1galop/o Fab1

1galopo

Tre rapida kuro aŭ kurmaniero: eksonis ĉevala galopo [1]; sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo, kiu kuradis en plena galopo [2]; la vulpo etendis la voston, kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop', galop' trans ŝtonojn kaj akvojn [3].
angle:
gallop
beloruse:
галоп
ĉeĥe:
chvat, kalup, shon, spěch
ĉine:
疾馳 [jíchí]
france:
galop
germane:
Galopp
greke:
καλπασμός
hispane:
galope
hungare:
galopp, vágta
japane:
駆け足 [かけあし], ギャロップ
katalune:
galop
nederlande:
galop
pole:
galop
portugale:
galope
ruse:
галоп
slovake:
cval, galop
svede:
galopp
ukraine:
ґалоп

galopi

(ntr)
1.
Kuri laŭ plej rapida maniero de kvarpieduloj, longe etendante la krurojn: la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj [4]; li ekgalopis antaŭen inter la montoj, tenis ŝin antaŭ si sur la ĉevalo, kaj la ĉasistoj galopis post li [5]; la ĉashundoj galopis antaŭen [6]; du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis [7]; de la avangardo algalopis rajdisto [8]; subite la besto kun li forgalopis [9]; per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko [10]; la leporo galopulo forkuris kaj sin kaŝis [11]. VD:ambli 1, paŝi, troti 1
2.
Tre rapide kuri: la ŝtelistoj forkuris kaj galopis kvazaŭ ĉasataj de la diablo [12]; Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane [13].
angle:
gallop
beloruse:
скакаць галопам, скакаць наўскач
ĉeĥe:
cválat, galopovat
ĉine:
[féng], 趹 [jué], 駆 [qū], 腾 [téng]
france:
galoper
germane:
galoppieren
greke:
καλπάζω
hispane:
galopar
hungare:
galoppozik, vágtázik
japane:
ギャロップで走る [ギャロップではしる], , 大急ぎでする [おおいそぎでする]
katalune:
galopar
nederlande:
galopperen
pole:
galopować
portugale:
galopar
ruse:
скакать галопом
slovake:
cválať
svede:
galoppera
tibete:
རྒྱུག་
turke:
dörtnala gitmek
ukraine:
ґалопувати, скакати ґалопом

galope

Galopante: subite venis galope du ĉevaloj [14]; galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon [15]; la ĉasistaro galope alproksimiĝadis Fab3 ; ili ekkuris galope, sin ĵetis en la ĉambron kaj falis sur la patran bruston [16].
angle:
galloping
beloruse:
галопам, наўскач
ĉeĥe:
cvalem
france:
au galop
germane:
galoppierend, im Galopp
hungare:
vágtában
japane:
ギャロップで, 全速力で [ぜんそくりょくで]
katalune:
al galop
nederlande:
in galop
pole:
galopem
portugale:
a galope
ruse:
галопом
slovake:
cvalom, galopom, rýchlym behom
svede:
i galopp
turke:
dörtnala
ukraine:
ґалопом

administraj notoj