tradukoj: be br de el en es fr he hu nl pt ru sv vo

Parolsono ĉe kies artikulacio la parolorganoj ne blokas la
aerfluon kaj ne tiom ĝin obstrukcas, ke estiĝu aŭdebla
froto perceptata kiel esenca trajto de la sono;
en silabo vokalo estas ties
ĉefa, la plej forta parto:
la simplaj vokaloj de Esperanto estas a, e, i, o, u;
el malsimplaj vokaloj Esperanto havas nur
diftongojn.
sonanto

Ĉi-sipran Rim-on mi opinias forigenda. La teorio de Kalocsay
estas lia persona fantaziaĵo kiu neniel rilatas al la
realo. Por li kiel hungaro gravis kontrastigo de vokaloj
mallongaj kaj longaj; por ĉino aŭ litovo gravus kontrastigo
de la tonakcentoj; tamen en la reala Esperanto nek
tonakcento nek la longo estas lingve signifaj trajtoj.
ReVo ne estas konvena loko por tiaj malveraj teoriaĵoj.
[Sergio]