*religi/o UV
*religio
- Idearo kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj: etna, monda, ŝtata religio; ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon [1]; en mia infanaĝo mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio [2]; en la lasta tempo oni ofte parolis […] pri la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj [3]; ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro [4]. budaismo, islamo, judismo, kristanismo, paganismo. eklezio, fido, konfesio, kulto, rito, sekto
1.
L. L. Zamenhof: Nica literatura revuo, 4:6,
p. 201-208a
2. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p. 102-106a
2. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p. 102-106a
- angle:
- religion
- beloruse:
- рэлігія
- ĉeĥe:
- náboženství
- ĉine:
- 宗教 [zōngjiào], 教 [jiào]
- france:
- religion
- germane:
- Religion
- hispane:
- religión
- hungare:
- vallás
- indonezie:
- agama, religi
- japane:
- 宗教 [しゅうきょう]
- nederlande:
- godsdienst, religie
- pole:
- religia
- portugale:
- religião
- rumane:
- religie
- ruse:
- религия
- slovake:
- náboženstvo
- tibete:
- ཆོས་ལུགས་
- ukraine:
- релігія
religia
- Apartenanta al la religio, koncernanta la religion: religia dogmo, verko, konscio; religia milito; religia komunumo, grupo, ordeno, lernejo.
- angle:
- religious
- beloruse:
- рэлігійны
- ĉeĥe:
- náboženský
- ĉine:
- 虔誠 [qiánchéng], 虔诚 [qiánchéng]
- france:
- religieux (adj.)
- germane:
- religiös
- hispane:
- religioso
- hungare:
- vallás-, vallási, vallásos ~a komunumo: vallási közösség.
- indonezie:
- agamis, religius
- japane:
- 宗教上の [しゅうきょうじょうの], 宗教的な [しゅうきょうてきな], 信心深い [しんじんぶかい], 敬虔な [けいけんな], 細心な [さいしんな], きちょうめんな
- nederlande:
- godsdienstig, religieus
- pole:
- religijny, pobożny, bogobojny
- ruse:
- религиозный
- slovake:
- náboženský
- tokipone:
- sewi
- ukraine:
- релігійний, побожний
religiulo
- 1.
- Homo serioze kaj profunde religia: ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“ [5]; „Liberiga Stelo“ forpuŝas el sia mezo militistojn kaj dogmajn religiulojn [6]; kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj [7].
- 2.
- (evitinde)
Ano de religia ordeno aŭ kongregacio; monaĥo.
Rim.: Tiusenca vortuzo estas nelogika kaj nekomprenebla por ne-okcidentano. [Sergio Pokrovskij]
5.
L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto,
1906:5, p. 102-106a
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj, Celo kaj rimedoj
7. Lanti: superpartieco
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj, Celo kaj rimedoj
7. Lanti: superpartieco
- angle:
- religious person
- beloruse:
- 1. набожны чалавек
- ĉeĥe:
- nábožný čl., příslušník církve
- france:
- 1. dévot (subst.), homme religieux
- germane:
- 1. religiöser Mensch
- hispane:
- religioso, religiosa
- hungare:
- 1. vallásos ember
- indonezie:
- 1. orang agamis, orang beriman, orang religius, orang saleh 2. biarawan, rahib
- japane:
- 宗教家 [しゅうきょうか], 修道者 [しゅうどうしゃ], 信心家 [しんじんか]
- pole:
- 1. człowiek wierzący, człowiek pobożny, człowiek bogobojny, wierny
- ruse:
- 1. набожный человек
- slovake:
- príslušník cirkvi
- ukraine:
- релігійна людина
alireligiano, alireligiulo
- Tiu, kiu havas alian religion ol la koncernato: konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio [8].
8.
L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p.
102-106a
- beloruse:
- іншаверац
- ĉeĥe:
- jinověrec
- france:
- infidèle (adepte d'une autre religion)
- indonezie:
- orang kafir
- japane:
- 他宗教の信者 [たしゅうきょうのしんじゃ], 他教信徒 [たきょうしんと]
- pole:
- innowierca, różnowierca
- slovake:
- inoverec
- ukraine:
- іновірець
kontraŭreligia
- Kiu malfavoras religiojn, kontraŭas ilian influon kaj parolon en socio: nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo [9].
9.
C. Piron:
Ĉu li venis trakosme?, 1980
- angle:
- anti-religious
- beloruse:
- антырэлігійны, антыклерыкальны
- france:
- antireligieux, anticlerical
- hispane:
- antirreligioso
- indonezie:
- antiagamis
- pole:
- antyreligijny
- ukraine:
- антирелігійний
*samreligiano
- Ano de la sama religio kiel aliaj koncernatoj; samkonfesanto: la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [10].
10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
- angle:
- coreligionist
- beloruse:
- адзінаверац
- ĉeĥe:
- příslušník stejné církve
- france:
- coréligionnaire
- germane:
- Glaubensbruder
- hispane:
- correligionario
- hungare:
- hitsorsos, hittestvér
- indonezie:
- saudara seiman
- japane:
- 同宗者 [どうしゅうしゃ]
- katalune:
- correligionari
- nederlande:
- geloofsgenoot
- pole:
- współwyznawca
- ruse:
- единоверец
- slovake:
- spoluveriaci
- ukraine:
- одновірець, єдиновірець
senreligiulo
- Homo, kiu religion ne havas, ne agnoskas, ne praktikas: infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tian feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de Dio en la koro [11]. agnostikulo, sendiulo
11.
E. Privat: Vivo de Zamenhof, 1920
- angle:
- irreligious person
- beloruse:
- бязбожнік, няверуючы, атэіст
- france:
- sans religion (subst.)
- hispane:
- aconfesional
- indonezie:
- ateis, agnostik
- japane:
- 無宗教者 [むしゅうきょうしゃ], 無信仰者 [むしんこうしゃ]
- pole:
- ateista, agnostyk, bezwyznaniowiec
- ukraine:
- невіруючий (у знач. ім.), атеїст, безбожник