
Tute egale, ne gravas: ili (du kronoj) estos haveblaj ie ajn, tutegale kie [36].
2.
Modala vorto signifanta „malgraŭ la dirita, ĉio restas senŝanĝa“, „ĉiel ajn, tio ne gravas“ ktp: sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la parolintoj [37]; kvankam poste estis malkovrite, ke en multaj virusoj genetika informo povas esti kodita en RNA (ribonukleata acido), tutegale la esenco de la malkovro de Avery ne ŝanĝiĝis [38].
36. S. Engholm: Al Torento, 1930
37. D. Cibulevskij: PridiskutoMonato
38. V. Lemelev: Eltrovo de prionojMonato
angle:
1. no matter 2. all the same
beloruse:
усё роўна, усё адно, абыякава
ĉine:
2. 儘管這樣 [jǐnguǎnzhèyàng], 苟 [gǒu], 儘管 [jǐnguǎn]
germane:
1. ganz egal, ganz gleich 2. dessen ungeachtet
hebree:
שווה לחלוטין
katalune:
1. sense importar 2. igualment, no obstant
ruse:
всё равно

tagnoktegaleco

ASTKAL Ekvinokso: en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, […] antaŭ la pordego de l' templo haltis du vojaĝantaj pastroj [39].
angle:
equinox
beloruse:
раўнадзенства
ĉeĥe:
rovnodennost
ĉine:
春分或秋分 [chūnfēnhuòqiūfēn]
france:
équinoxe
germane:
Tagundnachtgleiche, Äquinoktium
hebree:
שוויון יום-לילה
hispane:
equinoccio
hungare:
napéjegyenlőség
itale:
equinozio
katalune:
equinocci
nederlande:
dag-en-nachtevening
pole:
równonoc, ekwinokcjum
portugale:
equinócio
rumane:
ziua egală cu noaptea
ruse:
равноденствие
slovake:
rovnodennosť
turke:
ekinoks, gün gece eşitliği

administraj notoj

ne~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~igebla: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.