*18kilogram/o

*kilogramo (kg)

FIZ
Baza mezurunuo de maso en la Internacia Sistemo de unuoj: kilogram'o da viand'o [1]; unu kilogramo egalas al la maso de prototipa pesilo el iridia-platena alojo, konservata en Sèvres apud Parizo (Francujo); unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn FK ; 1 mino = 1,5 kilogramo […] unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo [2]; dolĉakvaj krokodiloj mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn [3]; kun kvar kilogramoj da hidrogeno oni povas veturi ĝis 400 km [4]; unu kuba metro da neĝo pezas 300 - 500 kilogramojn [5].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, da
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
3. Monato, Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj, 2015
4. Monato, Evgeni Georgiev: Brulaĵo en kilogramoj, 2013
5. Monato, Hori Jasuo/pg: Revenas la neĝo, 2006
angle:
kilogram, kilo
beloruse:
кілаграм
ĉeĥe:
kilogram
ĉine:
公斤 [gōngjīn], 千克 [qiānkè]
france:
kilogramme, kilo
germane:
Kilogramm, Kilo
hispane:
kilogramo
hungare:
kilogramm, kiló
indonezie:
kilo, kilogram
japane:
キログラム [きろぐらむ]
katalune:
quilogram
nederlande:
kilogram, kilo
pole:
kilogram
rumane:
kilogram
ruse:
килограмм
slovake:
kilogram

kilogramforto (kgf)

FIZ
Mezurunuo de forto, egala al la gravitoforto estigata de Tero ĉe korpo kun maso je unu kilogramo, egala al 9,81 neŭtonoj.
beloruse:
кілаграм-сіла
ĉeĥe:
kilogram
france:
kilogramme-force, kilogramme-poids
germane:
Kilopond
hungare:
kilogramm-erő
indonezie:
kilogram gaya
nederlande:
kilogramkracht
pole:
kilogram-siła
rumane:
kilogram-forță
ruse:
килограмм-сила
slovake:
kilogram

kilogrammetro (kgm)

FIZ
Mezurunuo, esprimanta la laboron necesan por levi unu kilogramon je unu metro, egala al 9,81 ĵuloj.
beloruse:
кілаграмамэтар
france:
kilogrammètre
germane:
Kilopondmeter
hungare:
kilogramm-méter
indonezie:
kilogram meter
japane:
キログラムメートル [きろぐらむめーとる]
nederlande:
kilogrammeter
pole:
kilogramometr
rumane:
kilogram-metru
ruse:
килограмм-сила-метр, килограммометр

kilogramo en kuba metro (kg/m³)

FIZ
Mezurunuo de volumena maso en la Internacia Sistemo de unuoj.
beloruse:
кілаграм на кубічны мэтар
france:
kilogramme par mètre cube
hungare:
kilogramm per köbméter
indonezie:
kilogram per meter kubik
nederlande:
kilogram per kubieke meter
pole:
kilogram na metr sześcienny
rumane:
kilogram pe metru cub
ruse:
килограмм на кубический метр

administraj notoj

~forto: Mankas fontindiko.
~forto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~metro: Mankas fontindiko.
~metro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o en kuba metro: Mankas fontindiko.
~o en kuba metro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.