tradukoj:
be br cs de en es fr id it ja ms nl pl pt ro ru sk sv th tp tr
*aĝ/o PV
*aĝo 
-
Kiomo de la tempo pasinta depost la naskiĝo aŭ
estiĝo:
kia estas via aĝo?Z
kioman aĝon vi havas?
kian aĝon mi havas
[1]?
en la aĝo de ok tagoj
[2];
en la aĝo de dudek jaroj
[3].
aĝi
(ntr)
-
Esti atinginta la aĝon de:
kiom li aĝas? li estas dekkvinjara;
tiu ĉi tombo aĝas almenaŭ jarcenton
[4].
aĝaZ
-
Havanta ian aĝon:
mi estas pli aĝa ol vi;
esti 5 jarojn aĝa;
aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj
[5].
grandaĝa
-
Jam tre maljuna:
kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj
mankantaj butonoj
[6]!
grandaĝulo
-
Ulo tre maljuna:
ilia respektego antaŭ la grandaĝulo
[7]
.
infanaĝo

-
Unua vivotempo inter nasko kaj junaĝo:
li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo
[8].
junaĝo 
-
Vivotempo, dum kiu oni estas juna:
mi memoras tagojn de mia junaĝo
Metrop.
mezaĝa
-
Proksimume en la mezo de normale longa vivo,
nek tre juna, nek tre maljuna:
mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako
Metrop.
mezaĝulo
-
Ulo de meza aĝo, nek tre juna, nek tre maljuna:
la viro, mezaĝulo, estis Hagaj, iama sklavo
[9].
mondaĝo
Longa epoko, parto de la
homa aŭ universa historio:
tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo
[10];
la saĝeco kaŝita, kiun Dio antaŭdestinis
antaŭ la mondaĝoj por
nia glorado
[11].
neplenaĝa
-
Ankoraŭ ne atinginta la aĝon de plenaj sociaj rajtoj:
Ijob volonte konsentis kontroladi la administradon de la bienoj de
Omar dum la neplenaĝo de ties filino
[12].
plejaĝulo

-
Pliaĝulo:
ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba
plejaĝulo
[13].
*plenaĝa [14]
-
Havanta la aĝon, kiu donas ĉiujn civitanajn rajtojn:
ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj
havas la rajton de voĉdonado
[15].
pliaĝiĝi
-
Iĝi pli aĝa,
maljuniĝi:
li ŝajne neniel ŝanĝiĝis aŭ
pliaĝiĝis
[16].
pliaĝulo

-
Iu el la pli aĝaj, respektataj homoj en grupo aŭ
socio:
kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis
nenion
[17].
profundaĝa
-
Grandaĝa:
Abraham ... mortis en bona maljuneco, profundaĝa
kaj sata de vivo
[18].
profundaĝulo
-
Grandaĝulo:
kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo
kaj
profundaĝulo
[19].
samaĝulo
Ulo de proksimume sama aĝo kiel iu alia, same juna
aŭ maljuna:
per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjöge
[20].
generacio
tempaĝo
-
mondaĝo:
kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo
[21]?
tradukoj
anglaj
~o:
age;
~i:
be the age of;
~a:
aged;
grand~a:
aged, of great age;
grand~ulo:
elder, person of great age, doyen;
infan~o:
infancy (age);
jun~o:
youth (age);
mez~a:
middle-aged;
mez~ulo:
middle-aged person;
mond~o:
epoch, period (geological);
neplen~a:
minor (legally), underage;
plej~ulo:
elder, doyen;
plen~a :
over the age of majority;
pli~iĝi:
age, grow older;
pli~ulo:
elder, doyen;
profund~a:
aged, of great age;
profund~ulo:
elder, person of great age, doyen;
sam~ulo:
person of the same age, peer;
temp~o:
epoch, period (geological).
indoneziaj
~o:
umur, usia;
~i:
[umur] berumur, [usia] berusia;
~a:
tua, [umur] berumur;
grand~a:
tua, [umur] berumur;
grand~ulo:
orang tua (bangka);
infan~o:
masa kanak-kanak, masa kecil;
jun~o:
masa muda;
mez~a:
separuh baya, setengah baya;
mez~ulo:
orang separuh baya, orang setengah baya;
mond~o:
masa, zaman;
neplen~a:
di bawah umur;
plej~ulo:
senior, [sepuh] sesepuh, [tua]tetua;
pli~iĝi:
[tua] menua;
pli~ulo:
senior, [sepuh] sesepuh, [tua]tetua;
profund~a:
tua;
profund~ulo:
manula;
sam~ulo:
orang sebaya;
temp~o:
masa, zaman.
fontoj
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:123.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:204.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:66.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj7.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a,
Babel8.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj
ĉukĉoj9.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a10.
La Nova Testamento, S. Mateo 13:4011.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 2:712.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca
Betraĥ13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo14.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, plen'aĝ'15.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la vivo kaj sciencoj16.
E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer:
Princino de Marso, 193817.
La Nova Testamento, S. Mateo 27:1218.
La Nova Testamento, Genezo 25:819.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:1120.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko21.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:20~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
[^Revo]
[agx.xml]
[redakti...]
[traduki...]
[artikolversio:
1.53 2017/12/20 10:10:24 ]