tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id ku la nl pl pt ru sk sv tp zh

*dorm/i PV

*dormi

(ntr)
1.
Esti en stato de korpa kaj spirita senaktiveco, kiu ĉe la homoj ordinare okazas dum ĉiu nokto, kaj estas necesa por ripozigi la homojn kaj la bestojn: nia sukceso ne lasas ilin dormiZ; dormi ŝtonan (profundan) dormon B.
2.
(figure) Ne agi, resti senaga, kvieta: la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojnZ.

dormoTEZ Vikipedio

1.
Stato de dormanto: la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo [1].
2.TEZ
Senaktiveco, senprogreso. VD:letargio, marasmo, stagno.

dormema

Ema dormi: [mi estas] ne laca, ne laca... nur iom dormema [2]; dormemo surprizis lin post tiu rafinite preparita manĝo [3].

dormegi

(ntr)
Profunde dormi.

*dormeti

(ntr)
1.TEZ
Dormi mallonge, malintense, duondormi: li sidas apud la tablo kaj dormetas [4].
2.TEZ
KOMP (Pri komputilo aŭ simila aranĝaĵo:) Funkcii en la reĝimo de minimuma energikonsumo, plenumante nenian laboron krom la kontrolo, ĉu venis veka signalo: ĉi tiu agordo preskribas al la bitlibro dormeti se dum 20 minutoj venis nenia komando de la leganto.

dormigi

1.
Igi aŭ teni iun dormanta: la patrino lulante dormigas la infanon; dormigi pacienton per kloroformo.
2.
(figure) Trompante trankviligi: eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn [5]?

dormigiloTEZ

Endormiga drogo: mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn [6]; oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ al blinduloj [7].

dormilo

(malofte)
Aĵo servanta por dormi, kiu faras dormon pli komforta: lito, matraco, kuseno, dormosako ktp.

Rim.: Iuj (ekzemple PAG) donas al dormilo la sencon de dormigilo, kaj oni indikas zamenhofan ekzemplon kiu ŝajnas konfirmi tiun opinion: Konscienco trankvila estas bona dormilo PrV. Tamen tie estas miskompreno: la bona konscienco ne kaŭzas endormiĝon, kvankam ĝi ja ebligas agrablan dormon. La „dormilo“j ja estas „iloj por dormado“ kaj la proverbo senpere antaŭanta la ĵus cititan pruvas ke ĝuste tion celis Zamenhof: Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. [Sergio Pokrovskij]

duondormiTEZ

Esti en parte dorma, parte konscia stato; somnoli: jen, mi parolas, vi aŭdas sen vere aŭskulti, vi duondormas pli kaj pli [8]. VD:dormeti

duondormoTEZ

Stato de iu parte dorma, parte konscia; somnolo: kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj [9].

endormigi

Meti iun en dormon: sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin [10]; kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo [11].

endormiĝi

1.
Transiri en dorman staton, fali en dormon: [la najtingalo] kantis kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis [12]; mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas [13].
2.TEZ
(figure) Trankvile morti en paco: tute mallaŭte ĝi (la muŝo) malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas balanceti, kaj ĝoje endormiĝis [14]; ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li [15]. VD:forpasi

endormiĝo

1.
Transiro en dorman staton: kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj ... oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato [16].
2.TEZ
KRI En la tradicia kristanismo la Endormiĝo de la Sankta Dipatrino estas unu el la ĉefaj kristanaj festoj (la dekduopaj festoj, la dipatrinaj festoj), per kiu la eklezio rememoras la miraklan morton de la Dipatrino: inter la plej gravaj ortodoksaj festoj estas La Endormiĝo kaj Ĉieliro de la sankta Dipatrino [17]; tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon „Endormiĝo de la Dipatrino“ [18]. VD:Ĉielenpreno

fordormi

(tr)
Perdi pro duma dormo: fordormi la okazon PrV; fordormi la tutan tagon.

