interlingvistik/o KrED
interlingvistiko

-
Malvaste: scienco
pri la internaciaj planlingvoj; vaste: scienco
pri la internacia lingva komunikado inkluzive la rolon de la
etnaj kaj planitaj lingvoj:
mi […] havas postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata
lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por
estontaj lingvistoj
[1];
li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj
restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna
lingvo kiel internacia
[2];
la germana scienca Societo pri Interlingvistiko
[3];
sciencaj artikoloj kaj doktoraj disertacioj pri interlingvistiko kaj esperantologio
[4].
lingvistiko
1.
Monato, Katalin Kováts
2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
3. Monato, Detlev Blanke: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko
4. Monato, Nikolao Gudskov: 33 jaroj da perfektigo
2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
3. Monato, Detlev Blanke: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko
4. Monato, Nikolao Gudskov: 33 jaroj da perfektigo
- angle:
- Interlinguistics
- beloruse:
- інтэрлігвістыка
- ĉeĥe:
- interlingvistika
- france:
- interlinguistique
- germane:
- Interlinguistik
- hispane:
- interlingüística
- hungare:
- interlingvisztika
- japane:
- 国際語学 [こくさいごがく]
- katalune:
- interlingüística
- pole:
- interlingwistyka
- portugale:
- interlingüística
- ruse:
- интерлигвистика
- slovake:
- interlingvistika
- ukraine:
- інтерлінґвістика