*ĉeval/o FK
*ĉevalo ↝
- 1. ↝
Iu el grandaj neparhufuloj kun larĝaj hufoj, longa hararo sur la kresto de la kolo kaj harvosto, kaj kiuj estas uzataj ekde la antikva epoko kiel rajd- kaj tir-bestoj: la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo FK ; (figure) lia forta ĉevalo flugas kun rapideco de sago FK ; frapis la hufoj de ĉevaloj [1]; galopantaj ĉevaloj [2]; berberaj ĉevaloj Hamlet ; kurĉevaloj [3]; ĉarĉevaloj [4]; ŝarĝoĉevalo [5]; ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin [6]. kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin [7]; la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas [8]; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV ; selante ĉevalon, oni ĝin karesas PrV ; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras PrV ; danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj PrV ; azenoj, zebroj kaj ĉevaloj estas en la sama genro.
poneo, hipariono, kiango
- 2. ↝
[9] Ŝakpeco, kutime figurata per ĉevala kapo: la kuriero marŝis […], sed la blanka ĉevalo kaj la nigra ĉevalo staris [10].
kavaliro4
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:22
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:28
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:9
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:1
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
10. La blanka ĉevalo
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:28
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:9
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:1
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
10. La blanka ĉevalo
- angle:
- 1. horse 2. knight
- beloruse:
- конь
- bulgare:
- 1. кон
- ĉeĥe:
- 1. kůň
- ĉine:
- 马, tr. 馬 [mǎ]
- france:
- cheval
- germane:
- Pferd 1. Pferd, Gaul [mezokcidentgermane], Ross [sudgermane] 2. Springer
- greke:
- 1. άλογο, ίππος
- hebree:
- 1. סוס 2. פרש (שחמט)
- hispane:
- caballo
- hungare:
- 1. ló 2. ló, huszár
- ide:
- kavalo
- indonezie:
- kuda
- itale:
- cavallo
- katalune:
- cavall
- kurde:
- 1. hesp
- nederlande:
- paard
- okcitane:
- caval
- osete:
- 1. бæх
- pole:
- koń, skoczek 1. koń
- portugale:
- cavalo
- rumane:
- 1. cal
- ruse:
- 1. конь, лошадь 2. конь
- slovake:
- kôň
- tibete:
- 1. རྟ་
- turke:
- at 1. at
- volapuke:
- 1. jevod
ĉevala
- Rilata al ĉevalo: ĉevalaj hufoj Marta ; ĉevala sango [11]; post momento eksonis ĉevala galopo [12]; ĉevalaj blekoj [13]; duĉevala ĉaro [14]; trio ĉevala ekkuris FK ; kvarĉevala kaleŝo Fab3 ; li metis sub la kapon ĉevalan kranion por baldaŭ vekiĝi pro la malmoleco de la kuseno [15]; pli tiras virina haro, ol ĉevala paro PrV .
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 21:9
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 21:9
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
- france:
- chevalin
- ruse:
- конский, лошадиный
ĉevaleto ↝
- 1.
- Malgranda ĉevalo: oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto: „enterigita kaj tuj forgesita“ Hamlet ; la ĉevaleto […] alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn BdV ; mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton [16].
- 2. ↝
- (figure)
Temo, pri kiu koncernulo
ĉiam volonte parolas,
kiu ĉiam lin interesas:
tio estas lia amata ĉevaletoPrV
;
li tuj ekrajdis sian amatan ĉevaleton pri la supersigna
reformo;
la facileco de Volapük estas la plej amata ĉevaleto,
sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo
[17].
amataĵo
ŝatokupo, hobio
16.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
17. Zamenhof: citite laŭ PIV, p.158
17. Zamenhof: citite laŭ PIV, p.158
- angle:
- 1. pony 2. hobbyhorse
- france:
- 1. poney 2. dada, marotte
- germane:
- 1. Pferdchen 2. Steckenpferd, Lieblingsbeschäftigung, Hobby
- hebree:
- 2. שיגיון
- hungare:
- 1. lovacska 2. vesszőparipa
- ide:
- 1. kavaleto
- itale:
- 1. cavallino 2. cavallo di battaglia (fig.)
- nederlande:
- 1. paardje 2. stokpaardje, hobby
- pole:
- 1. konik, kucyk 2. konik
- ruse:
- 1. лошадка, конёк 2. конёк
- slovake:
- 2. koníček
- volapuke:
- 1. jevodil
Ĉevaleto [18] (Equ) ↝
ĉevalaĵo
Viando de ĉevalo: la ĉefurbanoj suferas pro manko de nutraĵo kaj estas devigataj manĝi ĉevalaĵon [20]; [dum] la tiel nomata ĉevalaĵo-skandalo […] montriĝis, ke ekzemple bovo-produktaĵoj enhavas fojfoje ĉevalviandon [21]; ĉevalaĵo estas nacia manĝaĵo kaj bongustaĵo en multaj landoj de Sud-Ameriko [22].