maldormiTEZ

(ntr)
Esti en la aktiva, ne dorma stato, ne dormi: li maldormis jam tri noktojn apud la malsana patro; ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas [19]; sed se diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon [20]; fakte ŝajnas, ke kiam infano kuŝas, ĝi preskaŭ neniam estas plene maldorma [21]; (figure) la Eternulo maldormas (= atentas, zorgas) super siaj fideluloj [22].
Rim.: PV, PAG kaj PIV ial atribuas al „maldormi“ la sencon „sin deteni de dormo dum la kutima dormtempo“. Tio estas mallogika (ĉar rompas la simetrion inter „dormi“ kaj „maldormi“), malutila (ĉar arbitre limigante la sencon de „maldormi“ tio senigas nin je vorto por situacio kiel la prezentita en la Fabela ekzemplo) kaj simple malvera, kiel atestas la ekzemploj. „Maldormi“, samkiel „dormi“, oni povas je ĉia tempo, ĉu kutima aŭ ne.

tradormi

(tr)
Pasigi dormante: tradormi la nokton [23].

satdormi

(ntr)
Dormi sufiĉe, ĝis la kontenta stato en kiu oni ne plu deziras dorm: mi petas vin, Ramzes, satdormu [24]; 4 horoj laŭ la organizantoj sufiĉas por satdormado LOdE.

sendormeco Vikipedio

MED Malsana stato, en kiu oni ne povas dormi: ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco [25].

dormomalsanoTEZ

MED Infekta malsano karakterizata de konstanta dormemo.

diskodormoTEZ

KOMP
Tia stato de komputilo (aŭ simila aranĝaĵo), ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la uzula seanco2 estas konservitaj en energi-nedependa memoro, plej ofte, sur fiksita disko: ĉe granda amplekso de la ĉefmemeoro vekiĝo el diskodormo povas postuli rimarkeblan tempon.

Rim.: Multaj lingvoj uzas por ĉi tiu nocio metaforan terminon, ekvivalentan al la esperanta vintrodormo; la memklariga kaj malimplica strukturo de la espernta termino biologia ebligas uzi pli precizan terminon, kiu kombinas la metaforan „dormo“n de „hibernation“ kun la ĝusteco de „suspend to disk“.

vintrodormoTEZ Vikipedio

ZOO
Speco de letargia stato, en kiun venas dum vintro iuj bestoj (ekz-e urso, marmoto, vesperto): tiel insektoj povas adaptiĝi al variaj vivmedioj, inter ili la plej malvarmaj regionoj de la Tero, aplikante biologiajn rimedojn kiaj la vintrodormo kaj sezona migrado [26].

dormoreĝimoTEZ

KOMP Energiŝpara reĝimo3 de komputilo aŭ simila aranĝaĵo dum iom longaj senagaj periodoj ene de seanco2; plej ofte dormetodiskodormo, sed eble kombino de ili ambaŭ: la hibrida dormoreĝimo kombinas dormeton (kies avantaĝo estas tuja vekiĝo) kun diskodormo (kiu konservas la seancajn datumojn ankaŭ en okazo de elektra paneo).

tradukoj

anglaj

~i: sleep; ~eti 2.: sleep, suspend to RAM; ~igilo: soporific; en~iĝo 2.: Assumption of the Virgin Mary, Dormition of the Virgin Mary; mal~i: to be awake; sat~i: sleep one's fill, have one's sleep out; disko~o: hibernation, suspend to disk; vintro~o: hibernation; ~oreĝimo : hybrid sleep; ~oreĝimo: sleep mode. hibrida ~oreĝimo: hybrid sleep.

belorusaj

~i: спаць; ~o: сон; ~egi: спаць глыбокім сном; ~eti 1.: драмаць; ~igi: усыпляць; ~igilo: снатворнае ; en~igi: усыпляць; en~iĝi: заснуць; for~i: праспаць (упусьціць нешта праз сон); mal~i: ня спаць ; tra~i: праспаць (нейкі час); sen~eco: бяссоньніца; ~omalsano: сонная хвароба.

bulgaraj

~i: спя; ~o: сън.

ĉeĥaj

~i: spát; ~o: spaní, spánek; ~ema: ospalý, rád spící; ~egi: spát hlubokým spánkem; ~eti: dřímat, podřimovat; ~igi: uspat; ~igilo: prášek na spaní; ~ilo: prášek na spaní; duon~i: dřímat, podřimovat; en~igi: uspat; for~i: zaspat; mal~i: bdít; sat~i: dosyta se vyspat; sen~eco: bdělost, nespavost; ~omalsano: spavá nemoc.

