*progres/i UV
*progresi
(ntr)
-
Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo,
perfektiĝi:
nur tiel, kritikataj de si mem kaj de la aliaj, ili povos bone progresi
[1];
miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj
[2];
afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj
[3];
la laboro rilatanta al Enciklopedio de Esperanto, iniciatita antaŭ kelkaj jaroj,
kontentige progresas
[4];
mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj
en mia
nacio
[5];
via saniĝo rapide progresos
[6];
la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en
la lernado
Marta
;
li ne progresas (adaptiĝas) kun la tempo
[7];
lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la
samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj
lingvoj
VivZam
;
nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli
progresas kompare al poezi-kulturo
[8];
ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko
por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis
„La tuta esperanto“ de Henrik Seppik
[9];
vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
PrV
.
antaŭeniri,
evolui1,
prosperi
stagni
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. La Nova Testamento, Galatoj 1:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:8
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
8. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonieMonato
9. C. Keysers: Gramatiko facile asimileblaMonato
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. La Nova Testamento, Galatoj 1:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:8
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
8. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonieMonato
9. C. Keysers: Gramatiko facile asimileblaMonato
- angle:
- progress
- beloruse:
- прагрэсаваць, разьвівацца
- ĉeĥe:
- dělat pokroky, dělat pokroky, jít kupředu, pokročit, postoupit, postupovat, rozvinout se, vyvíjet se
- ĉine:
- 長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 有进展 [yǒujìnzhǎn], 有進展 [yǒujìnzhǎn], 取得进展 [qǔdéjìnzhǎn], 取得進展 [qǔdéjìnzhǎn], 向前进 [xiàngqiánjìn], 向前進 [xiàngqiánjìn], 捗 [bù], 日就月将 [rìjiùyuèjiāng], 日就月將 [rìjiùyuèjiāng]
- france:
- progresser
- germane:
- Fortschritte machen, vorankommen, sich weiterentwickeln, voranschreiten, vorwärts gehen
- hispane:
- progresar
- hungare:
- halad, előremegy, fejlődik
- indonezie:
- berkembang, maju, berprogres
- japane:
- 進歩する [しんぽする], 向上する [こうじょうする], 上達する [じょうたつする], 進行する [しんこうする], 前進する [ぜんしんする]
- nederlande:
- vooruitgaan (vorderen), vorderingen maken, vorderen
- perse:
- پیشرفت کردن، ترقی کردن
- pole:
- robić postępy, postępować, iść naprzód
- portugale:
- progredir
- ruse:
- прогрессировать, развиваться
- slovake:
- postupovať, rozvíjať sa
- ukraine:
- проґресувати, робити успіхи, просуватися вперед
progreso
-
Iompostioma disvolviĝo al pli alta grado:
la progreso de la scienco, malsano;
estu diligenta pri tiuj aferoj, dediĉu vin al ili, por ke
via
progreso evidentiĝu al ĉiuj
[10];
oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra
interna esenco
[…] rekoni sin mem estas la vera progreso
[11];
mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn
progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos
antaŭen
[12];
ŝia penegado sin mem konsumadis […] per
sia propra
tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson
Marta
.
paŝo
10.
La Nova Testamento, I. Timoteo 4:15
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
- angle:
- progress
- beloruse:
- прагрэс
- ĉeĥe:
- pokrok, postup, vzestup, vývoj
- ĉine:
- 長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进度 [jìndù], 進度 [jìndù], 眉目 [méimu]
- france:
- progrès
- germane:
- Fortschritt, Weiterentwicklung
- hispane:
- progreso
- hungare:
- haladás, fejlődés, előremenetel
- indonezie:
- perkembangan, kemajuan, progres
- japane:
- 進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん], 進行 [しんこう], 前進 [ぜんしん]
- nederlande:
- vooruitgang
- perse:
- پیشرفت، ترقی
- pole:
- postęp, awans
- ruse:
- прогресс
- slovake:
- pokrok, postup, progres
- ukraine:
- проґрес, поступ
*progresadi
- Daŭre progresi: por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, […] [13]. progresadi en ĉio brava [14]; kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone, en sia metio li progresadis nur malrapide [15]; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile [16]; ŝi progresadis malrapide, tre malrapide, la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ Marta .
