kongru/i JED

kongrui

(ntr)
1.
Esti interkonforma kun: la faktoj do ne kongruas [1]; la anonimaj minacoj […] tute ne kongruis kun la karaktero de liaj laborkunuloj [2]; pro la influo de eŭropa subtavolo en la menso de Zamenhof troviĝas en esperanto multaj formoj, jen gramatikaj, jen vortaj, kiuj ne kongruas kun liaj diversloke klare esprimitaj intencoj rilate al la facileco, logikeco kaj internacieco de la lingvo [3]; altnivela elegantec-ekvilibro […] kongruas kun la tipa stilstrukturo senpompa kaj esenca de [liaj] aliaj verkistoj [4]; ĉio, kio videblis de tiu boato, plene kaj senrezerve kongruis kun la haŭto kaj la vizaĝo [5]. VD:konformi, konveni, respondi, taŭgi
2.
TEK Plenumi la saman funkcion kaj esti interŝanĝebla aŭ uzebla kun io alia: KOMP tiu komputilo kongruas kun IBM PC; KOMP la nova operaciumo kongruas malplien (kun la malnovaj versioj, kies numeroj estas malpliaj).
3.
KOMP (p.p. signoĉeno, dosiernomo ktp) Esti konforma al ŝablono aŭ regulesprimo: en esperanta lokaĵaro, la plurnombraj adjektivoj akuzativaj kongruas kun la regulesprimo \w+ajn\.
4.
MATPIV2 Esti kongrua2: se du reeloj kongruas laŭ modulo `pi`, iliaj sinusoj estas kontraŭegalaj; ĉar ajna translacio estas izometrio, ĉiu figuro kongruas kun sia translaciaĵo.
Rim.: Oni diras sendistinge „`x` kaj `y` kongruas laŭ modulo `mu`“, aŭ „`x` kongruas kun/je `y` laŭ modulo `mu`“. Anstataŭ „kongrui“ eblas diri „esti kongrua“, kaj anstataŭ „laŭ modulo“ eblas diri „module“.
angle:
1. congrue, agree 2. to be compatible 3. match
ĉeĥe:
být v souladu, kongruovat, shodnout se, shodovat se, snášet se
ĉine:
1. 吻合 [wěnhé], 相符 [xiāngfú], 調協 [tiáoxié], 重合 [chónghé]
france:
1. être congru, coïncider, correspondre (être en conformité), concorder, cadrer (fam., concorder), coller (fam., concorder) 2. être compatible (inf.) 3. satisfaire (inf., une expression régulière)
germane:
1. übereinstimmen, passen 2. kompatibel sein 3. passen zu, matchen, erfüllen (Suchpattern) 4. kongruent sein
hispane:
ser congruente, ser compatible
japane:
一致する [いっちする], 適合する [てきごうする], 合同である [ごうどうである], 互換性がある [ごかんせいがある]
katalune:
1. coincidir, correspondre, quadrar
nederlande:
1. congruent zijn
pole:
1. być zgodnym, wykazywać zgodność, pokrywać się, zgadzać się, kongruować 2. być kompatybilnym, być zgodnym 3. zgadzać się, pokrywać się, pasować 4. przystawać
portugale:
3. coincidir, convir, assentar, adaptar-se, estar de acordo, estar coerente
ruse:
1. совпадать, совпасть 2. быть совместимым 3. сопоставиться, отождествиться, совпасть
slovake:
súhlasiť, zhodovať (sa)

