1fizionomi/o JED
fizionomio
- 1.
-
Tuto de la vizaĝaj trajtoj
kun ilia esprimo:
lia fizionomio spegulis lian animon
[1];
malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj
[2];
rigardinte pli atente la fizionomiojn de ĉi tiuj strangaj soldatoj, […]
la faraono rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion
[3];
knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj
inteligenteco
Marta
;
mi estas ankaŭ iom psikologo kaj fizionomiisto
[4];
[li] havas grandan fizionomian distingiĝon, […] brunajn
okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon
[5].
mieno,
vizaĝesprimo - 2.
- (figure)
Karakteriza aspekto de iu afero:
la humaneca internaciismo […] donis al la Internacia Lingvo
[…] apartan fizionomion
[6];
UEA […] ŝanĝis la karakteron de la kongresoj kaj sukcesis doni al ili
novan multfacetan fizionomion de laboro, kulturo kaj digno
[7];
la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan
[8];
la lingvo en miaj manoj [jam] ricevas sian propran spiriton,
[…] propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion
[9].
fasono,
formo2,
karaktero,
vizaĝo4
1.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
9. D-ro L. Zamenhof, trad. V. G.: Letero pri la deveno de Esperanto al N. Borovko

- angle:
- physiognomy, facial features, facial expression
- beloruse:
- фізіяномія
- bulgare:
- физиономия
- ĉeĥe:
- fyziognomie, vizáž, vzezření
- france:
- physionomie, allure (aspect), aspect (allure), caractère (physionomie), visage (physionomie)
- germane:
- Gesicht, Gepräge, Charakteristika 1. Physiognomie, Gesichtsausdruck 2. Charakter, Wesensart, Eigenart, Format
- hungare:
- arculat, jellegzetesség 1. ábrázat, fizimiska, fiziognómia
- japane:
- 人相 [にんそう], 顔つき [かおつき], 容貌 [ようぼう], 外観 [がいかん], 様相 [ようそう], 特徴 [とくちょう]
- katalune:
- 1. fesomia, faccions 2. trets, característiques
- nederlande:
- fysionomie, fysiognomie, gelaatsuitdrukking
- perse:
- قیافه، سیما، چهره
- pole:
- fizjonomia
- portugale:
- 1. fisionomia
- ruse:
- физиономия
- slovake:
- výraz tváre
- ukraine:
- фізіономія