13.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo, 1a
frazo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- angle:
- keep progressing
- beloruse:
- прагрэсаваць (стала), працягваць разьвівацца
- ĉine:
- 渐进 [jiànjìn], 漸進 [jiànjìn], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 前进 [qiánjìn], 前進 [qiánjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù]
- france:
- progresser durablement
- indonezie:
- terus berkembang, terus maju, terus berprogres
- pole:
- czynić postępy
*progresado
- Iom-postioma disvolviĝado al pli alta grado: severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta [17]; laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn DL ; mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio [18]; la progresado de aidoso [19].
17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
18. La Nova Testamento, Filipianoj 1:12
19. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas
18. La Nova Testamento, Filipianoj 1:12
19. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas
- angle:
- progression
- beloruse:
- прагрэсаваньне, разьвіцьцё
- france:
- progression
- indonezie:
- perkembangan, kemajuan, progres
- japane:
- 進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん]
- pole:
- rozwój stopniowy, ewoluowanie
- ukraine:
- проґресування
progresema
-
Inklina, favora al progreso; ne
konservativa:
progresema ministro;
li estis progresema homo, kiu esploris kaj faris mapojn de la
regiono, projektis fervojojn kaj certigis la sekurecon
[20];
progresema medicina scienco kaj genetikon
[21];
forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi
pli
progresemajn ideojn
[22].
avangarda,
moderna,
pionira
20.
Monato, Marta Solís: La fino
de l' mondo
21. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
22. Monato, Kep Enderby: Bezonata: nova mondordo
21. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
22. Monato, Kep Enderby: Bezonata: nova mondordo
- angle:
- progressive
- beloruse:
- прагрэсіўны
- ĉeĥe:
- pokrokový, progresivní
- ĉine:
- 渐进地 [jiànjìnde], 漸進地 [jiànjìnde]
- france:
- progressiste
- germane:
- fortschrittlich
- hispane:
- progresista
- hungare:
- haladó szellemű, progresszív
- indonezie:
- suka berkembang, progresif
- japane:
- 進歩的な [しんぽてきな]
- nederlande:
- progressief, vooruitstrevend
- perse:
- پیشرو، مترقی، ترقیخواه
- pole:
- postępowy
- ruse:
- прогрессивный, передовой
- slovake:
- pokrokový
- ukraine:
- проґресивний, передовий
progresigi
(tr)
-
Puŝi ion antaŭen al pli alta grado, disvolvi:
multaj min demandas, […] kiel oni povas la plej
certe
progresigi la aferon
DL
;
la fondaĵo celas progresigi la terŝipoprincipojn
(domoj pasive hejtitaj)
[23];
Heisenberg asertas, ke li progresigis la esploron por
kontraŭi la alianculajn fizikistojn
[24];
progresigi la turistan disvolviĝon de la iama juda kvartalo
en la
urbo
[25];
ministra aranĝo por progresigi puran energion
[26].
antaŭenpuŝi,
akceli,
plibonigi,
perfektigi
23.
Monato, Ivo Durwael: La
rikolto de la nova tempo
24. Monato, Yamasaki Seikô: Atoma bombo ne estas malproksime
25. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer
26. Monato, Evgeni Georgiev: Daŭripovaj energioj por universala evoluo
24. Monato, Yamasaki Seikô: Atoma bombo ne estas malproksime
25. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer
26. Monato, Evgeni Georgiev: Daŭripovaj energioj por universala evoluo
- angle:
- promote, make someone progress
- beloruse:
- разьвіваць, судзейнічаць, спрыяць
- ĉeĥe:
- uspíšit pokrok, zvelebit
- ĉine:
- 貤 [yí], 升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān], 推动 [tuīdòng], 推動 [tuīdòng], 起用 [qǐyòng], 推进 [tuījìn], 推進 [tuījìn], 促进 [cùjìn], 促進 [cùjìn]
- france:
- promouvoir
- germane:
- voranbringen
- hispane:
- hacer progresar
- hungare:
- előrevisz, fejleszt
- indonezie:
- mengembangkan, memajukan
- japane:
- 進歩させる [しんぽさせる], 向上させる [こうじょうさせる], 前進させる [ぜんしんさせる]
- nederlande:
- bevorderen
- perse:
- پیشبردن
- pole:
- posuwać naprzód, zaawansować
- ruse:
- развивать, способствовать
- slovake:
- povzniesť, zvelebiť, zveľadiť
- ukraine:
- просувати вперед, докладатися до поступу
progresinto
Lernanto, kiu jam progresis, havas sciojn
en la koncerna temo:
legolibreto por komencantoj kaj progresintoj
[27];
Ŝarado por progresintoj
[28];
la libro celas minimume progresintojn, fakte spertajn uzantojn de
Esperanto
[29];
perfektiga kurso por progresintoj
[30].
