tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru tr
*vast/a
*vasta
- 1.
-
Havanta grandajn dimensiojn, grandspaca:
vastaj kaj herboriĉaj kampoj
[1];
iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson
[2];
vasta ĉambro
[3];
laŭvole laĉi la ŝuojn pli vaste aŭ pli malvaste.
- 2.
- (figure)
Havanta grandan amplekson:
vasta programo;
vastaj konoj;
poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo
[4].
- 3.

Prononcata kun lango pli malalta kaj resonujo pli vasta,
ol alia sono, kun kiu oni komparas:
vokaloj estas sonoj pli vastaj ol konsonantoj;
en fermitaj silaboj la Esperantajn vokalojn oni ordinare
prononcas
vastaj
fermita
vastega
-
Tre ampleksa, tre etendita:
baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo
[5].
*vastigi
(tr)
- 1.
-
Fari ion vasta:
duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro
[6];
la plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu
... estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek
naŭ provincoj
[7].
- 2.

- (arkaismo)
propagandi
vastiĝi
(ntr)
-
Okupi pli grandan spacon en ĉiuj direktoj:
malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare
[8].
vastigaĵo
- 1.
-
Io vastigita.
- 2.

[9]
(de bildigo
f laŭ superaro A
de ĝia fonto-aro)
Tia bildigo g de A al
la celo-aro de f, ke g(x) =
f(x) por ĉiu elemento
x de la fonto-aro de f:
trovu kontinuan vastigaĵon de funkcio
sinx/√x
ĉe 0 (laŭ superaro de ĝia
fonto-aro, kiu inkluzivu punkton 0, kie la funkcio
ne estas difinita pro la divido per 0).
Rim.:
Por ĉi tiu senco troveblas „plivastigo“ en
[10]. Vd rimarkon sub
malvastigaĵo.
disvastigi
(tr)
- 1.

-
Igi dise vasta:
cigno, kiu disvastigas la flugilojn
[11];
disvastigi varmon, lumon.
disetendi,
elradii,
elsendi - 2.

-
Ĉien diskonigi:
tre disvastigita opinio;
disvastigi malpaconZ,
ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono
[12];
la plej grava celo de nia gazeto estas ĉiam zorgi pri la
disvastigado de nia lingvoZ;
disvastiĝis lia influo.
disfamigi,
distrumpeti,
etendi,
propagandi,
semi
disvastiĝi
(ntr)
-
Okupi pli kaj pli grandan spacon, atingi pli kaj pli da lokoj, da
homoj...:
lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio
[13].
*malvasta
- 1.

-
Havanta malgrandajn dimensiojn; malgrandspaca:
en la malvasta kajuto brulas lumo
[14];
(figure)
butonumi iun malvaste
(severe trakti)
[15];
malvaste loĝata familio.
strikta - 2.
-
Havanta malgrandan amplekson:
malvasta spiritoB;
ili vivis en malvasta komunecoZ;
tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtojZ.
- 3.
Prononcata kun lango pli alta kaj resonujo pli malvasta,
ol alia sono, kun kiu oni komparas.
malvastigaĵo
- 1.
-
Io malvastigita.
- 2.

