9mesaĝ/o SPV

9mesaĝo

TEL Informo, sendita de loko al alia: jen mesaĝo portita de Kubo al Brazilo okaze de la ŝtatestra renkontiĝo [1]; la uzantoj devas pagi monon ne nur sendante mesaĝojn, sed ankaŭ ricevante ilin [2]; per eta aparato tiun maŝinon mi povas funkciigi tra iu alia (eĉ publika) telefono en la mondo kaj aŭskulti la mesaĝojn lasitajn en la maŝino [3]; Internacia Ruĝa Kruco akceptas nur etajn mesaĝojn sur kelkliniaj formularoj [4]; nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria kontrolturo [5]; mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj [6]; postlasi mesaĝon por la estonteco [7]; ĉiu okazaĵo en sonĝo havas iun mesaĝon aŭ averton pri nia ĉiutaga vivo [8]; la ekonomia mesaĝo estas ke la efikeco kreskas, se ĉiu povas okupiĝi pri sia specialaĵo [9]; la tri-nukleotida mesaĝo estas do ordono al la ribosomo, indikanta kiun el 20 eblaj aminoacidoj ĝi sekve enmetu en la konstruatan proteinan ĉenon [10]. VD:depeŝo, letero, sciigo
1. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 10
2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
4. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
5. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
6. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
7. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
8. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
9. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
10. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
angle:
message
beloruse:
паведамленьне , пасланьне, зварот
ĉine:
訊息 [xùnxī], 讯息 [xùnxī], 短信 [duǎnxìn], 短信息 [duǎnxìnxī], 短消息 [duǎnxiāoxi], 留言 [liúyán], 音訊 [yīnxùn], 音讯 [yīnxùn]
france:
message
germane:
Nachricht, Mitteilung, Bescheid
hispane:
mensaje
hungare:
üzenet
indonezie:
pesan
japane:
伝言 [つてこと], ことづて, メッセージ [めっせーじ], お告げ [おつげ], 託宣 [たくせん], 教書 [きょうしょ]
nederlande:
bericht
pole:
wiadomość, komunikat
portugale:
mensagem, comunicação (oral ou escrita)
ruse:
сообщение
tibete:
ལན་
ukraine:
послання, повідомлення, звернення, інформація

9mesaĝi

(tr)
Sendi mesaĝon ien: politikistoj interrompis siajn feriojn por mesaĝi unu al la alia pri la krizo [11]; la ĉefministro mesaĝis al la mondo, ke enkondukata estas nova erao en la japana politiko [12]; oni mesaĝis al la familianoj ĉe kiu tombejo kuŝas nekonata korpo [13]; la viro mesaĝis al retpaĝo pri sinmortigo, anoncante, ke li serĉas homojn por kunmorti kun li [14]. SIN:informi, sciigi
11. Monato, Paul Gubbins: Malstulta sezono, 2011
12. Monato, Hori Jasuo: Hatojama Jukio: nova ĉefministro, 2009
13. S. Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
14. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo, 2003
angle:
send a message
beloruse:
даслаць паведамленьне
ĉine:
发短信 [fāduǎnxìn], 發短信 [fāduǎnxìn], 私信 [sīxìn], 寄辞 [jìcí], 寄辭 [jìcí], 发报 [fābào], 發報 [fābào]
france:
envoyer un message
germane:
benachrichtigen, mitteilen
hispane:
enviar un mensaje
hungare:
üzen
japane:
伝言する [でんごんする], 言づける [ことづける]
nederlande:
een bericht zenden
pole:
wysyłać wiadomość , komunikować
ruse:
послать сообщение

mesaĝisto

Transportisto de mesaĝoj: la Morto estas cetere la plej certa mesaĝisto, malgraŭ siaj diversaj okupoj [15]; la usona filmo Mesaĝisto [16]; BIO por ĉiuj tri nukleotidoj en la mesaĝista RNA estos unu laŭkode specifita aminoacido [17]. SIN:kurieroVD:sendito
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
16. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
17. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
angle:
messenger ~ista RNA: messenger RNA.
beloruse:
кур’ер, пасланец, пасыльны
ĉine:
信差 [xìnchāi], 传递者 [chuándìzhě], 傳遞者 [chuándìzhě], 信使 [xìnshǐ]
germane:
Bote ~ista RNA: Boten-RNA.
japane:
使者 [ししゃ], メッセンジャー
pole:
kurier
tibete:
བང་ཆེན་
ukraine:
кур’єр, посильний, посланець

retmesaĝo

KOMP Retletero: mi ricevis retmesaĝon de nekonata al mi afrikanino [18]; preskaŭ ĉiu uzanto de Interreto ricevas multajn nepetitajn komercajn retmesaĝojn, la tiel nomatan spamon [19]; se oni ricevas retmesaĝon kun aldonita viruso, iuj emas simple alklaki la Respondu-butonon de sia poŝtilo por averti la sendinton [20].
18. Monato, Paul Gubbins: Retmesaĝo, petmesaĝo, 2014
19. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
20. Monato, Paul Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
beloruse:
паведамленьне электроннай пошты
ĉine:
电子邮件 [diànzǐyóujiàn], 電子郵件 [diànzǐyóujiàn], 电邮 [diànyóu], 電郵 [diànyóu], 邮件 [yóujiàn], 郵件 [yóujiàn], 邮件信息 [yóujiànxìnxí], 郵件信息 [yóujiànxìnxí]
france:
e-mail, mèl, message électronique
germane:
E-Mail
hispane:
correo electrónico, mensaje de correo electrónico, correo-e, e-mail
hungare:
e-mail, elektronikus levél, drótposta, e-levél
indonezie:
e-mail, posel, surel
japane:
投稿記事 [とうこうきじ], メール [めーる]
nederlande:
e-mail (bericht), e-mailtje
pole:
poczta elektroniczna, e-mail
ruse:
электронная почта , сообщение по электронной почте
ukraine:
електронне повідомлення, електронний лист

spammesaĝo, trudmesaĝo

KOMP Reklama aŭ propaganda mesaĝo distribuata al celatoj sen ties konsento; spamaĵo: eble vi rimarkos, ke multaj spammesaĝoj ne estas direktitaj al vi mem, sed al falsa adreso [21]; tiel la trudmesaĝoj do haltos ĉe via peranto, kaj vi ne elŝutos ilin [22].
21. P. Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 14a
22. P. Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 14a
beloruse:
спам
ĉine:
垃圾邮件 [lājīyóujiàn], 垃圾郵件 [lājīyóujiàn]
germane:
Spammail
hispane:
correo basura, spam
hungare:
spam, levélszemét
indonezie:
spam
nederlande:
spambericht, spammail, spam
pole:
spam
ruse:
спам

tujmesaĝilo

KOMPTEL Telekomunika programo, per kiu la klavado de unu uzanto tuj skribiĝas sur la ekrano de la alia kaj reciproke, ebligante samtempan dialogon: facile uzebla tujmesaĝilo inter la uzantoj ankoraŭ pli faciligas tiun interkontaktadon [23]; la tujmesaĝilo estas privata: nur viaj amikoj povas sendi mesaĝojn al vi [24].
23. Monato, Paŭl Peeraerts: Ĉio en unu programo, 2007
24. J. U. Hasecke: Libera tujmesaĝilo..., libera folio, 2004-07-19
beloruse:
мэсэнджар, праграма абмену імгненнымі паведамленьнямі
france:
messagerie instantanée
germane:
Chatprogramm
hispane:
mensajería instantánea
indonezie:
pesan instan
pole:
komunikator internetowy

administraj notoj