ĉinaj

~i: 睡 [shuì], 眠 [mián], 睡觉 [shuì jiào]; ~ema: 贪睡 [tān shuì]; ~eti 1.: 小睡 [xiǎo shuì]; sen~eco: 失眠 [shī mián].

francaj

~i: dormir, reposer; ~o 1.: sommeil; ~o 2.: sommeil, repos; ~ema: ensommeillé; ~egi: dormir d'un sommeil de plomb; ~eti 1.: sommeiller, somnoler; ~igi: endormir; ~igilo: somnifère; ~ilo: élément de literie; duon~i: somnoler; duon~o: somnolence; en~igi: endormir; en~iĝi: s'endormir; for~i: manquer; mal~i: rester éveillé, veiller ; sen~eco: insomnie; ~omalsano: maladie du sommeil. ~emo: sommeil .

germanaj

~i: schlafen, ruhen; ~o: Schlaf, Ruhe; ~ema: schläfrig; ~egi: fest schlafen, im tiefen Schlaf liegen; ~eti 1.: dösen, schlummern; ~igi 1.: in Schlaf versetzen; ~igi 2.: einschläfern; ~igilo: Schlafmittel, Einschlafhilfe; ~ilo: Schlafgerät, Schlafhilfe; duon~i: dösen, im Halbschlaf liegen; duon~o: Halbschlaf; en~igi: zum Einschlafen bringen; en~iĝi: einschlafen; for~i: verschlafen; mal~i: wachen; tra~i: durchschlafen, verschlafen; sat~i: ausschlafen; sen~eco: Schlaflosigkeit; ~omalsano: Schlafkrankheit; disko~o: Ruhezustand; vintro~o: Winterschlaf; ~oreĝimo: Ruhezustand. Konscienco trankvila estas bona ~ilo: Ein gut Gewissen ist ein sanftes Ruhekissen; for~i la okazon: die Gelegenheit verschlafen , die Gelegenheit auslassen, die Sache verschlafen.

hispanaj

~i: dormir; mal~i: estar despierto.

hungaraj

~i: alszik; ~o: alvás, álom; ~ema: álmos, aluszékony; ~egi: mélyen alszik; ~eti 1.: szundikál, bólogat ; ~igi: elaltat; ~igilo: altató(szer); ~ilo: alvószer, alvóeszköz, alvó alkalmatosság; en~igi: elaltat; en~iĝi: elalszik; for~i: elszalaszt, átaluszik ; mal~i: ébren van, virraszt; tra~i: átalszik, végigalszik; sat~i: kialussza magát; sen~eco: álmatlanság; ~omalsano: álomkór. ~emo: álmosság; Konscienco trankvila estas bona ~ilo: nyugodt lelkiismeret, nyugodt álom; for~i la okazon: elszalasztja az alkalmat.

indoneziaj

~i: tidur; ~ema: [kantuk] mengantuk; ~igi: [tidur] menidurkan; sen~eco: insomnia; ~omalsano: [sakit] penyakit tidur; vintro~o: hibernasi.

katalunaj

~i: dormir; ~o 1.: son, dormició; ~o 2.: letargia, inactivitat; ~ema: somnolent, endormiscat, ensopit; ~egi: dormir profundament, dormir com un soc; ~eti 1.: dormisquejar, becar; ~igi 1.: ensopir, cloroformitzar; ~igi 2.: calmar, apaivagar; ~igilo: somnífer(s), narcòtic(s); ~ilo: roba de llit; en~igi: adormir; en~iĝi 1.: adormir-se; en~iĝi 2.: transir; en~iĝo 1.: adormiment; en~iĝo 2.: assumpció, la Mare de Déu d'Agost (festivitat); for~i : perdre's, desaprofitar, deixar passar (per estar dormint); for~i: dormir (contínuament, sense interrupcions ni despertar-se); mal~i: tranuitar, vetllar; sat~i: dormir suficientment; sen~eco: insomni; ~omalsano: síndrome de Kleine-Levin, hipersòmnia. ~i ŝtonan (profundan) ~on: dormir com un tronc; ~emo: somnolència, ensopiment.

