3soci/o PV

socio

1.
HISPOL Granda, stabila grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu regiono, kun siaj interrilatoj, siaj komunaj historio, kulturo kaj moroj: figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro Marta ; la seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj [1]; por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis artefaritan lingvon „ptydepe“ kiel sian taŭgan instrumenton [2]; ĉia socio postulas leĝojn; feŭda, kapitalisma socio; via tundra socio estas socio de primitiva komunismo [3]. VD:etno, etnologio, grupo 1.a, sociologio, ŝtato
2.
BIO Kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj: socio da abeloj, formikoj, kastoroj.
1. M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 1956-07 ĝis 08, 1:6
2. J. Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro, Monato, 2003:4
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
angle:
society
beloruse:
грамадзтва, супольнасьць, папуляцыя
ĉine:
外场 [wàicháng], 外場 [wàicháng], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 社会 [shèhuì], 社會 [shèhuì], 公家 [gōngjiā]
france:
société
germane:
1. Gesellschaft 2. Gemeinschaft
hispane:
sociedad
hungare:
társadalom
itale:
società
japane:
社会 [しゃかい], 世間 [せけん]
nederlande:
maatschappij, samenleving
pole:
1. społeczeństwo 2. stado, społeczność
ruse:
общество 1. социум, формация (общественная) 2. сообщество
svede:
samhälle
tokipone:
kulupu
ukraine:
суспільство, громадськість, популяція

socia

1.
Koncernanta la socion: la sociaj sciencoj; alia socia sferoZ ; la nuntempa socia statoZ .
2.
Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn kontraste je politikaj: la socia organizoB ; tiu ne estas socia sed politika demando.
3.
Vivanta en socio: la homo estas socia estulo.
angle:
social 2. communal
beloruse:
грамадзкі, сацыяльны
ĉeĥe:
společenský
ĉine:
社会性 [shèhuìxìng], 社會性 [shèhuìxìng]
france:
social
germane:
1. gesellschaftlich
hispane:
social
hungare:
társadalmi, szociális
itale:
sociale
japane:
社会の [しゃかいの], 社会的な [しゃかいてきな], 社会生活を営む [しゃかいせいかつをいとなむ]
nederlande:
maatschappelijk
pole:
społeczny
ruse:
общественный, социальный
slovake:
spoločenský
svede:
social 1. samhällelig 2. samhällelig
tokipone:
kulupu
ukraine:
суспільний, громадський, соціальний

sociemo

PSI Emo kaj kapablo por ofta, facila rilatado kun homoj: „ha, ha.“ li frotis la manojn kun bonhumora sociemo kaj residigis la postaĵon iomete pli dekstren [4]; sociemo kaj amikeco estas en la plimulto de la homoj nura komerca afero, kiu nur daŭras dum ili bezonas ĝin [5].
4. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
5. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
beloruse:
таварыскасьць
ĉeĥe:
družnost, smysl pro družnost
france:
sociabilité
hispane:
sociabilidad
itale:
socialità
pole:
towarzyskość
slovake:
družnosť

ensociiĝo

POL Trovo de funkcio en la koncerna socio, adaptiĝo al ĉirkaŭaj moroj: la ensociiĝo kaj evoluado de planlingvo povas liveri al homaro novajn konojn [6]; blinduloj, surduloj aŭ surdblinduloj ricevu instruadon ... en medioj kiuj plejbonigas la lernprogreson kaj la ensociiĝon [7].
6. Liu Haitao: Aplikata interlingvistiko, [2007]
7. -, trad. V. Lutermano: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, 2008
beloruse:
сацыялізацыя, інтэграцыя ў грамадзтва
ĉine:
社会化 [shèhuìhuà], 社會化 [shèhuìhuà]
france:
intégration sociale, socialisation
hispane:
integración social, socialización
itale:
integrazione sociale, socializzazione
pole:
połączenie, socjalizacja

kontraŭsociulo

Tiu, kiu ne agas laŭ la moroj de la ĉirkaŭa socio, ne kunmiksiĝas kun homoj, vivas aparte, mizantrope: ni ne estas aro da mizantropoj kaj kontraŭsociuloj [8]. VD:marĝenulo
beloruse:
асацыяльная асоба, сацыяфоб
france:
asocial (subst.)
germane:
Asozialer
hispane:
asocial (subst.)
itale:
asociale (sost.)
pole:
antyspołeczny, aspołeczny

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.