1antropologi/o

antropologio

SCI Scienco pri la homo, subfako de la biologio: temoj traktitaj en Gairm inkluzivas […] etnografion, legendojn, antropologion, tradicion, religion, filozofion, […] [1]; ŝi estis magistrino pri antropologio kaj psikiatro, sed tiun profesion ŝi nur mallonge praktikis pro prietikaj malkonsentoj kun siaj kolegoj medicinistoj [2]; krom verkoj pri astronomio kaj antropologio, li aŭtoris historian traktaton […] pri la kvar ŝtatoj aperintaj post forpaso de Ĉingis-Ĥano [3].
1. Garbhan MacAoidh: Ne plu krios la koko, Monato, 2003/10, p. 16
2. Paŭl Peeraerts: Mortis Izabel Santiago, Monato, 2006/07, p. 17
3. Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, Monato, 2010/07, p. 14
angle:
anthropology
beloruse:
антрапалёгія
bulgare:
антропология
ĉeĥe:
antropologie, nauka o člověku
france:
anthropologie
germane:
Anthropologie
hebree:
אַנתרוֹפּוֹלוֹגִיָה
hispane:
antropología
hungare:
embertan, antropológia
indonezie:
antropologi
japane:
人類学 [じんるいがく]
katalune:
antropologia
malaje:
antropologi
perse:
انسان‌شناسی
ruse:
антропология
slovake:
antropológia, náuka o človeku
ukraine:
антропологія

antropologiisto

Fakulo pri antropologio: Tongo […]antropologiistoj nomas tiun regionon la lulilo de polinezia kulturo [4]. SIN:antropologo
angle:
anthropologist
beloruse:
антраполяг
ĉeĥe:
antropolog
france:
anthropologiste
germane:
Anthropologe
hispane:
antropólogo
hungare:
antropológus
indonezie:
antropolog
katalune:
antropòleg
malaje:
pakar antropologi
perse:
انسان‌شناس
ruse:
антрополог
slovake:
antropológ, antropológ

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.