9stagn/i PV
stagni
(ntr)
- 1.
-
Restadi senflue:
akvo stagnis en truoj ĉe la flanko de la vojo
[1].
moviĝi
halti, stari4
- 2.
- (figure)
Restadi senmova, senaga, malaktiva:
la eldona agado lastatempe stagnis
[2];
stagnis kaj fine senhalte falis la membronombro
[3];
savi la movadon el la stagno kaj apatio;
via vivo estas stagnanta, dezerta roboto por la roboto mem, en kiu ne estas
progreso, nur senfina, enuiga monotoneco
[4];
kvankam la komenco iomete stagnas, la rakonto malrapide akiras impeton
[5].
evolui
ĉesi, lami, progresi, malprogresi
1.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
5. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
5. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
- angle:
- stagnate
- beloruse:
- застойвацца, стагнаваць, быць нерухомым, быць застойным ~o: застой, стагнацыя.
- bulgare:
- застоявам
- ĉeĥe:
- nehýbat se z místa, stagnovat, stát nehybně
- ĉine:
- 停滞 [tíngzhì], 停滯 [tíngzhì], 凝滞 [níngzhì], 凝滯 [níngzhì]
- france:
- stagner
- germane:
- 1. stillstehen 2. stagnieren
- hispane:
- estancarse ~o: estancamiento.
- hungare:
- 1. pang, áll 2. stagnál ~o: stagnálás.
- japane:
- よどんでいる, 停滞している [ていたいしている], とどこおる
- katalune:
- estancar-se ~o: estancament.
- nederlande:
- 1. stilstaan 2. stagneren
- pole:
- stać w bezruchu, wykazywać stagnację
- ruse:
- застаиваться ~o: застой, косность.
- slovake:
- nehýbať sa z miesta, stagnovať, viaznuť
- ukraine:
- бути нерухомим, застійним, застоюватися, бути/перебувати в застої
stagna
- 1.
-
Kiu likvas sed ne fluas;
malfluema:
ni vidis, kiel la stagna marĉakvo tremetas sur la surfaco de
la grundo ambaŭflanke de ni
[6].
kvieta, senmova, trankvila2
- 2.
-
Kiu ne ŝanĝiĝas, ne evoluas, ne progresas:
nova faktoro eble perturbos la ekvilibron de tiu stagna periodo
[7];
la milito […] helpos al la stagna usona ekonomio
[8];
komparante florantan Berlinon kun stagna Moskvo
[9].
lama2, monotona
6.
F. A. Kemble, trad. A. Venture:
Frua fervoja vojaĝo, Nica Literatura Revuo, 1962-02 ĝis 02 (39), p.
107a-110a
7. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo, 2008
8. Monato, Zahra Karimi: Post la milito ... malstabileco, 2003
9. F. Wollenberg: Esperanto Lingvo kaj Kulturo en Berlino, 2006
7. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo, 2008
8. Monato, Zahra Karimi: Post la milito ... malstabileco, 2003
9. F. Wollenberg: Esperanto Lingvo kaj Kulturo en Berlino, 2006
- beloruse:
- нерухомы, застойны, стагнацыйны
- ĉine:
- 停滞不前 [tíngzhìbùqián], 停滯不前 [tíngzhìbùqián], 呆钝 [dāidùn], 獃鈍 [dāidùn]
- france:
- stagnant
- germane:
- stillstehend, erstarrt 1. unbeweglich 2. stagnierend
- pole:
- zastygły, stagnacyjny
- ukraine:
- нерухомий, непротічний, стоячий (про воду), застійний, відсталий