*17absolut/a PV

absoluta

1.
Senkondiĉa, sendependa, malrelativa, senrezerva, senescepta, senmanka, nepra: mi faros la landon absoluta dezerto [1]; lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro [2]; mi frostiĝas, mi fariĝas absoluta glacio [3]; la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon [4]; li vivis ja kiel absoluta malsaĝulo [5]; via juĝo estas severa kaj absoluta [6]; ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo [7]; la principa ideo de la hilelismo […] akceptis karakteron absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj [8]; tion ĉi ne postulas absoluta neceseco [9]; ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi Marta ; absoluta silento regis en la magazeno Marta ; preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi Marta ; depost unu semajno la certeco estis absoluta [10]; mi absolute nenion komprenas [11]; restis nenio absolute, nek por mordi nek por gluti PrV .
a)
JURPOL Tute sendependa de ĉiu ajn povo aŭ kontrolo; kies potenco estas senlima kaj ĉiopova: absoluta reĝo, potenco; la ĉefa celo de ambaŭ partioj estas fortordi la absolutan – almenaŭ nominale absolutan – povon for de la reĝo [12]; [tie] komenciĝas jam la regno de absoluta morto [13].
b)
SCI Plena, rekta, senpera, malrelativa, konsiderata sendepende de lokaj apartaĵoj, sen komparo kun aliaj objektoj, kiu ne dependas de arbitra mezursistemo: POL reelektita kiel prezidanto […] per komforta absoluta plimulto [14]; en unu lando ― Slovenio ― estas observata absoluta kresko (de MEP) de po 8 % jare [15]; MUZ absoluta sonsento; FIZ absoluta nulo (-273,15 celsiaj gradoj) [16]. ANT:relativa
c)
LIN Gramatike sendependa de la entenanta frazo aŭ malhavanta kutiman komplementon: absoluta participo; absoluta ablativo; absolute (senkomplemente aŭ sensubjekte) uzita verbo.
VD:kategoria, kompleta, tuta
2.
(evitinde) Senmiksa, ĥemie pura: absoluta alkoholo.
Rim.: Ŝajnas ke tiu senco estas idiomaĵo de kelkaj lingvoj, malnecesa en Esperanto. Ŝajnas ke tiusence oni aplikas ĝin nur al alkoholo kaj ne diras absoluta akvo ktp. Do, oni prefere diru klare kaj senidiomaĵe: pura alkoholo.
Rim.: Alkoholo „absoluta“ kutime signifas ne simple „ĥemie pura“ sed „tute senakva“, tamen en Esperanto ĉi tiu vorto ja superfluas [Dmitri Gabinski].
Rim.: La vorto „absolute“ aperas en la Antaŭparolo de la Fundamento, sed ne en la Universala Vortaro. Ĝi poste estas oficialigita per la vortlisto de la 1a Oficiala Aldono. Fine, la 7a Oficiala Aldono deklaras ĝin „fundamenta“.
angle:
absolute
beloruse:
абсалютны
bulgare:
абсолютен
ĉeĥe:
absolutní, bez příměsi, naprostý, čistý
france:
absolu, complet, illimité, parfait, pur, total ~e: absolument, complètement, entièrement, parfaitement, pleinement, totalement, tout à fait. ~a plimulto: majorité absolue. ~a nulo: zéro absolu (phys.). ~a participo: participe absolu. ~a ablativo: ablatif absolu.
germane:
1.a absolut 1.b absolut ~a plimulto: absolute Mehrheit. 1.c absolut 1. bedingungslos
hebree:
מוּחלָט
hispane:
absoluto
hungare:
1.a abszolút ~a plimulto: abszolút többség. 1.c abszolút 1. feltétlen
itale:
assoluto
japane:
絶対の [ぜったいの]
katalune:
absolut ~e: absolutament. ~a plimulto: majoria absoluta. ~a nulo: zero absolut. ~a participo: participi absolut. ~a ablativo: ablatiu absolut.
nederlande:
absoluut ~a plimulto: absolute meerderheid.
perse:
مطلق ~a plimulto: اکثریت مطلق.
pole:
~a plimulto: większość absolutna. ~a nulo: zero absolutne. 1. absolutny, bezwzględny
portugale:
absoluto
rumane:
1. absolut, adevărat
ruse:
1.a абсолютный, самодержавный 1.b абсолютный ~a plimulto: абсолютное большинство. 1.c абсолютный 1. абсолютный
slovake:
úplný, číry 1.a absolútny
ukraine:
абсолютний, безумовний, беззастережний

absolutismo

JURPOL Sistemo de regado per absoluta potenco: li metos bridon sur la absolutismon de l' pastroj [17]; en la rusa kamparano furiozas la cara absolutismo [18]; Pio 9a […] dum la unua Vatikana Koncilio per dogmo deklaris sin mem „neeraripova“ kaj regadis absolutisme [19].
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
18. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
19. Stefan Maul: Vatikano rebatas, Monato, 2000/11, p. 18
angle:
absolutism, autocracy
beloruse:
абсалютызм
bulgare:
абсолютизъм
ĉeĥe:
absolutizmus
ĉine:
专制主义 [zhuānzhìzhǔyì], 專制主義 [zhuānzhìzhǔyì]
france:
absolutisme
germane:
Absolutismus
hebree:
אַבּסוֹלוּטִיוּת
hispane:
absolutismo
hungare:
abszolutizmus
japane:
絶対主義 [ぜったいしゅぎ]
katalune:
absolutisme
nederlande:
absolutisme
perse:
استبداد، حکومت مطلقه، مطلق‌گرایی
pole:
absolutyzm
portugale:
absolutismo
rumane:
absolutism
ruse:
абсолютизм, самодержавие
slovake:
absolutizmus, samovláda

klera absolutismo

FILPOL En la soci-politika filozofio klerisma, ideala monarkio en kiu la absoluta monarko realigas la progresemajn principojn de Klerismo: [Katarino la Granda] interesiĝis pri la literaturo kaj havis rilatojn kun la francaj enciklopediistoj, subtenante iliajn ideojn pri la „klera absolutismo“ [20].
20. A.S. Puŝkin, tr. N.Nekrasov: Eŭgeno Onegin, SAT, 1931. Noto pri 1:26.
angle:
enlightened absolutism
beloruse:
асьветны абсалютызм
france:
despotisme éclairé
germane:
aufgeklärtem Absolutismus
pole:
absolutyzm oświecony
rumane:
absolutism luminat
ruse:
просвещённая монархия

administraj notoj