3flagr/i PV

flagri

(ntr)
1.
Lumi kun varianta heleco kaj koloro de flamo: kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo [1]; ŝiajn vestojn malklare kaj flagrante lumigis la flamo de l' fajro [2]; ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj [3]; de tempo al tempo la flamo en [la lanterno] ekflagradis [4]; ĝi staris ekzakte antaŭ la suno tiel, ke ĝia grandioza kolhararo ĉirkaŭflagris la leonvizaĝon kiel flamkrono [5]. VD:brili, bruli, fajri, flami
2.
Montri rapidan brilon aŭ kolorŝanĝon pro moviĝo de objekto en varia lumo: festflagoj […] flagris pro la vento [6]; en la lunbrilo flagris sur lia mano kavalira ringo [7]; en la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj [8]; tie kontraŭ la frosta spaco, ŝvebis birdo preskaŭ senmova, flagranta kiel alaŭdo [9]; ili sin klinis al mi, ĉirkaŭprenis min kaj dancis, […] iliaj diverskolore brilantaj vestoj flagris antaŭ mi, kvazaŭ blanka rubando sur ora kaj purpura fono FdO . VD:flirti1, trembrili
3.
(figure) Subite alterne vidiĝi kaj malaperi: en liaj okuloj ankoraŭ flagris la angoro kaj liaj manoj tremis [10]; en la fendo kiun ŝi lasis refermetante la pordon ekflagris ŝia scivorema okulo [11]; en la subkonscio de l’ francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta [12]; envia esprimo flagras momentete en iliaj mienoj [13]; [ĉe] ŝiprompulo, ekflagras la kompato de la homoj [14]; la pensoj flagris kiel vojeraraj birdoj ĉirkaŭ la mondo [15]. VD:alterni, intermiti, pulsi, trakuri, vibri3
angle:
flicker, flare
beloruse:
палаць, гарэць, шугаць, палымнець, успыхваць
ĉeĥe:
míhat se, plápolat, třepetat se
ĉine:
1. 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè], 閃閃發光 [shǎnshǎnfāguāng], 忽悠 [hūyōu] 2. [yè], 忽閃 [hūshǎn], 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè] 3. 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè], 閃閃發光 [shǎnshǎnfāguāng], 忽悠 [hūyōu]
france:
étinceler, scintiller, flotter (en tous sens dans le vent), s'enflammer (en lançant des étincelles), trembler (en p. d'une flamme, d'une lumière), vaciller (en p. d'une flamme, d'une lumière)
germane:
flackern 2. funkeln
hungare:
1. lobog 2. repdes 3. villődzik, villog
japane:
揺らぐ [ゆらぐ], 揺らめく [ゆらめく], 明滅する [めいめつする], はためく
nederlande:
1. flikkeren
portugale:
1. chamejar, flamejar, coruscar, deflagrar 2. agitar-se, tremular 3. chamejar, flamejar, coruscar, deflagrar
ruse:
1. полыхать, пламенеть, мерцать, мигать, колыхаться (об огне) 2. трепетать, развеваться, порхать 3. мерцать
slovake:
mihať sa, plápolať
ukraine:
палахкотіти, палахкотати, горіти, полум’яніти

flagreti

(ntr)
Malforte flagri: [li] enpensiĝe rigardis la lastajn flagretojn de l’ estingiĝantaj karboj [16]; stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj [17]; Akvo tavole falas, ĉiu tavoleto ⫽ Flagretas per plenmanoj da luna brileto [18].
angle:
flicker
beloruse:
мігацець, мігцець
ĉeĥe:
míhat se, plápolat, třepetat se
ĉine:
淡光 [dànguāng]
france:
trembloter (en p. d'une flamme, d'une lumière)
germane:
schwach flackern
hungare:
pislákol
japane:
ちらちら光る [ちらちらひかる], ちらちら燃える [ちらちらもえる]
ruse:
мерцать
slovake:
mihať sa, plápolať
ukraine:
мерехтіти, відсвічувати

administraj notoj