kongrua

1.
Kongruanta: elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero, kaŝis miajn bandaĝitajn manojn [6]; [al multaj institucioj] li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo [7]; KOMP kongruaj komputiloj, programoj, interfacoj. VD:adekvata, akorda, konforma
2.
MAT
a)
[8] (p.p. du reeloj `x` kaj `y`, laŭ la reela modulo `mu`) Tiaj, ke ilia diferenco estas entjera opo de `mu`; simb. `x equiv y [mu]`: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9; la kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la rilato de kongrueco laŭ modulo 5 estas korpo.
b)
[9](arkaismo) (p.p. du geometriaj figuroj) Egalaj: kongruaj trianguloj.
angle:
1. compatible 2.a congruent (modulo N) ~eco: congruence (of numbers).
ĉeĥe:
kompatibilní, kongruentní, shodný, slučitelná
ĉine:
1. 兼容 [jiānróng], 相容 [xiāngróng], 匹配 [pǐpèi]
france:
1. congru, adéquat, approprié, compatible (inf.), convenable (approprié), pertinent (approprié) 2.a congru (modulo N) ~eco: congruence (de nombres).
germane:
1. übereinstimmend, passend, kompatibel, stimmig 2.a kongruent (modulo N) ~eco: Kongruenz (von Zahlen).
hispane:
1. congruente, compatible
japane:
合致する [がっちする], 合同の [ごうどうの], 互換の [ごかんの], 互換性のある [ごかんせいのある]
katalune:
1. congru, adequat, adient, apropriat, escaient 2.a còngrua (modulo N), congruent (modulo N) ~eco: congruència (de nombres).
pole:
1. zgodny, pasujący, pokrywający się, kompatybilny 2.a przystający (modulo N), kongruentny (modulo N) ~eco: kongruencja (liczb), przystawanie (liczb). 2.b (figura) przystająca
ruse:
1. совместимый 2.a сравнимый (по модулю N) ~eco: сравнение (чисэл). 2.b конгруэнтный
slovake:
zhodný, zlučiteľný

kongrueco

Eco de io kongrua: post la aresto oni kompreneble prenis harspecimenojn el tiu lia korpoparto, kaj ĉiuj sciencaj analizoj kaj observoj faritaj konfirmas plenan kongruecon [10]; la rezultoj montris la ekziston de klara kongrueco inter kreemo kaj frenezo [11]; prof. Żelazny esprimis sian aprezon pro la kongrueco de lastatempaj politikaj starpunktoj kaj de SAT kaj de la Civito [12].
ĉeĥe:
kongruence (geometrických útvarů, čísel, úhlů), shodnost
france:
congruence (qualité), adéquation, compatibilité (inf.), pertinence
germane:
Übereinstimmung, Kongruenz
hispane:
congruencia, compatibilidad
japane:
合同 [ごうどう]
katalune:
congruència, adequació, compatibilitat
pole:
zgodność, dopasowanie, przystawanie, kongruencja, kompatybilność
slovake:
kongruencia, zhodnosť

kongrue kun, kongrue al

(prepoziciaĵo)
En kongruo, harmonio, interrespondo kun, akorde kun, konforme al: la eraranto ĉiam estas antaŭ ĉio homa estulo kiu daŭre havas sian personan dignon; kaj ĉiam oni devas lin trakti kongrue kun tia digno [13]; la nuntempa UEA, kongrue al la Manifesto de Prago, fariĝis ia internacia neregistara organizo engaĝita […] por batali kontraŭ lingva diskriminacio [14].
france:
en adéquation avec
germane:
in Übereinstimmung mit
pole:
zgodnie z

malkongrua

Kiu ne konformas, ne harmonias, ne kunfunkcias: ŝajnis al mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo [15].
15. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
ĉine:
不够 [bùgòu], 不恰当 [bùqiàdàng], 不当 [bùdàng]
france:
inadapté, inadéquat, incongru
germane:
unstimmig, falsch, daneben liegend
pole:
niekompatybilny, niezgodny

malkongrue kun

(prepoziciaĵo)
Ne kongruante kun, malharmonie, malakorde kun: per [nia propra korpo] eblas tuj senti kiam ni al ĝi agis malkongrue kun la vivo [16].
16. M. Dalmose: Mi kaj Dio, Oomoto, 2010
france:
en inadéquation avec
germane:
ohne Übereinstimmung mit, in Diskrepanz zu, im Missverhältnis zu
pole:
niezgodnie z

administraj notoj