*ripet/i

*ripeti  

(tr)
1.  
Denove diri aŭ fari tion, kion oni mem diris aŭ faris: mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinioZ ; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵonZ ; niaj kontraŭuloj konstante ripetadis al ni, keZ ; ripetado estas plej bona lernado PrV . VD:gurdi, remaĉi
2.  
Denove diri aŭ fari tion, kion alia persono diris aŭ faris: kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi [1]. papago estas nur kapabla ripeti la parolojn, kiujn ĝi aŭdis. VD:plagiato
angle:
repeat
beloruse:
паўтараць
bulgare:
повтарям, повтворя
ĉeĥe:
opakovat
france:
répéter
germane:
wiederholen
hungare:
ismétel, megismétel
nederlande:
herhalen
portugale:
repetir
ruse:
повторять, повторить
slovake:
opätovať, zopakovať
svede:
upprepa, repetera

ripetiĝi

(ntr)
Reokazi, denove aperi: ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo Marta .
france:
se répéter, se reproduire (arriver de nouveau)
ruse:
повторяться, повториться

antaŭripeti  

(tr)
Anticipe ripeti, ordinare por parkeri aŭ bone lerni: li volis diri ion plu: frazon, kiun li jam formulis kaj antaŭripetadis al si multfoje [2]. VD:trejni
france:
répéter (à l'avance)
ruse:
репетировать

mokripeti  

(tr)
Refari aŭ rediri mise, moke imiti: „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“ li mokripetis la vortojn de la bienmastro [3]. VD:parodio
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
france:
contrefaire (par moquerie)
ruse:
передразнить, передразнивать

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
mok~i: Mankas dua fontindiko.