*imit/i PV

*imiti

(tr)
1.
Agi same, kiel alia persono, ordinare rigardata kiel modelo: ploranton ni evitas, ridanton ni imitas PrV ; imitante lin en la malĉastado [1]; la infano […] imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin [2]; se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti FK ; moke imitkrii [3]; li […] surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon [4]. VD:gurdi2, mimi, simii, simuli, sozio, ŝajnigi
2.
Fari objekton aŭ impreson tute similan al alia, rigardata kiel modelo; kopii: du karbopecoj perfekte imitis homan rigardon [5]; la rozokolora kamena rebrilo […] imitas delikatan vangruĝon Marta ; la nordan brilon […] neniu povus imiti [6]; ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj Marta . VD:epigono2, kloni, reprodukti2
angle:
imitate
beloruse:
імітаваць, пераймаць
ĉeĥe:
napodobit
ĉine:
照搬 [zhàobān], 效 [xiào], 模 [mó], 模仿 [mófǎng], 仿傚 [fǎngxiào], 仿制 [fǎngzhì], 模写 [móxiě], 摹拟 [mónǐ], 效法 [xiàofǎ], 仿 [fǎng], 摹 [mó]
france:
imiter, mimer (imiter), reproduire (imiter)
germane:
nachahmen, imitieren, nachmachen 1. gleichtun 2. nachbilden, kopieren
hispane:
1. imitar 2. reproducir (imitar), hacer una reproducción
hungare:
utánoz, imitál
japane:
まねる, 模倣する [もほうする], 見習う [みならう], 模造する [もぞうする]
nederlande:
imiteren, nabootsen
pole:
1. imitować, naśladować, emulować 2. imitować, naśladować, podrabiać
portugale:
imitar, reproduzir (imitar), copiar (imitar)
ruse:
подражать, имитировать
slovake:
napodobňovať
ukraine:
наслідувати, імітувати

imito, imitado

Ago imiti: li! – diris Karolino kun imito de patoso Marta ; la neuzado de „ci“ tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj LR ; ilia tuta vivo estas nur sensenca imitado de tiu de la gepatroj Tor ; papaga imito [7]; plumpaj imitoj [8].
7. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 2005
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Sango kaj honoro, 2009
beloruse:
перайманьне , імітацыя (дзеяньне)
ĉeĥe:
imitace, imitování, napodobování
ĉine:
冒充 [màochōng], 冒充 [màochōng]
france:
imitation (action)
germane:
Imitieren, Imitation
hungare:
utánzás, imitálás
japane:
まね, 模倣 [もほう], 模造 [もぞう], 模作 [もさく]
nederlande:
imiteren, nabootsen
pole:
imitacja, naśladownictwo
portugale:
imitação (ação de imitar)
ruse:
подражание, имитация (действие)
slovake:
imitácia, napodobovanie
tibete:
ལད་ཟློས་
ukraine:
наслідування, імітація (дія)

imitaĵo

Objektoverko imitanta alian: elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi [9]; pecojn da glacio […] li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo [10]; ili volas vidi aŭtentikaĵojn, ne imitaĵojn [11]; li fiere portis la kornvalan kilton – imitaĵo de la skota nacia vira vestaĵo [12]; esperantaj verboj ja ne povas esti sklavaj imitaĵoj de francaj verboj [13]. SUB:bildo1.c, faksimilo, falsaĵo, pastiĉo, plagiato, surogatoVD:kliŝo
beloruse:
імітацыя (рэч), падробка, сурагат
ĉine:
模仿者 [mófǎngzhě], 仿冒品 [fǎngmàopǐn], 伪造品 [wěizàopǐn], 贋品 [yànpǐn], 冒充 [màochōng]
france:
imitation (objet)
germane:
Fälschung, Imitat, Imitation
hungare:
utánzat, imitáció
japane:
模造品 [もぞうひん], 模倣作 [もほうさく], イミテーション
nederlande:
imitatie, nabootsing
pole:
imitacja, podróbka
portugale:
imitação (objeto)
ruse:
имитация, подделка, суррогат
ukraine:
імітація, підробка, суроґат

imitema

Kiu inklinas al imito, agas prefere laŭ modelo: homoj ja estas ege imitemaj, ili bezonas modelojn BonaLingvo .
beloruse:
насьледавальны, пераймальны
france:
copieur (adj.), imitateur (adj.)
pole:
odtwórczy, naśladowczy

imitemo

Kapablo, inklino por imiti: tiuj verkoj […] estas belstilaj ekzemploj [kaj] vekis imitemon kaj ŝaton por la klasika stilo EeP ; ĉiuj estas infektitaj de imitemo, ĉiu simias kaj papagas sian estron [14].
14. N. Gogol, trad. A. Korĵenkov: Palto, 2003
beloruse:
насьледавальнасьць, пераймальнасьць
france:
esprit d'imitation
pole:
naśladownictwo

imitilo

KOMP Programo, kiu igas komputilon imiti la konduton de alispeca komputilo, ebligante ruli la programojn por la imitata komputilo per la imitanta: tiuj ludoj ne plu estas disvastigataj komerce sed […] necesas imitilo kiu permesas funkciigi DOS-bazitajn programojn [15]; Wine“ aperis kiel mallongigo de la angla esprimo „Windows Emulator“ kaj ĝi jes estas imitilo, tamen ĝi imitas nur la interfacon [16]; mi povis elŝuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon el la reto [17]. SUP:interpretilo
15. Aleks Baudry: Videoludoj, Kontakto 2011-2019
16. Vikipedio, Wine
17. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
angle:
emulator
beloruse:
імітатар, эмулятар
ĉeĥe:
emulátor
ĉine:
模拟器 [mónǐqì]
france:
émulateur
germane:
Emulator
hungare:
emulátor
pole:
emulator, symulator
portugale:
emulador (computação)
ruse:
имитатор, эмулятор
slovake:
emulátor
ukraine:
емулятор, імітатор

mokimiti

(tr)
Imiti iun aŭ ion, eventuale kun troigoj, por ridigi: baldaŭ li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato [18]. VD:karikaturi, mokripeti, parodii
beloruse:
перакрыўляць, перадражніваць, перабрэхваць
ĉine:
[yuán], 蝯 [yuán]
france:
contrefaire (par moquerie)
germane:
nachäffen
pole:
przedrzeźniać
portugale:
macaquear, arremedar

sonimito

LIN Vorto imitanta sonon; onomatopeo: sonimitoj troviĝas iom ekster la ordinara gramatiko [19]; ĝene estas, ke por la angla „larks“ oni prenas, eble pro sonimito, la vorton „lariksoj[20]; la sonimitoj „kŭaks, brekekekeks“ aludas blekon de bufo. SUP:interjekcio
19. B. Wennergren: [PMEG] Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, versio 14.1, 2008
20. Monato, Gerrit Berveling: Tre bonvena verko, sed ..., 2015
beloruse:
гукапераймальнае слова
ĉeĥe:
zvukomalebné slovo
ĉine:
拟声 [nǐshēng], 拟声词 [nǐshēngcí]
france:
onomatopée
germane:
Onomatopoetikon, lautnachahmendes Wort, schallnachahmendes Wort
hispane:
onomatopeya
hungare:
hangutánzó szó
japane:
擬音 [ぎおん], 擬音語 [ぎおんご]
nederlande:
onomatopee
pole:
słowo onomatopeiczne, słowo dźwiękonaśladowcze
portugale:
onomatopéia
ruse:
звукоподражание, звукоподражательное слово
slovake:
zvukomalebné slovo
ukraine:
звуконаслідування, ономатопея

administraj notoj