*rakont/i PV
*rakonti ↝
(tr)
- Detale konigi per paroloj aŭ skriboj okazintaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj: rakontu al mia juna amiko belan historion [1]; ŝi rakontis al li sian tutan aventuron [2]; rakonti la akcidenton, sian vojaĝon, siajn impresojn; en tiu ĉi libro la aŭtoro rakontas sian vivon de la infaneco ĝis la nuntempo [3].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
3. D. Cibulevskij: Danio pli proksima, Monato, 1997:8a, p. 23a
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
3. D. Cibulevskij: Danio pli proksima, Monato, 1997:8a, p. 23a
- angle:
- relate, tell
- beloruse:
- расказваць, апавядаць
- ĉeĥe:
- vyprávět, vyprávět
- france:
- raconter
- germane:
- erzählen
- hispane:
- contar, relatar
- hungare:
- elbeszél, elmesél
- indonezie:
- bercerita, menceritakan
- katalune:
- contar, relatar
- nederlande:
- vertellen
- perse:
- نقل کردن، حکایت کردن
- portugale:
- contar, narrar
- ruse:
- рассказать, рассказывать
- slovake:
- porozprávať, rozpovedať, rozprávať
rakonto
↝ 
- Tio, kion iu rakontas: mi donis al li la rakontojn pri la malproksima Nordo de Jack London [4]. en „La ludanta lumo“ aperas tri erotikaj rakontoj [5].
4.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova
ŝakproblemo
5. S. Johansson: Hamburgero ne tre erotika, Monato, 1996:7a, p. 22a
5. S. Johansson: Hamburgero ne tre erotika, Monato, 1996:7a, p. 22a
- angle:
- story
- beloruse:
- апавяданьне, аповяд
- ĉeĥe:
- historka, povídka, vyprávění
- france:
- conte, récit
- germane:
- Erzählung
- hispane:
- cuento, relato, narración
- hungare:
- elbeszélés
- indonezie:
- cerita
- katalune:
- conte, relat, narració
- nederlande:
- verhaal
- perse:
- نقل، داستان، حکایت
- ruse:
- рассказ
- slovake:
- historka, rozprávka
rakontema
rakontero ↝
- Parto de pli vasta rakonto, epizodo1: mi senĉese revenas al la pentraĵo por havigi al mi la respondon, la rakonteron, kiu ŝtopos la mankon.
- france:
- épisode
rakontinda ↝
7.
C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel:
Danĝeraj rilatoj, [2012]
- france:
- bien bonne (histoire), digne d'être raconté
- hispane:
- buena historia, digna de ser contada
rakontisto 
- Profesia aŭ talenta, kutima diranto de rakontoj: li estas bonega rakontisto [8].
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo
- angle:
- storyteller
- ĉeĥe:
- povídkář
- france:
- conteur
- hispane:
- narrador
- katalune:
- rondallaire
- nederlande:
- verteller
- perse:
- قصهگو، نقال
- slovake:
- rozprávač
antaŭrakonti
(tr)
- Anticipe rakonti: [la gazeto] antaŭrakonti[s] pri la tributo da insultegoj kaj indignindaĵoj, kiun oni preparas al mia memoro post mia morto, en formo de funebra parolado [9].
- france:
- raconter d'avance
- hispane:
- relatar por anticipado
- katalune:
- relatar per endavant, contar anticipadament
- nederlande:
- verklappen
bildrakonto
↝ 
-
Rakonto prezentata precipe per bildoj:
[en] la fruaj bildrakontoj de la 19a jarcento
[…]
ĉiu bildo montras scenon kiel ĝi prezentas sin al la okulo,
dum la akompana teksto devas klarigi ĉion, en normala,
kontinua liriko aŭ prozo
[10].
bildstrio, komikso
10.
M. Weichert: Cent jaroj Yellow Kid
‐
Jarmiloj da bildliteraturo, Literatura Foiro, nov.-dec.
1996
- angle:
- comic, comic book, comic strip, graphic novel
- beloruse:
- комікс
- ĉeĥe:
- comics, kreslený seriál, obrázkový seriál
- france:
- bande dessinée, BD
- germane:
- Bildgeschichte
- hispane:
- historieta ilustrada, tebeo, cómic, novela gráfica
- indonezie:
- komik
- katalune:
- historieta il·lustrada, còmic, novel·la gràfica
- nederlande:
- strip
- perse:
- داستان مصور
- portugale:
- história em quadrinhos, HQ, banda desenhada
- ruse:
- комикс
- slovake:
- komiks, obrázkový seriál
mirrakonto ↝
Rakonto pri plaĉaj, mirindaj aferoj, fabelaj estaĵoj kaj similaj: karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj […] per rakontado de mirrakontoj [11].
11.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
- angle:
- fairy tale
- ĉeĥe:
- báchorka
- france:
- conte merveilleux
- hispane:
- fábula
- katalune:
- rondalla de la vora del foc, història fabulosa
- nederlande:
- sprookje
- perse:
- قصهٔ پریان
- slovake:
- báchorka, výmysel
popolrakonto
- Rakonto originante ne de unuopa aŭ konata aŭtoro, sed estiĝinta per plurakontado en la popolo, kun diversaj variaĵoj: unu el la dolĉegaj popolrakontoj kaj sorĉorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas [12].
12.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la naskiĝo de
la tabako
- angle:
- folk tale
- beloruse:
- паданьне
- france:
- conte populaire, récit folklorique
- hispane:
- cuento popular, historia folclórica
- hungare:
- népmese
- indonezie:
- cerita rakyat
- katalune:
- rondalla
- nederlande:
- volksverhaal
- perse:
- داستان فولکلوریک
- ruse:
- предание, сказания
tio estas alia rakonto
(frazaĵo)
- Mi ne plu deflankiĝu, mi revenu al la ĉefa temo: mi tranoktis ĉe Miko du noktojn. Li veturigis min al la universitato, kie mi loĝis en belega esperantujo dum tri semajnoj, sed tio estas alia rakonto [13].
13.
Saiki Akira:
Mia Unuafoja Vizito al Usono, [vidita je 2006-01-23]
- angle:
- that's another story, but I digress
- france:
- c'est une autre histoire
- hispane:
- eso es otra historia
- katalune:
- això és ja una altra història
- nederlande:
- dat is een ander verhaal