10status/o PIV1
statuso

-
Relativa pozicio,
rango,
situacio,
oficiale agnoskita funkcio
de persono, organizaĵo, verko ktp:
Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj,
respondeca pri la sfero financa
kaj administra, kun statuso de vicministro
[1];
grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de
politikaj rifuĝintoj
[2];
statuso diplomata
[3];
gravas estas la integreco de la kandidatoj,
[…] ne ilia civila statuso
[4];
pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj
kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO
[5];
la skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia
sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas
leĝan statuson
[6];
statuso de eksterteritorieco
[7];
la konferenco okazos en Sovetio, […] la ejoj uzataj de la
internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo
[8];
malgraŭ jura ŝanĝo de la statuso de TEJO ― nun sendependa organizo, UEA kaj TEJO
[…] havas saman celon
[9];
forigi ĉiujn formojn de diskriminacio […] surbaze de raso,
haŭtkoloro, etno, lingvo, religio, politika aŭ alispeca opinio, landa aŭ
socia origino, posedaĵoj, naskiĝloko, sanstato, ĝenro aŭ alia statuso
[10];
lia socia statuso garantiis al li la plej altan ekonomian nivelon en sia lando
[11];
li pretendas la statuson de „la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de
neesperantisto“
[12];
el la 200 sennaĝilaj focenoj […] en 2005, nur 80 ankoraŭ vivis,
[tial] la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN) en la
Ruĝa Listo de Minacataj Specioj alĝustigis ĝian statuson al „draste
endanĝerita“
[13].
stato2, titolo1
1.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 4
2. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
3. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 12
4. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
5. La Ondo de Esperanto, 1998:11.
6. Lingvoj en Skotlando, Esperanto-Asocio de Skotlando
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 14
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 3
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Hoan Tran (Ĝojo) - nova prezidanto de
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, en la Monda Junulara Konferenco en Srilanko
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikoloj
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo

- angle:
- civila ~o: vital record.
- beloruse:
- статус
- ĉine:
- 身份 [shēnfèn], 身分 [shēnfèn]
- france:
- statut civila ~o: état civil.
- germane:
- Status civila ~o: Personenstand.
- hungare:
- státusz, helyzet, jogállapot, minőség (helyzeté)
- japane:
- 身分 [みぶん], 地位 [ちい]
- pole:
- status
- ruse:
- статус civila ~o: гражданское состояние.
- turke:
- civila ~o: hayati kayıt.
- ukraine:
- статус, становище, стан