[16]
(de bildigo
f laŭ subaro
A de ĝia fonto-aro)
Tia bildigo g de A al la
celo-aro
de f, ke g(x) =
f(x) por ĉiu x∈A:
la entjera adicio estas malvastigaĵo de la reela laŭ
la aro de entjeroj.
subbildigo.
Rim.:
Por ĉi tiu senco troveblas „malplivastigo“ en
[17]. La elemento „pli“ ne
aspektas
tre utila, sed estas ĝuste, ke ankaŭ la sufikso
„-aĵ“ en nia termino, kiu teorie povus servi por
distingi la agon disde ĝia rezulto, en praktiko estas balasta.
plivastiĝi
(ntr)
-
Iĝi pli ampleksa, pli etendiĝi:
la nigraj okuloj plivastiĝis
[18].
ŝveli,
pufiĝi.
tradukoj
anglaj
~a:
vast;
~igaĵo 2.:
extension, continuation;
mal~igaĵo 2.:
restriction, partial mapping.
belorusaj
~a 1.:
прасторны, шырокі, вялікі, вялізны;
~a 2.:
шырокі, вялікі;
~a 3.:
адкрыты
(гук);
~igi 1.:
расшыраць, пашыраць;
dis~igi 1.:
распасьціраць, выцягваць;
dis~igi 2.:
распаўсюджваць, пашыраць;
mal~a 1.:
малы, невялікі, вузкі;
mal~a 2.:
малы, невялікі, вузкі, цесны;
mal~a 3.:
закрыты
(гук);
mal~igaĵo 2.:
звужэньне;
pli~iĝi:
пашырацца, расшырацца, распаўсюджвацца.
francaj
~a 3.:
ouvert ;
~a:
vaste, lâche, large;
~ega:
immense;
~igi 1.:
agrandir, desserrer, développer, répandre;
~iĝi:
s'agrandir, s'étendre;
~igaĵo 2.:
extension, prolongement;
dis~igi:
déployer, propager, diffuser;
dis~iĝi:
se disséminer, se répandre;
mal~a 3.:
fermé ;
mal~a:
étroit, restreint, serré;
mal~igaĵo 2.:
restriction, sous-application, trace;
pli~iĝi:
s'étendre, se répandre.
germanaj
~a 1.:
weit, ausgedehnt, geräumig;
~a 2.:
beträchtlich, sehr groß, unermesslich;
~a 3.:
breit;
~igaĵo 2.:
Erweiterung, Fortsetzung;
mal~igaĵo 2.:
Einschränkung.
hungaraj
~a 1.:
tág, tágas, széles;
~a 2.:
széleskörű, nagyarányú;
~a 3.:
nyílt ;
~igi 1.:
tágít, bővít, szélesít;
~igi 2.:
terjeszt;
~iĝi:
tágul, bővül, szélesedik;
~igaĵo 2.:
kiterjesztés;
dis~igi 1.:
szétterjeszt;
dis~igi 2.:
terjeszt, elterjeszt;
dis~iĝi:
terjed, kiterjed, elterjed;
mal~a 1.:
szűk, szoros;
mal~a 2.:
szűk;
mal~a 3.:
zárt ;
mal~igaĵo 1.:
szűkület;
mal~igaĵo 2.:
leszűkítés;
pli~iĝi:
kitágul.
nederlandaj
~a 1.:
weids;
~a 2.:
weids;
~a 3.:
breed;
dis~igi:
verspreiden;
mal~a 1.:
nauw;
mal~a 2.:
klein;
mal~a 3.:
gesloten;
pli~iĝi:
zich uitbreiden.
polaj
~igaĵo 2.:
rozszerzenie, przedłużenie;
mal~igaĵo 2.:
zacieśnienie, obcięcie.
portugalaj
~a:
vasto.
rusaj
~a 1.:
просторный, обширный, широкий;
~a 2.:
обширный;
~a 3.:
открытый (звук);
~ega:
необъятный, огромный, громадный;
~igi 1.:
расширять;
~iĝi:
расширяться;
~igaĵo 2.:
продолжение, распространение;
dis~igi 1.:
простирать;
dis~igi 2.:
распространять;
dis~iĝi:
распространяться;
mal~a 3.:
закрытый (звук);
mal~a:
узкий;
mal~igaĵo 2.:
сужение, ограничение;
pli~iĝi:
расширяться, распространяться.
turkaj
~a:
geniş;
~igi 1.:
genişletmek, büyütmek.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 342.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a4.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V.
Devjatnin), 35.
V. Varankin: Metropoliteno6.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo,
(rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu
(Finnlando))7.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj8.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo9.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro10.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro12.
La Nova Testamento, S. Mateo 9:3113.
La Nova Testamento, S. Mateo 4:2414.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el
Odeso)15.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta16.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro17.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana18.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
[^Revo]
[vast.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2009/09/01 04:54:20 ]