tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru sk

1protekt/i

protekti  

(tr)
1.  
Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato: kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas PrV; ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus sian filinon en malbonaj faroj [1]; [ŝi] en neniu afero protektis iun al la filo (la faraono) [2]; (figure) morala sistemo volas protekti la vivon [3]. VD:patroni
2.  
Defendi, gardi kontraŭ minaco: unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas PrV; vundan lokon protektis, alian difektis PrV ; kovraĵeto por protekti ilin kontraŭ la malvarmeco [4]; permane […] protekti sin de l' vid' [5]; protekti trezorojn kontraŭ la detruo; mi suferas, protektu min [6]! pilolo ― kiu ne protektas kontraŭ aidoso [7]; neniu efektive lin protektis, male oni traktis lin […] kvazaŭ li estus pleja krimulo [8]. SIN:ŝirmi 2VD:defendi, flugilo, remparo, ŝildo, teni sub

protekta

Kiu protektas, helpas kontraŭ danĝeroj kaj minacoj: ŝi diris kun protekta tono [9]; la protekta spirito de la domo [10]; [ŝin] forlasis ĉio, kio […] ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta Marta ; la maŝinindustria parto de la ĉina mediprotekta sektoro teknike ankoraŭ restas sur tre malalta nivelo [11]; Naturprotekta Monda Fondaĵo [12]; la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj [13].

protekto

Subteno, helpo kontraŭ danĝeroj kaj eblaj misoj: al protekto kaj forto helpas la sorto PrV; la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton [14]; [li] donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto [15]; [li] sin rekomendis al ilia protekto [16]; protekto de la limoj [17]; protekto kontraŭ bankroto [18]; protekto kontraŭ atakoj [19].

protektado  

Daŭra protekto, helpado: ne rifuzu al ni vian protektadon [20]; la protektado al la malfortuloj estas la devo de ĉiu vera homo; ŝi estas nepre necesa hejme […] oni ne povas lasi […] la infanojn sen protektado IK ; komplezu al li per via protektado, anstataŭ patro al la orfo [21]; (frazaĵo) la plej respektan dankon [al] la alta protektado de nia kvara kongreso (vd egido 2) [22].

protektanto

Iu, kiu protektas, ofte ofice: la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj [23]; proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas [24]; per kio ni meritis la koleron de nia sinjoro kaj protektanto [25]? (frazaĵo) dankon al nia alta protektanto [26]; sinceran dankon al lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon super nia kongreso [27].

protektismo  

EKON Ekonomia doktrino aŭ politiko, metanta altajn doganojn sur importaĵojn por protekti la enlandan industrion aŭ komercon: konflikto inter libera komerco de industriaj varoj kaj servoj kun reteno de protektismo sur farmsubvencioj al hejma agrikultura sektoro [28]; la japana registaro planis uzi [la sistemon] por personaj komputiloj en japanaj lernejoj, sed devis nuligi la planojn, ĉar Usono minacis sankciojn pro protektismo [29]; protektismaj rimedoj [30]. ANT:liberalismo 2

mediprotekto  

EKOL Naturprotekto: Ĉinio mobilizas ĉiujn civitanojn kaj familiojn fari siajn kontribuojn al energiŝparo kaj mediprotekto [31]; mediprotekta industrio havas esperigan estonton [32].

naturprotekto  

EKOL Agado por konservi la naturon sendifekta, senpolua: komunaj normoj ĉe produktokvalito kaj naturprotekto [33]; vintre la marĉego estis tre danĝera, ĉar la taga akvonivelo de la apuda lago Erio ofte ŝanĝiĝis ― nun la marĉego estas plejparte sekigita, […] centoj da hektaroj de ties areo troviĝas sub naturprotekto [34]; Asocio pri Naturprotekto [35]; muzeo de naturprotektado [36].

tradukoj

anglaj

~i: protect.

belorusaj

~i: абараняць; ~o: абарона; ~ismo: пратэкцыянізм.

ĉeĥaj

~i: chránit, protěžovat, zastávat se; ~o: hájení, ochrana; ~ado: hájení, ochrana; ~ismo: ochranářství, systém ochranných cel. alta ~ado: vysoká ochrana.

francaj

~i: protéger; ~a: protecteur (adj.); ~o: protection; ~ado: protection; ~ismo: protectionnisme; natur~o: protection de la nature. alta ~ado: égide; ~anteco: égide.

germanaj

~i: schützen, beschützen; ~a: schützend, Schutz-; ~o: Schutz; ~ado: Schutz; ~anto : Patron, Beschützer; ~ismo: Protektionismus; medi~o: Umweltschutz; natur~o: Naturschutz. Natur~a Monda Fondaĵo: WWF; la infan~a organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj: UNICEF, Kinderhilfswerk der Vereinten Nationen; alta ~ado: Schirmherrschaft; alta ~anto: Schirmherr; Asocio pri Natur~o: Naturschutzbund.

hispanaj

~i: proteger; ~a: protector; ~o: protección; ~ado: protección; ~ismo: proteccionismo; medi~o: protección medioambiental; natur~o: protección de la naturaleza.

hungaraj

~i 1.: támogat, segít, protezsál; ~i: véd, óv; ~o: támogatás, védelem; ~ismo: protekcionizmus. alta ~ado: védnökség, égisz; ~anteco: védnökség, égisz.

nederlandaj

~i: beschermen; ~a: beschermend; ~o: bescherming; ~ado: bescherming; ~ismo: protectionisme; medi~o: milieubescherming; natur~o: natuurbescherming. alta ~ado: hoge bescherming; alta ~anto: beschermheer; ~anteco: beschermheerschap.

portugalaj

~i: proteger, patrocinar, salvaguardar, apadrinhar.

rusaj

~i 1.: покровительствовать; ~i 2.: защищать, предохранять; ~a: защитный, предохраняющий, предохранительный, покровительственный; ~o: защита, покровительство, протекция; ~ado: защита, покровительство, протекция; ~ismo: протекционизм. alta ~ado: покровительство, эгида; ~anteco: покровительство, эгида.

slovakaj

~i: chrániť, protežovať, zastať; ~o: ochrana, protekcia, záštita; ~ado: ochrana, protekcia, záštita; ~ismo: protekcionizmus, systém ochranných ciel. alta ~ado: vysoká ochrana.

fontoj

1. Jean-Baptiste Molière, trad. L. L. Zamenhof : Georgo Dandin
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
3. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:14
7. Monato, Seksaj Rilatoj
8. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
11. Monato, Mu Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton
12. Monato, Poluado: Cinike cianide ― ĉu respondecas Okcidento?
13. Monato, Christian Fabossou: Afriko: Sklavoj ― kvinjaraĝaj
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:12
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
18. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
19. Monato, Sincere via Stefan Maul: Milit-litoj
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:13
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
26. Zamenhof: La parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, Antverpeno, la 21an de aŭgusto 1911
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
28. Vikipedio, Monda Organizaĵo pri Komerco
29. Vikipedio, Projekto TRON
30. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
31. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio atingis komencan sukceson, 2007-10-12
32. Monato, Mu Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton
33. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo
34. Monato, John Goodhand: Nekutima feriejo
35. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro
36. -: Grotoj, 2005


ℛevo | datumprotekto | protek.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/03/19 19:10:18