27.
Mozaiko, 1935
28. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
29. Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton
30. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino
28. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
29. Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton
30. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino
- angle:
- advanced learner
- beloruse:
- прасунуты вучань
- ĉeĥe:
- pokročilý čl.
- france:
- élève avancé
- germane:
- Fortgeschrittener
- indonezie:
- pembelajar tingkat lanjut
- japane:
- 中級者 [ちゅうきゅうしゃ]
- pole:
- zaawansowany
- slovake:
- pokročilý človek
progresismo
Idearo, sinteno de tiu,
kiu kredas, ke novaĵoj plibonigos la staton de aferoj,
kiu volas ŝanĝojn:
Esperanto estis parto de progresismo kiu povas impresi iom naiva
hodiaŭ
[31];
la Martinika Progresisma Partio […]
origine
estis difinita kiel
kontraŭkoloniisma, demokratia kaj naciisma partio,
inspirita de
la socialisma ideologio
[32].
konservativismo,
reakciismo
31.
J. S. Larsen:
Amikejo: la Esperantolando kiu preskaŭ
ekzistis, 2011-10-24
32. Vikipedio, Martinika Progresisma Partio
32. Vikipedio, Martinika Progresisma Partio
- angle:
- progressism
- beloruse:
- прагрэсывізм
- france:
- progressisme
- hispane:
- progresismo
- indonezie:
- progresisme
- pole:
- progresywizm
malprogresi
(ntr)
- Perdi atingitan nivelon de disvolviĝo, kadukiĝi, degeneri, malkreski: en Bervala ŝpinejo la produktado malprogresas [33]; mi supre konstatis, ke Esperanto ne estas progresinta, kaj eble eĉ malprogresinta, en la hinda kontinento [34]; la urbeto malprogresis ĝis 1980, kiam oni starigis favorajn impostleĝojn por la regiono kaj evoluigis turismon [35].
33.
L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
34. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
35. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
34. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
35. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
- angle:
- to regress
- beloruse:
- рэгрэсаваць, дэградаваць
- ĉeĥe:
- chátrat, neprospívat
- ĉine:
- 退行 [tuìxíng]
- france:
- régresser
- germane:
- degenerieren, sich verschlechtern
- indonezie:
- mundur, memerosot, beregresi, meregresi, surut
- japane:
- 後退する [こうたいする], 退歩する [たいほする]
- nederlande:
- achteruitgaan
- perse:
- پسرفتن
- pole:
- cofać się, ulegać regresji
- ruse:
- регрессировать, отступать
- slovake:
- upadať, zaostávať
- ukraine:
- реґресувати, занепадати, переживати застій
malprogreso
- Perdo de atingita nivelo de disvolviĝo, kadukiĝo, degenero, malkresko, dekadenco: nun en la simfonia ĝenro ni observas gravan malprogreson nur iomete diluitan per eksperimentoj de I. Stravinskij kaj S. Prokofjev [36]; laŭleĝa ekpermeso seksumi kun pli junaj ne-plenaĝuloj, eĉ proksimaj al infaneco […] estas grava malprogreso pri la respektado kaj protektado [37].
36.
J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien
fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
37. Monato, Francisko Simonnet: Ĉu bona seksa konduto?
37. Monato, Francisko Simonnet: Ĉu bona seksa konduto?
- angle:
- regression
- beloruse:
- рэгрэс, дэградацыя
- ĉeĥe:
- návrat symptomů, regrese, ústup
- france:
- régression
- germane:
- Rückschritt
- indonezie:
- kemunduran, kemerosotan, regresi, kesurutan
- japane:
- 後退 [こうたい], 退歩 [たいほ]
- nederlande:
- achteruitgang
- perse:
- پسرفت
- pole:
- regres
- ruse:
- регресс
- slovake:
- postup späť, regresia
- ukraine:
- реґрес, застій, занепад