*skiz/o
*skizo
-
Malneta, rapide farita bildo
aŭ
prezento:
- a)
- Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn: jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin Marta . konturo, silueto, skemo
- b)
- Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko: ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon [1].
- c)
- Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj: la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton [2].
- d)
- Resumo de plano, de projekto: jen skizo de miaj projektoj; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revojZ .
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
2a
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro
- beloruse:
- накід, эскіз 1.c нарыс
- ĉeĥe:
- náčrt, skica, črta
- ĉine:
- 草稿 [cǎogǎo], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě], 草图 [cǎotú], 草圖 [cǎotú], 草案 [cǎoàn]
- france:
- croquis, ébauche, esquisse
- germane:
- Skizze, Entwurf
- hispane:
- 1.a bosquejo, esquema 1.b boceto 1.c esbozo 1.d croquis
- hungare:
- vázlat, skicc
- japane:
- スケッチ [すけっち], 下絵 [したえ], 略図 [りゃくず], クロッキー, 概略 [がいりゃく], 草案 [そうあん]
- nederlande:
- schets, aanleg, ontwerp, concept 1.a krabbel
- pole:
- szkic, zarys
- portugale:
- 1.a esboço, rascunho
- ruse:
- набросок, эскиз 1.c очерк
- slovake:
- náčrt, skica, črta
- ukraine:
- ескіз, шкіц, начерк, нарис
skizi
(tr)
- Fari skizon pri io: li skizis al mi interesan planon; la scienculoj rapide skizis ... la historion de la du princinoj [3].
3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa
reĝo
- angle:
- sketch
- beloruse:
- рабіць эскіз, накідваць
- ĉeĥe:
- nastínit, načrtnout
- ĉine:
- 素描 [sùmiáo], 勾勒 [gōulè], 勾划 [gōuhuà], 勾劃 [gōuhuà], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě]
- france:
- ébaucher, esquisser
- germane:
- skizzieren
- hispane:
- diseñar, esbozar, bosquejar
- hungare:
- felvázol, vázlatot készít
- japane:
- スケッチする [すけっちする], 下絵を描く [したえをえがく], 概略を示す [がいりゃくをしめす]
- nederlande:
- schetsen, ontwerpen, uitstippelen
- pole:
- szkicować, kreślić, zarysować
- ruse:
- сделать набросок, наметить
- slovake:
- načrtať, črtať
- ukraine:
- робити ескіз, шкіц, начерк, накидати, намічати
skizisto
- Homo kiu profesie skizas prepare por posta plena ellaborado: juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis: – Mi proponas unu horon Metrop !
- beloruse:
- выканаўца эскізаў, чарцёжнік, рысавальшчык
- france:
- roughman
- hispane:
- diseñador
- pole:
- kreślarz, szkicownik