kurdaj

~i: xew de çûn, xewtin, xewîn, nivîn.

latina/sciencaj

en~iĝo 2.: Dormitio S. Mariae.

nederlandaj

~i: slapen; ~o: slaap; ~ema: slaperig; ~egi: diep slapen; ~eti 1.: soezen, dutten, doezelen; ~igi: in slaap doen; en~igi: in slaap doen; en~iĝi: in slaap vallen, inslapen; for~i: missen; mal~i: wakker zijn; tra~i: verslapen; sat~i: uitslapen; sen~eco: slapeloosheid; ~omalsano: slaapziekte. ~emo: slaap .

polaj

~i: spać; ~o: sen; ~ema: śpiący, rozespany; ~egi: spać głębokim snem, spać głęboko, spać mocnym snem, spać mocno, spać kamiennym snem, spać jak kamień; ~eti 1.: drzemać, ucinać drzemkę; ~igi: usypiać; ~igilo: środek nasenny; en~igi: usypiać, kłaść spać; en~iĝi 1.: zasypiać, zapadać w sen; en~iĝi 2.: zasypiać; en~iĝo 1.: zaśnięcie, zapadnięcie w sen; en~iĝo 2.: Zaśnięcie; for~i: przespać; mal~i: nie spać, być na jawie, powstrzymywać się od snu; tra~i: przespać; sat~i: wyspać się; sen~eco: bezsenność; ~omalsano: śpiączka.

portugalaj

~i: dormir; ~o: sono; ~ema: sonolento, com sono, dorminhoco.

rusaj

~i: спать; ~o: сон; ~ema: сонный (хотящий спать), сонливый, заспанный; ~egi: спать глубоким сном, дрыхнуть; ~eti 1.: дремать; ~eti 2.: быть в режиме сна; ~igi: усыпить; ~igilo: снотворное; ~ilo: спальная принадлежность; en~igi: усыпить; en~iĝi: уснуть, заснуть; en~iĝo 1.: засыпание, отход ко сну ; en~iĝo 2.: Успение; for~i: проспать (шанс и т.п.); mal~i: бодрствовать; tra~i: проспать (всю ночь и т.п.); sat~i: выспаться ; sen~eco: бессонница ; ~omalsano: сонная болезнь; disko~o: гибернация; vintro~o: зимняя спячка; ~oreĝimo : гибридный режим энергосбережения; ~oreĝimo: режим энергосбережения.

slovakaj

~i: spať; ~o: spánok; ~ema: ospalý; ~egi: tvrdo spať; ~eti: podriemkať si; ~igi: uspávací; ~igilo: prášok na spanie; ~ilo: prášok na spanie; duon~i: podriemkať si; en~igi: uspávací; for~i: zaspať; mal~i: bdieť; sat~i: vyspať sa dosýta; sen~eco: bdelosť, nespavosť; ~omalsano: spavá choroba.

svedaj

~i: sova; ~o: sömn; ~ema: sömnig, trött; ~egi: sova djupt; ~eti 1.: dåsa, slumra; ~igi: söva; ~igilo: sömnmedel; en~igi: söva; en~iĝi 1.: somna; en~iĝi 2.: somna in; en~iĝo 1.: insomnande; for~i: sova bort; mal~i: vara vaken.

tokiponaj

~i: lape; ~o: lape.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la forgesita pipo
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 13a
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 6a
6. C. Piron: Kien esperanto?, prelego en Cully, 1994.
7. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1947
8. C. Piron: La forto de rigardo, [vidita en 2013]
9. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:19
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 3:5
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
15. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 4:14
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
17. D. Cibulevskij: Katedralo renaskiĝantaMonato
18. SINAIA ‐ la perlo de Karpatoj
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, lasta sonĝo de maljuna kverko
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
21. Reto Rosetti: La homo, problemsolva organismo, Literatura foiro, n-ro 112 (aprilo 1988), p. 44
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 15a
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:8
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
25. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo
26. Insekto.

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~egi: Mankas dua fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
~omalsano: Mankas dua fontindiko.
~omalsano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
disko~o: Mankas dua fontindiko.
disko~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oreĝimo: Mankas dua fontindiko.
~oreĝimo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [dorm.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.56 2015/07/04 14:10:16 ]