20.
Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?, 2007
21. Monato, Walter Klag: Kolbaso-fatraso, 2013
22. Monato, Julius Hauser: Ĉevalpaniko, 2013
21. Monato, Walter Klag: Kolbaso-fatraso, 2013
22. Monato, Julius Hauser: Ĉevalpaniko, 2013
- angle:
- horsemeat
- france:
- viande de cheval
- germane:
- Pferdefleisch
- hispane:
- carne de caballo
- itale:
- carne di cavallo
- nederlande:
- paardenvlees
- pole:
- konina
- ruse:
- конина
- volapuke:
- jevodamit
ĉevalejo ↝
Konstruaĵo en kiu oni tenas ĉevalojn: konduku la ĉevalon en la ĉevalejon BdV ; kovru al ni la tablon prefere en la ĉevalejo [23]; vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon [24]; en la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris [25].
23.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
- angle:
- stables
- france:
- écurie
- germane:
- Pferdestall, Koppel
- hispane:
- caballeriza
- indonezie:
- istal
- itale:
- scuderia
- pole:
- stajnia
- portugale:
- estábulo
- rumane:
- grajd
- ruse:
- конюшня
*ĉevalido
- Ido de ĉevalo: ĉevalido estas nematura ĉevalo [26]; la patrino […] kaptis la kurantan knabon, kiel ĉevalidon [27]; sur ĉevalkampoj en baritaj lokoj apud vilaĝoj kuradis ĉevalidoj kaj paŝtis sin belaj ĉevalinoj [28].
26.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36.
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
28. A. Jirásek, trad. J. Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, 2001
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
28. A. Jirásek, trad. J. Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, 2001
- angle:
- foal, colt, filly
- beloruse:
- жарабя, жарабё
- france:
- poulain
- germane:
- Fohlen
- hispane:
- potro, potranco
- itale:
- puledro
- pole:
- źrebię, źrebak
- ruse:
- жеребёнок
ĉevalino
- Inseksa ĉevalo: al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono / mi komparas vin, ho mia amatino [29]; ĉevaloviro, kiu sate sin paŝtinte, enkuras sur la herbejon inter la ĉevalinojn [30]; [ĉu] kun tio ĉi via ĉevalino iras jam al la stalo [31]?
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 1:9
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
31. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
31. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- mare
- beloruse:
- кабыла
- france:
- jument
- germane:
- Stute
- hispane:
- yegua
- ide:
- kavalino
- itale:
- giumenta
- pole:
- klacz
- portugale:
- égua
- ruse:
- кобыла, кобылица
- volapuke:
- jijevod
deĉevaliĝi
- Lasi la rajdadon de ĉevalo: deĉevaliĝu, amiko, kaj senbridigu la bestojn [32]; kiam ili deĉevaliĝis ŝia patro gvidis ŝin al la ĉambreto [33].
32.
Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro
12a, p. 457a
33. Madame de Villeneuve, trad. Donald J. Harlow: La belulino kaj la besto
33. Madame de Villeneuve, trad. Donald J. Harlow: La belulino kaj la besto
- beloruse:
- сьпешыцца, зьлезьці з каня
- france:
- descendre de cheval
- germane:
- absitzen (Pferd)
- hungare:
- leszáll a lóról
- itale:
- smontare da cavallo
- pole:
- zsiadać z konie
- ruse:
- спешиться
kurĉevalo ↝
- Ĉevalo el malpeza, rapida raso, uzata por kurado: jungu al la ĉaro kurĉevalojn […] vi estas la komenco de pekoj [34]; pli rapide ol agloj, liaj kurĉevaloj kuris / kaj li fajfis, kaj kriis, kaj nome ilin alvokis [35].
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 1:13
35. C. Clarke Moore aŭ H. Livingston, trad. M. Joshi: La Antaukristnaska Nokto, 2012
35. C. Clarke Moore aŭ H. Livingston, trad. M. Joshi: La Antaukristnaska Nokto, 2012
- france:
- cheval de course
- germane:
- Rennpferd
marĉevaleto ↝
Mara fiŝeto kun arka korpo kaj fleksebla vosto, per kiu ĝi tenas sin al objektoj; ankaŭ nomata hipokampo; genro el familio singnatedoj (Hippocampus): plej okulfrapa estas la marĉevaleto […], ĝia kapo vere similas al la ĉevala […], pro tio ĉi tiu fiŝo ricevis en ĉiuj lingvoj la saman nomon ― marĉevaleto [36]; mi trovis verdan marĉevaleton (hipokampo), egan rozkoloran languston kaj nigrebrunan kankregon [37].
