likvid/o PV
likvido
(arkaismo)
- Sonanto produktata de spirblovo vibriganta la pinton [r] aŭ la flankajn randojn [l] de la lango, kiu kaviĝas por formi resonujon: „l“ kaj „r“ formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango, tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj [1]; en la ĉina ne ekzistas voĉaj konsonantoj krom likvidoj, kiel „r, l“ [2]. plosivo, frikativo, nazalo, afrikato, likvido
Rim. 1:
La nomo likvido kaj la per ĝi esprimita grupigo intertempe
malaktualiĝis. La sonoj [r] kaj [l], kiuj estis la solaj
apartenantaj al la likvidoj, estas hodiaŭ grupigitaj kaj
nomitaj kiel ĉiuj aliaj konsonantoj, do laŭ ilia artikulacia
loko (alveola) kaj la artikulacia maniero ([r] vibra, [l]
flanke alproksima).
Rim. 2:
La ĵargona terminformo likvido atestas pri lingva
malzorgemo kaj nekompreno de la metaforo. Ĝi neniel rilatas
al la fundamenta radiko likvidi,
kaj estas ties ĝena homonimo. Ĝi neniel rilatas al likvoj.
La ideon de la termino esprimas la germana
„Fließlaut“ kaj la rusa
„плавный согласный“ – do, pli konvena esperantigo
estas fluanto, flua
konsonanto.
[Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- плаўны зычны
- ĉeĥe:
- likvida, planná souhláska, sonantní souhláska, sonorní souhláska
- france:
- liquide (phonétique)
- germane:
- Liquide, Liquida, flüssige Laute
- hispane:
- líquida
- hungare:
- folyékony hang, likvida
- japane:
- 流音 [りゅうおん]
- nederlande:
- liquida, vloeiende letter
- pole:
- spółgłoska płynna
- portugale:
- liquidação, liqüidação
- rumane:
- consoană lichidă
- ruse:
- плавный согласный
- slovake:
- likvidácia, odstránenie, vybavenie
- ukraine:
- плавний приголосний
administraj notoj
pri
~o:
Estas multaj skoloj kaj tradicioj en lingvoscienco, ankaŭ estas diversaj principoj de klasado. Krome, la terminon oni bezonas ne nur en klasado, sed en priskribo de diversaj praktikaj situacioj (ekz-e en priskribo de silabado aŭ vortodivida algoritmo), kie la nomado per artikulacia maniero aspektus ridinde. Mi proponas forigi ĉi tiun rimarkon-1. Ĝi ne estas arkaisma --- kvankam mi opinias ĝin EVItinda (vd mian rimarkon ĉi-sube). [Sergio Pokrovskij]