1tendenc/o
tendenco
- 1.
- Daŭra inklino al io difinita: en la cerbo de l' homo la mistika tendenco batalas kontraŭ la racia; la reformemaj tendencoj de unu partio [1]; [lia] juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj [2]; la diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj [3]; inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro [4]; venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis [5]; li havis iajn samseksemajn tendencojn [6]; kia ajn estu la origino de la lingvo, ĝia unua tendenco devis celi al senfina varieco [7]; tiuj tendencoj kaŝi sian personecon kreskis ĉe Zamenhof kun la jaroj [8]; unuflanke troviĝas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la tendenco al egoisma regionismo [9]. kutimo1, strebo
- 2.
- Daŭra emo disvastigi iun ideon rekomendante ĝin pli aŭ malpli malkaŝe en sia verko: la poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota [10]; reveninte Parizon li fondas la gazeton „La tribune de peuples“ kun tendenco demokrata [11]; la juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco [12]. dekliniĝo2, devio, influo, fluo2, misio, modo
- 3.
- Preferata direkto de iu evoluo, de statistiko ks: en la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco [13]; min interesas la tendenco en evoluo de nia proksimeco Metrop ; analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado [14]; financ-ĵonglistoj tutmonde jam longe antaŭe flaras estontajn tendencojn [kiuj] promesos novajn gajnojn [15]; la garantia nivelo de mineralaj riĉaĵoj al la ĉina ekonomio kaj socio ekhavos falantan tendencon [16].
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
5. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 20
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ernest Drezen: Zamenhof, Personeco de Zamenhof
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
10. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
12. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
15. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
16. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos, 2003
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
5. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 20
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ernest Drezen: Zamenhof, Personeco de Zamenhof
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
10. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
12. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
15. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
16. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos, 2003
- angle:
- tendency
- beloruse:
- тэндэнцыя
- bulgare:
- тенденция
- ĉeĥe:
- ráz, tendence, zabarvení, zaměření, zaujatost, záměr
- ĉine:
- 倾向 [qīngxiàng], 傾向 [qīngxiàng], 趋势 [qūshì], 趨勢 [qūshì], 势 [shì], 勢 [shì], 势头 [shìtóu], 勢頭 [shìtóu], 动向 [dòngxiàng], 動向 [dòngxiàng], 走势 [zǒushì], 走勢 [zǒushì], 走向 [zǒuxiàng]
- france:
- tendance
- germane:
- Neigung, Tendenz 2. Einschlag (Tendenz), Touch (Tendenz) 3. Trend
- hispane:
- tendencia
- hungare:
- tendencia, irányzat, irányulás
- japane:
- 傾向 [けいこう], 風潮 [ふうちょう], 性向 [せいこう], 性癖 [せいへき], 意図的傾向 [いとてきけいこう]
- katalune:
- tendència
- nederlande:
- 1. neiging, tendens
- pole:
- tendencja, dążność, kierunek, skłonność
- portugale:
- tendência
- ruse:
- тенденция
- slovake:
- snaha, tendencia, zámer, úmysel
- ukraine:
- тенденція, віяння
tendenca
- Strebanta al io specifa; partieca, neneŭtrala: tendenca dramo; tendenca raporto. al ĉio aliri kun la tendenca vidpunkto Metrop ; regis la ideo, ke Esperanto estas en si mem politike tendenca [17]; la rakonto ne celas esti tendenca en la kutima senco de la vorto [18]; serioza pritrakto de tia temo ne bezonas tendencajn ilustraĵojn tiajn [19]; serbaj amasinformiloj […] nomis la verdikton tendenca [20]; la kvalifikon de kritiko ankaŭ ne meritas la tendencaj kaj ofte skandalemaj komentoj kaj intence misgvidaj interpretoj [21]. objektiva1
17.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
18. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
20. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
21. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
18. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
20. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
21. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
- beloruse:
- тэндэнцыйны
- bulgare:
- ~a: тенденциозен .
- ĉine:
- 宣传性 [xuānchuánxìng], 宣傳性 [xuānchuánxìng], 有倾向性 [yǒuqīngxiàngxìng], 有傾向性 [yǒuqīngxiàngxìng], 符合发展趋势 [fúhéfāzhǎnqūshì], 符合發展趨勢 [fúhéfāzhǎnqūshì], 随发展趋势 [suífāzhǎnqūshì], 隨發展趨勢 [suífāzhǎnqūshì]
- germane:
- tendenziös ~a: tendenziös.
- hungare:
- ~a dramo: iránydráma. ~a: tendenciózus, irányzatos.
- japane:
- 傾向をおびた [けいこうをおびた], かたよった, 偏向的な [へんこうてきな]
- katalune:
- ~a: tendenciós.
- pole:
- tendencyjny, skłonny ~a: tendencyjny, jednostronny.
- ruse:
- ~a: тенденциозный .
tendenci
- Montri tendencon, strebi al io: la samo koncernas […] ideojn bazitajn nur sur specifaj naciaj aŭ pli vastaj regionaj konceptoj, se ili tendencas altrudiĝi kiel ĝeneralaj [22]; la lingvo, kiun ni unue akiras kiel infanoj, tendencas gvidi niajn pensojn laŭ siaj reloj [23]; la membronombro daŭre tendencas malgrandiĝi [24]; la japana politiko tendencas al kreo de du grandaj blokoj koste de pli malgrandaj partioj [25]; en medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn [26]; esploroj montras ankaŭ, ke loĝantoj tendencas fuĝi el urboj kamparen [27].
22.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
23. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
24. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
25. Monato, Igarasi Takeo: Formiĝas du blokoj, 2004
26. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006
27. Monato, Evgeni Georgiev: El urboj kamparen, 2012
23. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
24. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
25. Monato, Igarasi Takeo: Formiĝas du blokoj, 2004
26. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006
27. Monato, Evgeni Georgiev: El urboj kamparen, 2012
- angle:
- tend
- beloruse:
- мець тэндэнцыю, імкнуцца, схіляцца (да чагосьці)
- ĉine:
- 趋于 [qūyú], 趨於 [qūyú]
- germane:
- tendieren
- pole:
- dążyć, zmierzać, skłaniać się