*ermit/o

*ermito  

1.  
REL Piulo vivanta en soleco: li iris al ermito, kiu estis konata kiel piulo [1]; li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝis ermito [2]; ĉu li estas princo, kavaliro, profeto, aŭ eble simpla ermito [3].
2.  
(figure) Homo, kiu sisteme evitas la aliajn, kaj izole vivas: ili surteriĝis antaŭ la kavernloĝejo de la geermitoj [4].
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
angle:
hermit
beloruse:
1. пустэльнік 2. самотнік, адзінотнік
france:
ermite, solitaire (subst.) 1. anachorète
germane:
1. Eremit, Klausner, Einsiedler 2. Einsiedler, Einzelgänger
hispane:
ermitaño, anacoreta
hungare:
remete
katalune:
1. ermità, anacoreta
nederlande:
eremiet, heremiet, kluizenaar
pole:
1. eremita, pustelnik 2. samotnik, pustelnik
portugale:
eremita, ermitão, solitário 1. eremita, ermitão, anacoreta
ruse:
отшельник, затворник, анахорет 1. отшельник

ermitejo  

Loko, kie vivas unu aŭ pluraj ermitoj: ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo [5]; la Davidova ermitejo estas monaĥejo apud Moskvo [6].
angle:
hermitage
france:
ermitage
germane:
Eremitage, Klause, Einsiedelei
hebree:
מנזר
hispane:
ermita
hungare:
remetelak
nederlande:
kluizenaarswoning, ermitage, hermitage
pole:
pustelnia, ustronie
portugale:
eremitério, ermitério, ermitágio
ruse:
место уединения, скит, пустынь

ermitludo PIV1  

SPO
Kartludo, ludata ordinare sola: en matematiko kaj ludoteorio, bulgara ermitludo estas hazarda kartludo [7];
angle:
solitaire
beloruse:
пасьянс
france:
solitaire (jeu)
germane:
Patience
hispane:
solitario
hungare:
pasziánsz
nederlande:
patience
pole:
samotnik
ruse:
пасьянс

administraj notoj