*vent/o

*vento  

1.  
MET Pli aŭ malpli rapida movado de la aero en la atmosfero: sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pli FK ; vibras vok' en vaga vento [1]; li portiĝis sur la flugiloj de la vento [2]; disflugiĝi kiel polvo en vento Hamlet ; ili remis laŭ la orienta bordo en senvento [3]; [ili] flugas kun la ventoj [4]; kun veloj sub la vento BdV ; la popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento (estas ŝanĝema, adaptiĝema) [5]; li ŝanĝiĝas kiel la vento; flugema kiel vento PrV ; batadi la venton (vane peni) PrV ; li serĉas la venton sur la kampo (sama signifo) PrV ; minacas dento al la vento (vane) PrV .
2.  
(figure) Ĝenerala disvastiĝanta tendenco: blovis afrika vento; Kroatoj jam longe estas ege malkontentaj pro la regmaniero […] kaj fine la morto de la diktatoro ebligis novan venton [6]. SIN:atmosfero, fluo.
angle:
wind
beloruse:
вецер
bulgare:
вятър
ĉeĥe:
vítr
ĉine:
风 [fēng]
france:
vent
germane:
Wind
greke:
άνεμος
hispane:
viento
hungare:
szél sur la flugiloj de la ~o: a szél szárnyain sen~o: szélcsend batadi la ~on: szalmát csépel li serĉas la ~on sur la kampo: Dunába vizet hord
indonezie:
angin
itale:
vento
nederlande:
wind
pole:
1. wiatr 2. wiatr
portugale:
vento
ruse:
ветер
slovake:
vietor
tokipone:
kon
turke:
rüzgâr
volapuke:
vien

venta  

1.
Rilata al vento: venta vetero [7]; venta energio [8]; venta, senŝirma, senarba […] insuleto [9].
2.  
(figure) Senbaza, senvalora, malfirma, aera: ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj [10]; ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito [11]; ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj? [12]. VD:fumo 2
bulgare:
ветровит, вятърничав
ĉeĥe:
větrný
france:
fumeux
germane:
windig
indonezie:
1. berangin
itale:
fumo (fig.), vento (fig.), aria (fig.) 1. ventoso, ventilato, eolico
pole:
1. wietrzny, wiatrowy
ruse:
1. ветровой, ветренный 2. ветренный
slovake:
veterný, vetrový, vzdušný

venti

(ntr)
MET Blovi (pp vento): forte ventasZ ; el tombo de prakatakombo plorventas kantik' [13].
13. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Aŭtunovesper'
beloruse:
дзьмуць (пра вецер)
ĉeĥe:
být větrno, foukat, vanout
france:
venter
germane:
wehen (Wind)
hungare:
fúj a szél
itale:
soffiare (di vento)
nederlande:
waaien
pole:
wiać (o wietrze)
portugale:
ventar
ruse:
дуть (безл. о ветре)
slovake:
fúkať, viať

ventego  

1.  
MET Fortega vento, ordinare akompanata de pluvo aŭ neĝo: en tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj FK ; kiel pasanta ventego [la] malpiulo malaperas [14]; kvietigi la ventegon [15]; (figure) malfeliĉo venos kiel ventego [16]. VD:tempesto, uragano
2.  
(figure) Rapide trapasanta amaso: la ventegoj de la vivo Marta ; la mevoj flirtis ĉirkaŭ li kvazaŭ ventego da blankaj flugiloj; li devis elporti ventegon da riproĉoj. VD:lavango, torento
beloruse:
ураган
ĉeĥe:
vichr, vichřice
france:
tempête
germane:
Sturm
greke:
ανεμοζάλη
hungare:
vihar, szélvihar
indonezie:
1. badai
itale:
tempesta, tormenta
nederlande:
storm
pole:
1. wicher, wichura
portugale:
ventania
ruse:
ураган
slovake:
víchor, víchrica

