3legitim/i FK

legitimi

(tr)
1.
Pruvi per dokumentoj la identecon, la memecon de iu; laŭrajtigi: sin legitimi per pasporto; la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj [1]; [li] aĉetis la valoraĵojn surbaze de dokumentoj originintaj en Libano kaj laŭŝajne legitimantaj posedorajton [2].
2.
Konfirmi aŭtentikecon de dokumento: legitimi subskribon, akton.
3.
(evitinde) Laŭleĝigi: rasismo estas la ĝenerala kaj definitiva taksado de realaj aŭ imagaj diferencoj, favore al la akuzanto kaj damaĝe al la viktimo, cele legitimi agreson aŭ privilegiojn [3].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:18
2. Karlo Juhász: Servico de Sevso, Monato, 2000/09, p. 12
3. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
angle:
legitimize
beloruse:
сьведчыць
ĉeĥe:
legitimovat, ověřit, zjistit totožnost
ĉine:
公證 [gōngzhèng], 公证 [gōngzhèng], 認證 [rènzhèng], 认证 [rènzhèng]
france:
légitimer
germane:
1. ausweisen 2. beglaubigen
greke:
νομιμοποιώ
hungare:
1. igazol, tanúsít, legitimál 2. hitelesít
japane:
~の身元を証明する [のみもとをしょうめいする], 認知する [にんちする], 本物であると証明する [ほんものであるとしょうめいする]
nederlande:
1. legitimeren 2. echt verklaren
pole:
1. legitymować 2. autoryzować
portugale:
legitimar
rumane:
justifica
ruse:
удостоверять
slovake:
legitimovať, preukázať
ukraine:
узаконювати, надавати законну силу (документу), визнавати законним, леґітимувати

legitima

1.
Rajtiga.
2.
(evitinde) Laŭleĝa, leĝitima: legitimaj rimedoj [4]; la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro [5]; ili eĉ neas la legitimecon de Israelo kiel suverena juda ŝtato [6].
4. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
5. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
6. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
beloruse:
легітымны, законны, легальны
ĉeĥe:
legitimní, oprávněný
ĉine:
合法 [héfǎ]
france:
légitime
germane:
beglaubigt, ausgewiesen
greke:
νόμιμος
hungare:
legitim, jogszerű, hiteles, törvényes
japane:
正統な [せいとうな], 法の認める [ほうのみとめる], 嫡出の [ちゃくしゅつの], 本物の [ほんものの]
nederlande:
legitiem, wettig
pole:
prawowity
portugale:
legítimo
rumane:
legitim
ruse:
1. удостоверяющий, узаконивающий, верительный
slovake:
legitímny, zákonitý

legitimaĵo, legitimilo

JUR Dokumento aŭ alia atestilo, kiu legitimas: posedaĵoj […] rapide vendeblaj per falsaj legitimaĵoj [7]; ĉiu, kiu posedas ŝparlibreton kaj volas enpagi iun sumon, devos montri legitimaĵon al la bankoficisto [8]; laŭ sia legitimilo Zhao Bochuan naskiĝis en 1874 [9]; la persona legitimilo certe estas ĉe li ‐ se okazis akcidento, oni nepre trovos ĝin kaj sciigos min [10].
beloruse:
пасьведчаньне (дакумэнт), сэртыфікат
ĉine:
身份證 [shēnfènzhèng], 身份证 [shēnfènzhèng] 結單 [jiédān], 结单 [jiédān], 信用状 [xìnyòngzhuàng], 信用狀 [xìnyòngzhuàng]
france:
papiers (d'identité etc.), pièces justificatives
germane:
Ausweis, Beglaubigung
japane:
身分証明書 [みぶんしょうめいしょ], 身元証明書 [みもとしょうめいしょ]
nederlande:
legitimatiebewijs
pole:
dowód, legitymacja
rumane:
carte de identitate, card
ukraine:
посвідчення (особи)

legitimiĝi

Pruvi sian rajton, sian funkcion: kvara gasto […] legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo [11].
beloruse:
легітымізавацца, пацьвярджаць свае паўнамоцтвы
france:
se faire agréer comme, prouver son identité
germane:
sich ausweisen
nederlande:
zich legitimeren
pole:
legalizować, uprawomocnić
rumane:
valida, legaliza

administraj notoj