36.
P. Giunio: Sekretoj de la marestaĵoj, 1960
37. Verda marĉevaleto - Akvosfero
38. Hans Hillewaert, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hippocampus_hippocampus_(on_Ascophyllum_nodosum).jpg
37. Verda marĉevaleto - Akvosfero
38. Hans Hillewaert, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hippocampus_hippocampus_(on_Ascophyllum_nodosum).jpg
- france:
- cheval de mer
- germane:
- Seepferdchen
- indonezie:
- kuda laut
- latinece:
- Hippocampus
- pole:
- konik morski, pławikonik
surĉevaliĝi ↝
- angle:
- mount
- france:
- monter à cheval
- germane:
- aufsitzen (Pferd)
- hungare:
- felszáll a lóra
- itale:
- montare a cavallo
- pole:
- dosiadać konia, wsiadać na konia
- ruse:
- сесть на коня
- turke:
- ata binmek
troja ĉevalo, trojana ĉevalo
- 1. ↝
- Insida enigo de malutilaj homoj aŭ rimedoj inter malamikojn (kiel faris antikvaj grekoj kontraŭ trojanoj per ĉevalstatuo laŭ Iliado): la popola fronto estis elpensita de la Tria Internacio kiel troja ĉevalo por akiri la kontrolon de la laboristaj organizoj [41]; la angla iĝas troja ĉevalo, ruze donacita de la imperiismaj potencoj de tutmondigo, kaj blinde akceptita de socioj alilingvaj [42].
- 2.
- KompLeks
Ŝajne utila, reale malutila programo, kiu kaŝe difektas, rompas sekurecon, malfermas konekton al eksterulo ktp: pkzip.300 […] estas Troja Ĉevalo, ne viruso, kaj tre danĝera [43]; prognozas, ke komputiloj, retpiratoj, virusoj kaj trojanaj ĉevaloj estos integraj partoj de internaj kaj internaciaj konfliktoj [44].
41.
P. A. Foche: Re: Pri la nomo Franco,
soc.culture.esperanto,
2004-01-19
42. Monato, Garbhan Macaoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, 2004
43. P. Jelenc: Re: pri viruso "zip", soc.culture.esperanto 1996-10-20
44. Monato, Stefan Maul: Militado sen bataliloj
42. Monato, Garbhan Macaoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, 2004
43. P. Jelenc: Re: pri viruso "zip", soc.culture.esperanto 1996-10-20
44. Monato, Stefan Maul: Militado sen bataliloj
- angle:
- Trojan horse
- beloruse:
- траянскі конь
- france:
- cheval de Troie
- germane:
- Trojanisches Pferd
- indonezie:
- Kuda Troya
- itale:
- cavallo di Troia
- pole:
- koń trojański
- ruse:
- троянский конь
- turke:
- Truva atı
virĉevalo ↝
- Virseksa ĉevalo: (juna zebrino) rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj [45]; la virĉevalo tiam sufiĉe forte en la ventron batis, mi eĉ konscion perdis [46]; la sinjorino, kaj la virĉevalo estas samkoloraj [47].
45.
L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
46. J. German: Mi responsas pri ĉio
47. Tais el Ateno
46. J. German: Mi responsas pri ĉio
47. Tais el Ateno
- angle:
- stallion
- beloruse:
- жарабец, жарабок
- france:
- étalon (cheval)
- germane:
- Hengst
- hispane:
- caballo macho
- hungare:
- csődör, mén
- ide:
- kavalulo
- itale:
- stallone
- pole:
- ogier, wałach (wykastrowany ogier)
- ruse:
- жеребец
- volapuke:
- hijevod
ĉevalpovo ↝
Malnova komunuza mezurunuo de meĥanika povo responda al forto de averaĝa ĉevalo, egala en Eŭropo al 75 kilogrammetroj en sekundo (735,75 W), en Usono al 550 futfuntoj en sekundo (745,7 W): motoro de motorciklo „Suzuki“ [havas] potencon egala al 98 ĉevalpovoj [48]. (ĈP)
48.
Monato, Laimius Straznickas: Nekutimaj
transportiloj
- angle:
- horsepower
- beloruse:
- конская сіла
- france:
- cheval-vapeur
- germane:
- Pferdestärke, PS
- greke:
- ιπποδύναμη
- hebree:
- כוח-סוס
- hispane:
- caballo de fuerza
- hungare:
- lóerő
- indonezie:
- tenaga kuda
- itale:
- cavallo vapore
- nederlande:
- paardekracht
- pole:
- koń mechaniczny, KM
- portugale:
- cavalo-vapor
- ruse:
- лошадиная сила
- slovake:
- konská sila