*kopi/i
*kopii ↝
(tr)
- 1. ↝
- Reprodukti tekston per unu aŭ pluraj ekzempleroj: kopii libron, leteron, dokumenton; kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn Marta .
- 2. ↝
Reprodukti belartan verkon: kopii pentraĵon, statuon; mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos Marta .
- 3.
- (figure) Speguli: la akvo [estis] klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo [...] ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo [1].
- 4.
Reprodukti sur papero pozitivan bildon de negativo.
- 5.
- Imiti: kopii la gestojn de iu, la voĉon de aktoroZ ; ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: La knabo havas bonegajn kapablojn [2].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj
- angle:
- copy
- beloruse:
- капіяваць
- ĉeĥe:
- kopírovat, napodobovat, obkreslit, reprodukovat
- france:
- copier, recopier
- germane:
- 1. nachdrucken, kopieren, lichtpausen 2. kopieren, plagiieren, nachahmen 3. spiegeln 4. abziehen, Abzug machen 5. nachahmen, nachäffen
- hispane:
- 1. copiar 2. reproducir, calcar 3. reflejar 4. imprimir 5. imitar
- hungare:
- másol, lemásol
- katalune:
- 1. copiar 2. reproduir, calcar 3. reflectir 4. imprimir 5. imitar
- nederlande:
- kopiëren
- pole:
- kopiować, naśladować, wypisać
- portugale:
- copiar, transcrever
- rumane:
- copia, imita
- ruse:
- копировать
- slovake:
- kopírovať, napodobniť, reprodukovať, urobiť odpis
kopio
↝ 
- Nova aĵo, kopie farita, imita de originalo: tia traduko donas malĝustan kopion de la tradukita verkoZ ; kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon [3]; tiu pentraĵo estas nur mallerta kopio; mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano [4];
3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:14
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 126a
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 126a
- angle:
- copy
- beloruse:
- копія
- ĉeĥe:
- kopie, opis (propisovaný)
- france:
- copie
- germane:
- Kopie, Abzug, Durchschlag, Pause
- hispane:
- copia, reproducción
- hungare:
- másolat
- katalune:
- còpia, reproducció
- nederlande:
- kopie
- pole:
- kopia, odbitka, odpis
- rumane:
- copie, extras, imprimat
- ruse:
- копия
- slovake:
- kópia, odpis, prieklep, priepis
kopiilo 
- Aparato per kiu oni faras kopiojn: estas neniu problemo preni folion kaj laŭbezone ŝovi ĝin tra la firmaa kopiilo [5] ; moderna oficeja fotokopiilo uzeblas ankaŭ kiel A3-skanilo [6]; telekopiilo + 49 40 656 06 59 (vd faksilo) [7].
5.
Pejno Simono: Foliaro
plukinda, Monato, n-ro 12/1999
6. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
7. Monato, Esperanto sen peno, 93/09
6. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
7. Monato, Esperanto sen peno, 93/09
- angle:
- copier
- beloruse:
- капіявальны апарат
- ĉeĥe:
- kopírka
- france:
- copieur (machine)
- germane:
- Kopierer, Kopiergerät, Lichtpausgerät
- hispane:
- copiadora, fotocopiadora
- hungare:
- másológép, fénymásoló
- katalune:
- fotocopiadora
- nederlande:
- kopieerapparaat
- pole:
- kserokopiarka
- rumane:
- copie
- ruse:
- копировальный аппарат
- slovake:
- kopírka
savkopio
↝ 
Rezerva kopio de datumoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo: regule faru savkopiojn, kaj enfermu ilin en [...] sekura loko [8]; en komputiko, sekurkopio, rezervkopio aŭ savkopio estas kopio de la datumoj kiuj troviĝas en komputilo sur alia memorejo [9].
8.
Monato, Rob Ebenau: Kiel
protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
9. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=115867, Sekurkopio
9. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=115867, Sekurkopio
- angle:
- back up copy
- beloruse:
- рэзэрвная копія
- ĉeĥe:
- bezpečnostní kopie (souboru), záložní soubor
- france:
- copie de sauvegarde
- germane:
- Sicherungskopie, Backup [komputilado]
- hispane:
- respaldo (de datos), copia de seguridad
- hungare:
- biztonsági másolat
- katalune:
- còpia de seguretat
- nederlande:
- veiligheidscopie
- pole:
- kopia bezpieczeństwa
- rumane:
- copie de rezervă
- ruse:
- резервная копия
- slovake:
- záložný súbor