asembl/i

KOMP

asembli  

(tr)
Traduki el asembla programlingvo en maŝinan lingvon.
angle:
to assemble (a program)
ĉeĥe:
přeložit do strojového jazyka
france:
assembler
germane:
assemblieren
hebree:
לאסוף, לכנס
hungare:
fordít (gépi kódra)
itale:
assemblare (inf.)
perse:
اسمبل کردن
pole:
asemblować, kompilować kod asemblera
ruse:
транслировать (с языка ассемблера), ассемблировать
slovake:
preložiť do strojového jazyka

asemblilo  

Tradukilo el asembla lingvo. kelkaj kalkuloj povas ankoraŭ hodiaŭ esti transformitaj en pli rapidan kodon per asemblilo, kaj kelkaj malaltnivelaĵoj estas pli facile fareblaj en asembla lingvo [1].
angle:
assembler
ĉeĥe:
program na překlad do stroj. jazyka, překladač
france:
assembleur (traducteur)
germane:
Assembler
hebree:
הַרכָּבָה
hungare:
fordító (gépi kódra), assembler
itale:
assembler, assemblatore (inf.)
perse:
اسمبلر، همگذار
pole:
asembler
ruse:
ассемблер
slovake:
prekladač do stroj. jazyka asembler

asembla lingvo, asembla kodo  

Simbola maŝinkodo, programlingvo kies nocioj kongruas kun la arkitekturo de komputilo, tamen en kiu, krom la perciferan indikon de la komandoj kaj de adresoj, oni rajtas uzi mnemonikajn simbolojn: ĉiu procesora arkitekturo havas sian propran maŝinan lingvon, kaj tial propran asemblan lingvon [2]; malkiel en altnivelaj lingvoj ebliĝas 1-al-1-traduko de asembla kodo kaj maŝinkodo, do komputiloj povas traduki en ambaŭ direktoj sen perdi informojn. [3].
angle:
assembler language
ĉeĥe:
asembler, jazyk symbolických adres
france:
assembleur (langage), langage d'assemblage
germane:
Assemblersprache, Assemblercode
hebree:
שפת אסמבלי
hungare:
asszembler nyelv
itale:
assembly
perse:
زبان اسمبلی، زبان همگذاری
pole:
język asemblera
ruse:
язык ассемблера, автокод
slovake:
programovací jazyk Assembler asembler

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.