*sigel/i UV
*sigeli
(tr)
- 1.
-
Marki
per almeto aŭ surmeto de sigelo:
ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo
[1];
tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo
[2].
plombi2 - 2.
- (figure) Certe konfirmi kaj definitivigi kvazaŭ per sigelo: tiu kontrakto sigelis la interligon, la amikecon; estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon [3]; Kiso leterfina sigelis esperon [4]; Bedaŭrinde la nova PIV jam sigelis tiun kaĉigon [5]; tiam sigeliĝis lia sorto.
- 3.
- (figure) Certe fermi kvazaŭ per sigelo: fonto ŝlosita, puto sigelita [6]; frumatene sigelis la ejojn de JEL kaj de Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb [7]; mia buŝo estis sigelita per mia promeso.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:12
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝoSpomenka Štimec
5. La Ondo de Esperanto, Gonçalo Neves: Ĉu Esperanto konas hermafroditojn?, 2003. № 8-9 (106-107)
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 4:12
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina parto, Ĉapitro 21

- angle:
- 1. seal (with mark of authenticity), set one's seal to, stamp (seal), mark (seal) 2. seal (guarantee) 3. seal (close securely)
- beloruse:
- запячатваць, апячатваць, прыпячатваць
- ĉeĥe:
- opatřit pečetí, pečetit, zapečetit
- ĉine:
- 封口 [fēngkǒu], 緘 [jiān], 缄 [jiān]
- france:
- cacheter, sceller
- germane:
- 1. besiegeln, Siegel aufdrücken, mit einem Siegel versehen 2. besiegeln 3. versiegeln
- hispane:
- sellar (sobre cera)
- hungare:
- lepecsétel, megpecsétel
- japane:
- 印を押す [いんをおす], 捺印する [なついんする], 調印する [ちょういんする], 封をする [ふうをする], 封印する [ふういんする], 保証する [ほしょうする], 確定する [かくていする], 確実にする [かくじつにする]
- nederlande:
- verzegelen
- pole:
- pieczętować, opatrzyć pieczęcią
- portugale:
- selar
- ruse:
- отметить (каким-л..признаком), припечатать, заклеймить (перен.) 1. поставить печать, скрепить печатью, запечатать 2. скрепить печатью 3. запечатать, опечатать
- slovake:
- zapečatiť
- ukraine:
- ставити печатку, скріплювати печаткою, запечатувати, ставити клеймо, клеймувати, ставити тавро, таврувати
sigelo
- 1.
Signo enpremita en moligitan substancon.
- a)
- Por certe konfirmi kaj aŭtentigi dokumenton aŭ por sankcii kaj definitivigi kontrakton: la vortoj de libro sigelita [8]; (figure) la sigelo ne estas ankoraŭ metita PrV (la afero ne estas finita).
- b)
- Por certigi la fermitecon de koverto aŭ por distingige indiki la aŭtoron: mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato [9]; venis al Konstanco nova petletero kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita [10].
plombo2,
stampo1- 2.
- (figure) Certigilo, konfirmilo: tio metis la sigelon al lia gloro.
- 3.
- (figure) Certa fermilo: [li] klarigis al [li tion], sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano [11]; mi havas grandan sigelon sur la lipoj [12].
- 4.
- (malofte) (figure) Distingilo: konservu min kiel sigelon en via koro [13]; sigelo de perfekteco, plena de saĝo [14]; li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto [15]; sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco FK .
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:11
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
10. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 8:6
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:12
15. La Nova Testamento, Romanoj 4:11

- 1.a seal (in soft substance as mark of authenticity) 1.b seal (in soft substance as antitamper measure) 2. seal (of guarantee) 3. seal (of secure closure) 4. mark (of distinction)
- beloruse:
- пячатка, пячаць
- ĉeĥe:
- pečetní prsten, sekret, sekrét
- ĉine:
- 封印 [fēngyìn]
- france:
- scellé, sceau
- germane:
- Siegel
- hispane:
- sello (como el de las cartas medievales)
- hungare:
- pecsét
- japane:
- 印 [しるし], 印影 [いんえい], 封印 [ふういん], しるし, 確証 [かくしょう], 刻印 [こくいん]
- nederlande:
- zegel
- pole:
- pieczęć
- portugale:
- selo, sinete
- ruse:
- печать
- slovake:
- pečatný prsteň
- ukraine:
- печатка, клеймо, тавро (знак)
sigelilo, sigelringo
-
Gravurita peco, per kiu oni premas sian signon en sigelon:
rekonu, al kiu apartenas la sigelilo
[16];
sigelringo sur mia dekstra mano
[17];
gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo
[18].
stampilo
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:25
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:24
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:21
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:24
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:21
- angle:
- seal (tool to place a seal in soft substance)
- beloruse:
- пярсьцёнак зь пячаткай
- ĉine:
- 印信 [yìnxìn], 公章 [gōngzhāng], 鋼印 [gāngyìn], 钢印 [gāngyìn]
- germane:
- Siegelstempel, Siegelring
- japane:
- 印章 [いんしょう], 印判 [いんばん], はんこ
- pole:
- pieczątka, sygnet
- ukraine:
- перстень з печаткою, печатка