3indik/i
indiki ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Montri (space aŭ
figursence),
doni bezonatan sciiĝon:
li indikis al mi la lokon de la poŝtoficejo;
grandliteraj afiŝoj indikas la vojon;
indiki la horon, la tagon de kunveno;
indiki al lernanto bonan lernolibron;
indiki al iu kuraciston;
la barometro indikas la aerpremon;
la termometro indikis 30 gradojn da varmo;
la finaĵo „n“ indikas la akuzativon;
veni je la indikita horo;
indiki rimedon por io;
vi forgesis indiki vian novan adreson.
sciigi, informi
- 2. ↝
- Esti simptomo pri io; atesti, supozigi ion: ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis foreston de la amo? Metrop ; alta kaj larĝa frunto indikis profundan pensulon [1]; ĝi estis sufiĉe vasta ĉambro, kies meblaro kaj ekipaĵo indikis, ke ĝi estas destinita por la okupo de aferulo [2]; ĉio indikas epilepsian atakon [3]; nenio indikas, ke Nobel konis la dramon de Shelley [4].
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 21a
4. Donald BROADRIBB: Bone prezentita dramo malkvietigaMonato
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 21a
4. Donald BROADRIBB: Bone prezentita dramo malkvietigaMonato
- angle:
- indicate
- ĉeĥe:
- indikovat, označit, udat, ukázat
- france:
- indiquer, conseiller, désigner, montrer, recommander
- germane:
- anzeigen, angeben
- hispane:
- indicar
- hungare:
- jelez, kijelez, megjelöl, megad, javall
- nederlande:
- aanwijzen, aanduiden
- portugale:
- indicar
- ruse:
- указать, указывать
- slovake:
- označiť, uviesť
indiko ↝
- ĉeĥe:
- označení, údaj
- france:
- indication, indice, conseil, recommandation, signe
- germane:
- Anzeige, Angabe
- hispane:
- indicación
- hungare:
- jelzés, megadás, javallat, adat
- nederlande:
- aanwijzing, aanduiding
- portugale:
- indicação (ato de indicar)
- ruse:
- указание, признак
- slovake:
- označenie, údaj
indikaĵo ↝
-
Datumo,
fakto, signo, fenomeno, kiu gvidas al io, kiu supozigas
aŭ helpas trovi ion; duonpruvo, duonmontro:
la temperaturo de la korpo estas grava indiko por la
kuracisto.
- a)
- Ĉiu el la cirkonstancoj, el kiuj oni deduktas pruvon por konvikto (kontraste al konfeso aŭ rekta atesto): la pruvo per la indikaĵoj estas la plej malfortaPIV .
- angle:
- evidence ~aĵo: circumstantial evidence
- germane:
- Indiz, Verdachtsgrund
- hungare:
- adat, jelzés ~aĵo: gyanúok, indicium
- nederlande:
- aanwijzing, indicatie
- portugale:
- indicação (coisa)
- ruse:
- указание ~aĵo: косвенная улика
indikilo
↝ 
- Montrilo, rimedo aŭ aparato indikanta ĉeeston de io aŭ evoluon de procezo en formo konvena por la homa percepto: lakmusa papero povas servi kiel indikilo de acido; indikilo de tensio, premo; la ŝoforo avertis pri direktoŝanĝo per turnindikilo.
- ĉeĥe:
- indikátor (přístroj)
- france:
- indicateur, indice
- germane:
- Anzeiger
- hispane:
- indicador
- hungare:
- mutató, kijelző, jelzőműszer, jelzőkészülék, jelzőberendezés, indikátor
- nederlande:
- indicator
- portugale:
- indicador (instrumento)
- ruse:
- индикатор
- slovake:
- ukazovateľ
uzindiko
- Sciigo, akompananta la objekton, pri la maniero, kiel uzi aparaton.
- france:
- mode d'emploi, instruction d'usage