*ventumi  

(tr)
1.
Refreŝigi movante la aeron: li ventumas al si per sia ĉapelo; ĉiuj damoj […] sidis en la unua vico kaj ventumadis sin [17]; du nigraj sklavoj ventumis lin [18].
2.  
AGR Ventoli2: Boaz […] ventumas hordeon […] en la draŝejo [19]; disfluganta grenventumaĵo [20] (netaŭga ventumita parto de la greno). VD:draŝi1
beloruse:
праветрываць, вэнтыляваць, правейваць
ĉeĥe:
ovívat, profukovat, provětrat, vyfukovat, větrat, čistit
france:
ventiler
germane:
1. Luft zufächeln gren~umaĵo: Spreu 2. windsichten, die Spreu vom Weizen trennen, worfeln
greke:
αερίζω
hungare:
1. legyez 2. szellőztet
indonezie:
1. kipas mengipasi
itale:
ventilare, sventagliare, pulare, dare aria gren~umaĵo: pula
pole:
1. wietrzyć 2. wiać (zboże)
portugale:
ventilar
ruse:
проветривать, провеивать
slovake:
oviať, prefukovať, prevetrať, vyfukovať, čistiť

ventumilo

1.
Ilo aŭ aparato por ventumi, precipe portebla duondisko refaldebla, kiun oni mane svingas: ventumilo el eburo; ventumiloj el strutaj plumoj [21]; la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo [22]; grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie [23]; li […] ripozis en la ombro de l' granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto [24].
2.  
AGR Ventolilo: lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon [25]; kiel grenventumilo, oni ventokribras la erarojn de aliuloj, sed siajn proprajn erarojn oni kaŝas [26].
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
25. La Nova Testamento, Mateo 3:12
26. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 18:252, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
ĉeĥe:
vějíř
france:
éventail, van
germane:
1. Fächer 2. Worfschaufel, Sichter
indonezie:
kipas
itale:
ventola, ventaglio, ventilabro
pole:
1. wachlarz 2. wialnia
ruse:
1. веер
slovake:
vejár

ventanima, ventkapa

Senpripensema, malsaĝa, sencerba: malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; ventanimulo Marta ; ventkapulo [27].
beloruse:
ветраны, легкадумны
ĉeĥe:
lehkomyslný
france:
étourdi, fou-fou, tête en l'air
germane:
windig (Charakter)
hungare:
szeles, hebehurgya, szeleburdi
itale:
sconsiderato, stordito (sciocco), scervellato, sventato
pole:
lekkomyślny
ruse:
легкомысленный, ветреный
slovake:
ľahkomyseľný

disventumi, disventigi

Dispeli, disperdigi: ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon, ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke [28]; reĝo […] disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan [29].
beloruse:
разьвеяцца па ветры
france:
s'éparpiller, se disséminer
germane:
zerstreuen, verwehen
hungare:
szétszóródik, széthullik
itale:
disperdersi
pole:
rozwiewać
ruse:
развеяться по ветру

dorsovento, dorsvento[30]

Favora vento, vento blovanta samdirekte kun la movo de velŝipo, avio ktp: restis ankoraŭ 151 km ĝis tiu celo, se la dorsvento daŭros, […] ni eble sukcesos [31]; „Sekreto“ estis iranta kun duono de la veloj ĉe dorsovento [32].
30. G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français, Art. „dorso“
31. Pliaj bonkoraj homoj
32. A. Grin, tr. Jurij Finkel: Skarlataj veloj, Ĉap. 5ª.
angle:
fair wind
france:
vent arrière
germane:
Rückenwind
ruse:
попутный ветер

ventmontrilo, ventomontrilo  

MET Simpla meteologia instrumento meĥanika indikanta la direkton (kaj eventuale ankaŭ la rapidon) de vento, en formo de metala flageto (aŭ koko, aŭ alia figuro) turniĝanta sur vertikala akso, aŭ en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe turnebla ringo sur masto: sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento [33]; kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo: la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo [34].
angle:
weather vane
ĉeĥe:
větrná korouhvička
france:
girouette
germane:
Windrichtungsgeber
itale:
segnavento
pole:
wiatrowskaz
ruse:
флюгер
slovake:
veterná ružica

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.