(iu)
Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero:
ĉiu civitano devas kontribui al la publikaj kostoj;
kontribui por ia verko, por ia fondo;
mi devas peni iom kontribui al la solenaĵoZ;
kontribui belan eron, per bela ero en la programo;
kontribui artikolojn al gazeto;
tiuj nur malmulte kontribuis, ke progresis Esperanto
[1].
kontingenti,
kotizi,
kunhelpi,
kunlabori,
kunpeni,
partopreni
(io)
Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna
rezultato:
lia kuraĝo kontribuis por la venko;
tio multe povus kontribui al la interpopola repaciĝo;
pentrinda lago kontribuas al la romantikeco de la loko.
kunefiki,
kunutili.
kontribuaĵo
Tio per kio iu kontribuas:
en la nuna numero la leganto trovos kelkajn el la kontribuaĵoj
ricevitaj en la literatura konkurso.
kontribuanto, kontribuisto
Tiu, kiu regule kontribuas ekzemple al gazeto, verko, ktp.
Rim.:Kunlaborado estas pli daŭra, pli grava kaj pli intima ol
kontribuado. Kontribui insistas pli pri la
komuna
celo, kontingenti pri propra aparta partopreno.