tradukoj: be bg de en es fi fr hu it nl pt ru sv zh

*kvazaŭ

I.

kvazaŭ

Konjunkcio uzata:
1.TEZ
Por enkonduki komparon pri verba ideo (ago aŭ stato) sub formo de supozo, plej ofte akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: la patro frapis sur la pordo, kvazaŭ li estus fremduloZ; ili levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenusZ; ili amas sin reciproke, kvazaŭ ili estus fratoj; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaitaZ; rezonu la problemon, kvazaŭ ĝi estus solvita; tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iuZ; ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone kien ŝi iras Z; kvazaŭ Dio ne havus alian aferon ol zorgi pri via amuzo Z; ŝi kuris renkonte al li, kvazaŭ ŝi volus lin kisi, sed ŝi tion ne faris Z. SIN:kiel se
Rim. 1: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ‐ tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): li vokas vin, kvazaŭ li volas ion komuniki nur al vi solaZ; de li eliras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejoZ; ili faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksilojZ; ili kredigas, kvazaŭ (ke) lingvo estas objekto natura, organaZ; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝiZ; al li fariĝis, kvazaŭ lia koro volas kreviZ; subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilisZ; estis tiel, kvazaŭ miloj da sonoriletoj ektintisZ; li havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo disŝiriĝisZ; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝoZ; la greno kuŝis, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝiZ; lin la popolo nomas reĝo, kvazaŭ la mondo nun denove komenciĝus kaj kvazaŭ malaperis nun subite la historio kaj la tradiciojZ.
Rim. 2: Fojfoje participo sub adverba formo estas uzata anstataŭ kondicionalo: la hundoj ekbojis kvazaŭ ekvidinte ursonB; ili paroladetis kvazaŭ dezirante moki iun alianZ.
2.TEZ
Por enkonduki komparon pri substantiva aŭ adjektiva (t.e. adjektiva, participa aŭ adverba) ideo, prefere akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: li batalis, kvazaŭ leono; la lando aperis al li, kvazaŭ abunda fruktoĝardenoZ; kun belaj haroj, kvazaŭ ApolonoZ; la plej alte ŝi staris, kvazaŭ luma modeloZ; la mankojn liajn la popolo trempas en sian amon, kiu, kvazaŭ fonto turnanta lignon en malmolan ŝtonon, el la mallaŭdo faras laŭdonZ; li, kvazaŭ per okazo, renkontos OfelionZ; ĝi impresas, kvazaŭ fabelo el Mil kaj Unu Noktoj; ni akceptis lin, kvazaŭ reĝon (kiel oni akceptas reĝon); li kuŝas, kvazaŭ mortintaZ; la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamikoZ; tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibroZ; kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝisZ; kvazaŭ laŭ silenta interkonsentoZ. VD:kiel2, samkiel
II.
Adverbo signifanta „kvazaŭe, proksimume tiamaniere, preskaŭ tiamaniere, laŭŝajne, iamaniere, se tiel oni povas diri, ĝustadire“:
ŝiaj okuloj kvazaŭ paroladisZ; tio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidiZ; en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajronZ; la dramo prezentas kvazaŭ spegulon de la naturoZ; ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Deklaracio, estas simpla malveroZ; Sinjoro petas, kvazaŭ dekretasPrV; la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la ondojZ; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝoZ; la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritajZ; tiu sufikso estas kvazaŭ meza inter la antaŭaj kaj la sekvantajZ; por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojnZ.
III.
Prefikso montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma:
kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiriZ (lerte komprenigi ion ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn kaj ĉirkaŭirojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).
IV.
Vortero:

kvazaŭe

Proksimume iamaniere; preskaŭ; se tiel oni povas diri: li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭe estas konformaj al liaj organoj de parolado.

kvazaŭa

Proksimuma, preskaŭa, iaspeca: ĉiu rakontado pri ia kvazaŭa (ŝajna, onidira) senviveco kaj senforteco de nia L.K. estas malveroZ; ĝi estis kvazaŭa longa ĝemo, kiu vagis en la nokto; estas kvazaŭa trompo, se oni silentas pri la vero; oni povis ekkoni el tio kun kvazaŭa certeco la evoluskalon de la astroj.

tradukoj

anglaj

~: as if, as though.

belorusaj

~ 1.: быццам; ~ 2.: як, як бы; kvazaŭ II: як бы, быццам; kvazaŭ III: квазі-; ~e: як быццам; ~a: уяўны.

bulgaraj

~: сякаш, като че ли.

ĉinaj

~: 好像, 似乎.

finnaj

~ 1.: ikään kuin, kuin (+konditionaali); ~ 2.: kuin, kuin olisi; kvazaŭ II: ikään kuin, niin sanoakseni, tavallaan; kvazaŭ III: jonkinlainen, muka, kaltainen, kvasi-; ~e: jollakin tavalla, jos niin voi sanoa; ~a: jonkinlainen, muka.

francaj

~ 1.: comme si; ~ 2.: comme, tel que; kvazaŭ II: en quelque sorte, quasiment; kvazaŭ III: quasi-; ~e: quasiment; ~a: une sorte de.

germanaj

~ 1.: als ob; ~ 2.: gleichwie, wie, gleich einer, gleich einem; kvazaŭ II: sozusagen.

hispanaj

~ 1.: como sí, igual que, como que.

hungaraj

~ 1.: mintha; ~ 2.: mintegy, úgy mint, hasonlatosan; kvazaŭ : szinte, majndnem; kvazaŭ III: majdnem-; ~e: majdnem hogy.

italaj

~: come se.

nederlandaj

~ 1.: alsof; ~ 2.: als; kvazaŭ III: als het ware; ~e: bijna, om zo te zeggen; ~a: bijna, om zo te zeggen. ~diri: zinsspelen; ~edzino: bijzit, minnares.

portugalaj

kvazaŭ II: como se, como que, como, em guisa de.

rusaj

~ 1.: будто; ~ 2.: как, как бы; kvazaŭ II: как бы, как будто; kvazaŭ III: квази-; ~e: как будто; ~a: мнимый.

svedaj

~ 1.: som om; ~ 2.: liksom.

fontoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [kvazau.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.22 2017/01/20 08:10:14 ]