tradukoj: ca cs de en es fr hu nl pl ro ru sk

4kontinu/a Z PV

kontinua  

1.  
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
a)
En tempo: kontinua pluvo, elektra fluo, febro, bruo; fulmoj kontinue zigzagas.
b)
En spaco: kontinua muro; kontinua linio; kontinuaj rimoj (kontinua rimaranĝo).
VD:daŭra, konstanta, senĉesa, senintermanka, unupeca,
2.
MAT[1]
a)  
(p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`, ĉe punkto `a in bb E`) Tia, ke ĉiu ajn ĉirkaŭaĵo de `f(a)` inkluzivas la bildon per `f` de iu ĉirkaŭaĵo de `a`.
Rim.: En malpli faka lingvaĵo: `f(x)` senlime proksimiĝas al `f(a)`, kiam `x` senlime proksimiĝas al `a`.
b)  
[2] (p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`) Tia, ke ĝi estas kontinua 2.a ĉe ĉiuj punktoj de `bb E`: `f` estas kontinua, se kaj nur se la inversa bildo de ĉiu ajn malfermita subaro de `bb F` estas malfermita subaro de `bb E`; la idento-bildigo de `bb E` al si mem (kun la sama topologio) estas kontinua; la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua; kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio estas kontinua. VD:homeomorfio.

kontinui  

(ntr)
Esti kontinua, okazi senrompe: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.

kontinueco

Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: kontinueco de la spino; MAT esplori la kontinuecon de funkcio; rompo de kontinueco; la kontinueco de tiu bruo estas netolerebla; nia lingvo, dank' al la reguleco de sia progresado, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli fruaZ .

kontinuega  

MAT[3]
(p.p. bildigo `f` de metrika spaco `bb E` al metrika spaco `bb F`) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo `epsilon` ekzistas tia reelo `alpha`, ke se la distanco inter ajnaj punktoj `x` kaj `y` en `bb E` estas pli malgranda ol `alpha`, tiam la distanco inter la bildoj de `x` kaj `y` per `f` estas pli malgranda ol `epsilon`: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras.

kontinuigiZ  

Fari, ke io estu kontinua: li kontinuigis la laboron de siaj antaŭintoj. VD:daŭrigi.

malkontinua  

Prezentanta ĉesojn, rompojn, interspacojn: la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj, sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj [4].
VD:diskreta4.a, interrompi

tradukoj

anglaj

~a 1.: continuous; ~a 2.: continuous; ~i: be continuous; ~eco: continuity; ~ega: uniformly continous.

ĉeĥaj

~a: kontinuální, nepřetržitý, plynulý, souvislý, spojitý, trvalý, ustavičný; ~i: být souvislý, pokračovat, trvat; ~eco: kontinuita, kontinuálnost, souvislost, spojitost; ~igi: nechat trvat, učinit spojitým; mal~a: přetržitý.

francaj

~a: continu; ~i: se poursuivre, continuer; ~eco: continuité; ~ega: uniformément continu; ~igi: continuer; mal~a: discret (non continu), interrompu.

germanaj

~a 1.: ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich; ~a 2.: stetig; ~eco: Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit; ~ega: gleichmäßig stetig; ~igi: fortsetzen.

hispanaj

~a: continuo, -a; ~i: ser continuo, -a; ~eco: continuidad; ~ega: continuidad uniforme; ~igi: continuar.

hungaraj

~a 1.: folyamatos, szakadatlan, folytonos; ~a: folytonos; ~i: folytonos; ~eco: folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás; ~ega: egyenletesen folytonos; ~igi: folytat, folyamatossá tesz.

katalunaj

~a: continu; ~i: continuar (intr.); ~eco: continuïtat, persistència; ~ega: uniformement continu; ~igi: continuar (tr.), prosseguir.

nederlandaj

~a: onafgebroken, continu; ~i: doorlopen; ~eco: continuïteit; ~igi: voortzetten.

polaj

~a 1.: ciągły, nieprzerwany; ~a 2.: ciągły; ~a: ciągły, nieprzerwany; ~i: ciągnąć się; ~eco: ciągłość; ~ega: jednostajnie ciągły; ~igi: kontynuować.

rumanaj

~igi: a continua.

rusaj

~a 1.: беспрерывный, сплошной; ~a: непрерывный; ~eco: непрерывность; ~ega: равномерно непрерывный.

slovakaj

~a: kontinuálny, nepretržitý, súvislý; ~i: byť kontinuálny, nepretržitý, trvať; ~eco: kontinuita, nepretržitosť, spojitosť; ~igi: nechať trvať; mal~a: pretržitý.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §223
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §225
4. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 11a

~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | kontin3.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.29 2020/02/15 10:10:19