*tamen UV
*tamen
(konjunkcio)
-
Kontraŭe al tio, spite al tio,
malgraŭe:
li estas tre ekkolerema […], tamen li estas tre pardonema, li ne
portas longe la koleron
[1];
kiamaniere li povis forgesi Nikon, kiu tamen estas tiel proksima al lia koro
[2]?
al la bela kaj grava laboro mi oferis nur ŝtoneton, tamen mi estas feliĉa kaj
fiera pro tio
[3];
jen estas certe kiamaniere la aferoj okazis, se tamen mia memoro estas fidinda
[4];
ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj
[5];
eble vi atendas de mi ion oficialan, […] tian parolon mi tamen ne
povas doni al vi
[6];
vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj
de la mondo
[7];
la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan
[8];
ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, […]
tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi,
[9].
sed,
kvankam... tamen...Rim.: „Tamen“ servas ofte por pliakcentigi „sed“: mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [10].Rim.: „Sed“ montras kontraŭecon aŭ limigan kondiĉon pli fortan ol „tamen“. „Kontraŭ“ montras kontraŭecon en loko aŭ en situacio de personoj, aferoj aŭ ideoj. „Dum“ ankaŭ povas montri kontraŭecon, sed nur ĉe samtempeco.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Odo al Samarkando Unuigas la Mondon
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
9. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34

- angle:
- however, nevertheless, still, anyway
- beloruse:
- аднак
- ĉeĥe:
- avšak, ač, nicméně, nicméně, přece, přece, přece však, přesto
- ĉine:
- 然而
- finne:
- kuitenkin, kuitenkaan, silti
- france:
- cependant, toutefois, tout de même, or
- germane:
- dennoch, trotzdem
- hispane:
- sin embargo, a pesar de eso, en cambio
- hungare:
- mégis, mindazonáltal, de, pedig
- japane:
- とはいえ, それでも
- katalune:
- no obstant, tanmateix
- nederlande:
- toch, echter
- okcitane:
- çaquelà
- pole:
- jednak, jednakże, niemniej, wszakże
- portugale:
- no entanto, porém, mas
- rumane:
- dar, totuși
- ruse:
- однако
- slovake:
- avšak, predsa
- svede:
- dock, likväl, ändå
- ukraine:
- проте, однак
- volapuke:
- ye, yed, deno
tamena
(malofte)
- Aperanta malgraŭ io antaŭe dirita, malgraŭ iu konata kontraŭa cirkonstanco: nia komuna lingvo Esperanto estas granda helpaĵo, sed ĝi foje forgesigas al ni la tamenajn kulturajn diferencojn [11]; vidu la homon: tiu eta talenta tamena dio [12].
11.
Z. M. Sikosek:
Komunikado kaj kulturkolizioj..., libera folio, 2004-11-11
12. C. Declerck: Spitaj - kiel hidrargo, fel, 2008
12. C. Declerck: Spitaj - kiel hidrargo, fel, 2008
- beloruse:
- які дзейнічае, існуе насуперак
- germane:
- trotzdem vorhandene, dennoch bestehende
tameni
-
Esprimi kontraŭargumenton:
kiel teoriisto mi ĉiam devas tameni
[13];
„sinjoro,“ mi tamenis je tio, „mi supozas, ke ankaŭ jam aliaj homoj, kiuj ne
estas laboristoj, perdis siajn paperojn“
[14].
kontraŭargumenti,
kontraŭdiri,
kontraŭi3,
obĵeti
13.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 5
14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 5
- angle:
- object (oppose)
- beloruse:
- пярэчыць, аспрэчваць
- ĉine:
- 牴触 [dǐchù], 牴觸 [dǐchù], 駁 [bó], 驳 [bó], 頂撞 [dǐngzhuàng], 顶撞 [dǐngzhuàng]
- france:
- objecter
- germane:
- einwenden, entgegnen, einwerfen, einen Einwand vorbringen
- hispane:
- objetar
- katalune:
- objectar, replicar
- nederlande:
- aanvoeren tegenwerpen, tegenwerpen, inbrengen
- pole:
- wnosić obiekcje, wnosić zastrzeżenia
- rumane:
- face obiecții
- ukraine:
- заперечувати, протиставляти