hobi/o

hobio SPIV

(neologismo)
Ŝatokupo: inter niaj hobioj estas klasika muziko [1]; ĝardenumado estas tre absorba hobio [2]; tiutempe ekestis ankaŭ nova hobio: Filatelo [3]; bedaŭrinde, praktikadon de miaj preferataj hobioj – ĉarpentado, pentrado kaj biciklado – iom malhelpas sekvoj de ses operacioj [4]; preskaŭ tutan tempon mi dediĉas al mia plej nova, poreterna hobio: eduko de nia fileto [5].
1. A. kaj M. Pentus: [memprezento], Monato, 2002:6, p. 6a
2. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
3. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
4. Monato, Stefan Maul, 2003
5. Monato, Katalin Kováts, 2003
angle:
hobby
beloruse:
хобі, захапленьне
bulgare:
хоби
ĉine:
愛好 [àihào], 癖好 [pǐhào], 嗜好 [shìhào], 业余爱好 [yèyúàihǎo], 业余生活爱好 [yèyúshēnghuóàihǎo], 兴趣 [xìngqù]
france:
hobby, dada (passe-temps), marotte, passe-temps, violon d'Ingres
germane:
Hobby, Steckenpferd, Freizeitbeschäftigung
greke:
χόμπι
hispane:
hobby, pasatiempo
hungare:
hobbi, kedvtelés
itale:
hobby, passatempo
japane:
趣味 [しゅみ]
katalune:
passatemps
nederlande:
hobby, stokpaardje, vrijetijdsbesteding
portugale:
hobby, passatempo
ruse:
увлечение, хобби
ukraine:
улюблене заняття, захоплення, гобі

hobia

Rilata al hobio; praktikanta hobion: ne ĉiu povas aĉeti komputilon nur por hejma hobia uzo [6]; hobiaj ĝardenistoj interŝanĝas siajn plantojn kaj spertojn [7]; bastonmarŝado estas la plej rapide evoluanta hobia sporto en la mondo [8].
6. Pejno S.: Sidiĝu kaj tajpu!, Monato, 2001:4, p. 18a
7. Monato, Saliko: Nordiaj rozoj, 2008
8. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, 2005
beloruse:
аматарскі
ĉine:
业余 [yèyú]
itale:
hobbistico
katalune:
de lleure
ruse:
любительский

hobiismo

Hobia praktiko de iu agado, ne profesi-nivela, eventuale ne serioza; amatoreco, diletantismo: tro ofte […] en niaj kluboj regas la hobiismo [9]; nia movado finfine transpas[…]is la stadion de nura lingvohobiismo [10].
9. I. F. Bociort: en: Profesoro Bociort respondas, La Ondo de Esperanto, 2015:4-5 (246-247)
10. Monato, Gravaj opinioj, 2004
beloruse:
аматарства
france:
amateurisme
germane:
Hobbyismus

hobiulo

Praktikanto de hobio: klubo de hobiuloj [11]; en sia historia evoluo arto kaj scienco ŝuldas multon al hobiuloj, kiuj kelkfoje atingas nekredeblajn rezultojn [12]; ornitologoj kaj hobiuloj sur la marbordo de Tammisaari binokle observas la migrobirdojn tien flugantajn [13]. SIN:amatoro, laiko2ANT:profesiisto, profesiulo, eksperto
11. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
12. Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la nobla pasio hobio, 2009
13. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
beloruse:
аматар
ĉine:
票友 [piàoyǒu], 业余 [yèyú], 俗家 [sújiā], 非专业人员 [fēizhuānyèrényuán], 愛好者 [àihǎozhě], 业馀者 [yèyúzhě], 外行 [wàiháng]
germane:
Laie, Amateur

administraj notoj